longan tempon rezistis la lertecon de sxiaj kuracistoj. Konstanta apatio, iompostioma forvelkado de la persono, kaj oftaj kvankam efemeraj tendencoj de parte katalepsia karaktero estis la malkutima diagnozo. Gxis nun sxi kontrauxstaris senmanke la premon de sia malsano kaj malkonsentis finfine sin enlitigi; sed dum la vespero de mia alveno cxe la domo, sxi cedis (kiel sxia frato min informis en la nokto kun nedirebla maltrankvilego) al la sterna potenco de la detruanto; kaj mi eksciis ke la ekvido gxuita de mi pri sxia persono estos sendube la lasta kiun mi gxuos--ke la damon, almenaux en viva stato, mi ne plu vidos.
Dum pluraj sekvintaj tagoj sxian nomon menciis nek Usxero nek mi; kaj dum tiu periodo mi min okupis pri seriozaj klopodoj mildigi la melankolion de mia amiko. Ni kunpentris kaj kunlegis; aux mi auxskultis, kvazaux en songxo, la sovagxajn improvizadojn de lia parolanta gitaro. Kaj tial, dum pli kaj pli intima proksimeco kondukis min pli kaj pli senrezerve en la kasxejojn de lia spirito, des pli amare mi konsciis la senutilon de cxiu klopodo felicxigi menson el kiu malheleco, kvazaux iminenta pozitiva valoro, elversxigxis sur cxiujn objektojn de la morala kaj la fizika universo, en unu sencxesa radiado de malgxojo.
Cxiam mi retenos memorajxon pri la multaj solenaj horoj kiujn mi pasigis tiumaniere en soleco kun la mastro de Usxero-Domo. Tamen malsukcese mi entreprenus transliveri ideon pri la preciza karaktero de la studoj aux la okupadoj en kiuj li min aktivigis aux al kiuj li malfermis al mi la vojon. Ekscitigxema kaj ege kolerema idealismo jxetis sulfuran glaceon sur cxion. Liaj longaj improvizitaj lamentokantoj sin auxdigos cxiam en miaj oreloj. Inter aliaj kantoj, mi retenas dolorige en la menso apartan malkutiman perversajxon kaj ampleksajxon pri la sovagxa melodio de la lasta valso de Fon-Vebero. El la pentrajxoj pri kiuj meditadis lia komplika fantazio, kaj kiuj kreskis, tusxon post tusxo, en svagecon pri kiu mi tremegis des pli entuziasme, cxar mi tremegis sen konscii la kialon;--el la pentrajxoj (tiom vivecaj iliaj bildoj postrestas nun antaux mi) vane mi penadis eligi pli ol eta parto disponebla al la traktopovo de nuraj vortoj. Pro la nepra simpleco, pro la nudeco de siaj desegnajxoj, li altiris kaj mirigis atenton. Se iam homa estajxo pentris ideon, tiu estajxo estis Roderiko Usxero. Por mi almenaux--en la cirkonstancoj tiam min cxirkauxantaj--ellevigxis el la puraj abstraktajxoj kiujn la hipokondriulo penadis jxeti sur sian drelikon, intenseco de netolerebla mirego, de kiu nenian ombron mi sentis ecx gxis nun starante en kontemplado antaux la agnoskite brilaj tamen tro konkretaj revajxoj de Fuselio.
Unu el la fantasmagoriaj konceptajxoj de mia amiko, partoprenantan malpli rigide en la spirito de abstraktado, mi penadu priskribi, kvankam nur ombrakopie, en vortoj. Malgranda pentrajxo bildigis la internajxon de ege longa kaj ortangula volbo aux tunelo, kun malaltaj muroj, glataj, blankaj, seninterrompaj, senaparataj. Kelkaj akcesoraj trajtoj de la desegnajxo bone agis por komprenigi ke cxi tiu elfosajxo situas je ege profunda distanco sub la surfaco de la tero. Nenia elirejo videblis en iu ajn parto de ties vasta etendajxo, kaj vidigxis nenia torcxo nek alia artefarita lumfonto; tamen tajdego de intensaj radioj transruligxis cxie kaj banis la tutajxon en makabra kaj maldeca pompo.
Mi jxus parolis pri tiu morba stato de la auxdnervo kiu netolerebligis al la suferanto cxiun muzikon, krom kelkaj efektoj de kordinstrumentoj. Estis, eble, la mallargxaj etendoj al kiuj li sin limigis sur la gitaro kiuj naskigis, grandaparte, la fantazian karakteron de liaj prezentadoj. Sed la arda facileco de liaj improvizadoj maleksplikeblis. Ili fontis, versxajne, kaj en la notoj kaj en la vortoj de liaj strangaj fantaziajxoj (cxar ne malofte li sin akompanis per vortrimaj improvizajxoj) el tiuj intensaj mensaj sinatento kaj koncentrado kiujn mi menciis antauxe, observeblajn, laux mia dirajxo, nur dum apartaj momentoj de la plej alta artefarita ekscitigxo. La vortojn de unu el tiuj rapsodioj mi facile memoras. Gxi imponis al mi des pli forte, eble, tia kian li gxin havigis al mi, cxar en la suba aux mistika fluo de ties signifo mi kredis percepti, kaj je la unua fojo, plenan konscion cxe Usxero pri la sxanceligxado de lia altnivela racio sur ties trono. La versoj, kiuj titoligxis "La Hantita Palaco," tekstis proksimume, se ne lauxvorte, jene:
I
En la plej verda el niaj valoj, De bonaj angxeloj enlogxata, Foje bela kaj eleganta palaco-- Radianta palaco--levis la kapon. En la dominio de monarko Penso-- Gxi staris tie! Neniam serafo etendis flugilon Super teksajxo ecx duone tiel bela.
II
Standardoj flavaj, gloraj, orkoloraj, Sur ties tegmento flirtis kaj sxvebis; (Tio--cxio tio--okazis en la antikva Tempo de multantauxaj tagoj) Kaj cxiu delikata venteto kiu lantis, En tiu dolcxa tiamo, Laux la remparoj, plumhava kaj pala, Foriris estigxinte flugilhava odoro.
III
Vagpromenantoj en tiu felicxa valo Tra du brillumaj fenestroj vidis Spiritojn movigxantajn muzike Laux bone agordita liutlegxo, Cxirkaux trono, kie sidante (Nova Porfirio!) En majesteco konforma kun lia gloro, Videblis
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.