La Falo de Usxero-Domo | Page 5

Edgar Allan Poe
la estro de la regno.
IV
Kaj tute perl- kaj rubenbrila Estis la bela palacopordego, Tra kiu alvenis fluante, fluante, fluante Kaj sencxese scintilante, Ehxoaro kies sola placxa Tasko estis lauxdkanti, En vocxoj de supera beleco, La spriton kaj la sagxecon de sia rego.
V
Sed malicajxoj, en roboj de malgxojo, Atakis la altan bienon de la monarko; (Ho, ni lamentu, cxar neniam nova mateno Tagigxos super li, cxagrenito!) Kaj, cxirkaux lia logxejo, la gloro Kiu rugxigxis kaj ekfloris Estas nur malhele memorita legendo Pri enterigitaj tempoj.
VI
Kaj hodiauxaj vojagxantoj en tiu valo, Tra la rugxlumaj fenestroj, vidas Vastajn formojn kiuj movigxas fantazie Laux disonanca melodio; Dum, kvazaux rapida makabra rivero, Tra la pala pordego, Malbelega estajxaro elhastas sencxese, Kaj ridas--sed ne plu ridetas.
Mi bone memoras ke sugestoj estigitaj de tiu balado nin kondukis en pensvojon sur kiu evidentigxis opinio de Usxero kiun mi mencias malpli pro ties noveco (cxar aliaj homoj tiel opiniis) ol pro la persisto kun kiu li gxin proponis. Tiu opinio, en ties gxenerala formo, asertis la sensivecon de cxiuj vegetajxoj. Sed, en lia malbonordita fantazio la opinio alprenis pli auxdacan karakteron kaj transpasxis, en kelkaj kondicxoj, en la regnon de aferoj neorganikaj. Mankas al mi vortoj por esprimi la tutan etendon aux la sinceran entuziasmon de lia konvinko. La kredo tamen rilatis (kiel mi sugestetis antauxe) al la grizaj sxtonoj de la logxejo de liaj antauxpatroj. La kondicxoj de la sensiveco plenumigxis, li imagis, en la arangxsistemo de tiuj sxtonoj--en la ordo laux kiu ili estis apudmetitaj, kaj ankaux en tiu de la multaj fungoj sternitaj sur ili kaj de la putrintaj arboj cxirkauxstarantaj--antaux cxio en la longtempa seninterrompa dauxro de tiu arangxo kaj en ties duobligo en la trankvilaj akvoj de la lageto. La indicaro--la indicaro pri tiu sensiveco--videblis, li diris, (kaj cxi tie mi eksaltetis dum li parolis) en la iompostioma tamen neprega kondensado de propra atmosfero ilia cxirkaux la akvoj kaj la muroj. La rezulto elmontrigxis, li aldonis, en tiu silenta, tamen gxenega kaj terura influo forminta dum jarcentoj la sortojn de lia familio, kaj farinta de li tion kion mi vidis--tion kio li nun estis. Komentadon tiaj opinioj malbezonas kaj neniajn komentojn mi faru.
Niaj libroj--la libroj konsistingintaj dum jaroj ne malgrandan parton de la mensa ekzisto de la malsanulo--nepre tauxgis, kiel oni rajtas supozi, al tiu fantoma karaktero. Ni kunstudis atentege verkojn kiel Verdverdo kaj Verdflavo de Graseto; Belfegoro de Makjavelio; Cxielo kaj Infero de Svedenborgo; _La Subtera Vojagxo de Nikolao Klimo de Holbergo; Kiromancio_ de Roberto Fludo, tiun de Johano de Indagxineo, kaj tiun de Delacxambro; Vojagxo en la Bluan Distancon de Tiko, kaj Urbo de la Suno de Kampanelo. Nia plej sxatata volumo estis malgranda oktava eldono de Directorium Inquisitorium, de la Dominikano Ejmeriko de Gxirono; kaj estis partajxoj de Pomponius Mela, pri la malnovaj afrikaj satirusoj kaj egiptajxoj super kiuj Usxero sidis en primeditado dum horoj. Plejmulte placxis al li tamen tralegi precipe raran kaj kuriozan libron en kvartaj gotikajxoj--manlibron de forgesita eklezio--Vigiliae Mortuorum Chorum Ecclesiae Maguntinae.
Mi malsukcesis malpensi pri la sovagxa ceremoniaro de tiu verko kaj ties probabla influo sur la hipokondriulon kiam, iun vesperon, dirinte abrupte al mi ke Damo Madelino ne plu ekzistas, li deklaris sian intencon konservi sxian kadavron dum du semajnoj (antaux ties fina enterigo) en unu el la multaj keloj situantaj interne de la cxefmuroj de la konstruajxo. La praktikan kialon tamen por tiu malkutima procedo mi pensis malhavi la rajton kontrauxstari. Kondukis la fraton al tiu decido (tiel li diris al mi) lia konsiderado pri la malkutima karaktero de la malsano de la mortinto, kelkaj maldiskretaj kaj avidaj demandoj flanke de sxiaj kuracistoj, kaj la fora kaj malkasxita loko de la familia tombejo. Mi malneu ke, rememorante la sinistran mienon de la homo kiun mi renkontis sur la sxtuparo en la tago de mia alveno cxe la domo, mi sentis nenian deziron malaprobi kion mi taksis plej favore maldangxera kaj neniel kontrauxnatura antauxzorgo.
Responde al la peto de Usxero, personamane mi helpis lin arangxi la provizoran entombigon. Kiam la kadavro ekestis en la cxerko, ni ambaux, kaj nur ni, gxin alportis al ties ripozejo. La kelo en kiu ni gxin deponis (kaj kiu dum tiom longa tempo restintis en fermado ke niaj torcxoj, duonsufokite en gxia prema atmosfero, disponigis al ni malmultan oportunon por kontrolado) estis malgranda, malseka kaj nepre malhavis rimedon per kiu enirigi lumon; lokigxante, je granda profundeco, neprege sub tiu parto de la konstruajxo kiun enestis mia persona cxambraro. Gxi plenumis, versxajne, en foraj feuxdaj epokoj, la malbonegan rolon de karcero kaj, en postaj tagoj, tiun de deponejo por pulvo aux alia ege bruliva materio, cxar parto de ties planko, kaj la tuta internajxo de longa arkopasejo tra kiu ni gxin atingis, estis zorge tegita je kupro. La pordego, farite el masiva fero, estis simile sxirmita. Gxia pezego faris malkutime akutan raspan sonon dum
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 12
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.