La Falo de Usxero-Domo | Page 3

Edgar Allan Poe
kun largxeco de spirtruoj malkutima en similaj korperoj; gracie muldita mentono, indikanta pro sia manko de prominenco mankon de morala energio; hararo de pli ol retaspekta moleco kaj maldenseco; tiuj trajtoj, kun preterkutima etendigxo super la regionoj de la tempio, kunkonsistigis vizagxon malfacile forgesotan. Kaj nun en la nura troigo de la reganta karaktero de tiuj trajtoj, kaj de la mieno kiun ili kutimis elmontri, vidigxis tioma sxangxigxo ke mi malcertis al kiu mi parolis. La nun makabra paleco de la hauxto, kaj la nun mirakla heleco de la okuloj, antaux cxio surprizis kaj ecx mirigis min. Cetere la silkan hararon li permesintis kreski senatente, kaj dum, en sia sovagxa filandra teksturo, gxi ne falis, sed sxvebis cxirkaux la vizagxo, mi malscipovis, ecx strebegante, rilatigi tiun arabeskan mienon kun iu ajn koncepto pri simpla humaneco.
En la maniero de mia amiko tujege mirigis min ioma nekohereco, ioma nekonstanteco; kaj baldaux mi konsciis ke tio fontas el sinsekvo da malfortaj kaj malutilaj baraktoj supervenki kutiman trepidadon--troabundan nervozan maltrankvilon. Por io de tiu speco efektive jam min pretigis ne nur lia letero, sed ankaux memorajxoj pri kelkaj knabecaj trajtoj, kaj konkludoj estigitaj de liaj strangaj fizika strukturo kaj temperamento. Lia farado estis alterne viveca kaj pauxta. Lia vocxo sxangxigxis rapide de trema hezitado (kiam liaj animalaj spiritoj sxajnis stari en nepra kadukeco) al tiu speco de energia precizado--tiu abrupta, peza, senurgxa, kavernsona eldirmaniero--tiu plumba, memekvilibrita kaj sendifekte modulita guturala eldirarto kiun ni konstatas cxe la perdita ebriulo aux la malrevalorigebla opimangxanto, dum la periodoj de lia plej intensa ekscitigxo.
Estis tial ke li parolis pri la celo de mia vizito, pri sia sincera deziro vidi min, kaj la konsolo kiun li atendis ke mi liveru al li. Li diskutis, iom longadetale, kion li konsideris esti la karaktero de lia malsano. Temis, li diris, pri konstitucia kaj familia malico pri kiu li malesperas malkovri solvon--simpla nervoza kondicxo, li aldonis tujege, kiu baldaux sendube forpasos. Tio sin elmontris en arego da kontrauxnaturaj sensacoj. Kelkaj el tiuj, dum li priskribis ilin, min interesis kaj mistifikis; kvankam, eble, la terminoj kaj la gxenerala maniero de la rakontado min surpezis. Li multe suferis pro morba akreco de la sensoj; nur la plej sensaporaj mangxajxoj tolereblis al li; lia korpo konsentis surporti nur vestajxojn havantajn specialan teksturon; lin gxenis la odoroj de cxiuj floroj; torturis liajn okulojn ecx la plej malforta lumo; kaj nur kelkaj apartaj sonoj, tiuj de kordinstrumentoj, malsukcesis plenigi lin je hororo.
De anomalia terurspecio mi taksis lin servodevigita sklavo. "Mi pereos," li diris, "devige mi pereos en tiu lamentinda frenezio. Tiel, tiel, kaj en nenia alia maniero, mi finperdigxos. Mi timegas la eventojn de la estonteco, ne pro ili mem, sed pro iliaj rezultoj. Mi tremegas antaux la penso pri iu ajn okazontajxo, ecx la plej sensignifa, povonta estigi premon sur tiun netolereblan maltrankvilon de animo. Mi spertas, efektive, nenian malamon al dangxero, krom rilate al ties nepra rezulto--teruro. En tiu senkuragxa--en tiu bedauxrinda stato--mi pensas ke baldaux aux post baldaux alvenos la periodo kiam necesos ke mi forlasu mian vivon kaj mian mensan sanon kune, okaze de iu lukto kun la makabra fantomo: TIMO."
Mi eksciis, aldone, iom post iom, kaj pere de interrompitaj kaj dubasencaj indicoj, ceteran malkomunan trajton de lia mensa stato. Katenis lin kelkaj supersticxaj efektoj rilate al la domo kiun li enlogxis kaj kiun, jam de multaj jaroj, li neniam eliris--pro influo kies supozita potenco li priskribis al mi en terminoj tro malklaraj por ke mi ilin ripetu cxi-tie--influo efektivigita sur lian spiriton, rezulte de longa suferado, li diris, far kelkaj strangajxoj de la nuraj formo kaj substanco de lia familia domego--efekto kiun la fizika aspekto de la grizaj muroj kaj turetoj, kaj de la malklara lageto kiun enrigardis tiuj cxiuj, trudis finfine al la spirito de lia ekzisto.
Li agnoskis tamen, kvankam hezite, ke granda parto de la stranga malgxojo kiu lin tiel torturis devenis sendube de pli natura kaj ege pli palpebla fonto--de la severa kaj longe dauxranta malsano--efektive de la versxajne okazonta dissigxo--de tenere amata fratino--lia sola kunestanto dum longaj jaroj--lia lasta kaj sola parenco en la mondo. "Sxia forpaso," li diris, kun amareco kiun neniam mi forgesos, "lin postlasos (lin la senesperan kaj la malfortan) la lasta de la antikva Usxero-gento." Dum li parolis, Damo Madelino (cxar tiel sxi nomigxis) trapasis malrapide foran parton de la cxambro kaj, sen konscii pri mia cxeesto, malaperis. Mi rigardis sxin kun nepra surprizo kunmiksita kun timego--tamen mi malsukcesis ekspliki tiajn sentojn. Sensaco de stuporo ekpremis min dum mia rigardo postsekvis sxiajn forirantajn pasxojn. Kiam iu pordo fermigxis finfine post sxi, mia rigardo sercxis instinkte kaj avide la vizagxon de la frato--sed li kasxintis gxin en la manoj kaj mi rimarkis nur tion ke pli ol kutima paleco sternigxis sur la marasmaj fingroj tra kiuj gutetis multaj pasiaj larmoj.
La malsano de Damo Madelino jam
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 12
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.