direkto de la
plauxdado por esplori kio gxi estas: unue sxi supozis ke la besto nepre
estos aux rosmaro aux hipopotamo; sed rememorante ke sxi mem nun
estas tre malgranda, sxi fine konstatis ke gxi estas nur muso englitinta
en la akvon same kiel sxi mem.
"Cxu eble utilus," pensis Alicio, "alparoli cxi tiun muson? Cxio estas
tiel neordinara cxi tie, ke kredeble gxi havas la kapablon paroli, kaj
almenaux ne malutilos provi gxin." Do sxi ekparolis per: "Ho muso,
cxu vi konas la elirejon el tiu cxi lageto? Mi tre lacigxas, ho Muso,
cxirkauxnagxante en gxi." (Alicio kredis ke "Ho Muso" estas nepre
prava formo por alparoli muson; sxi neniam gxis tiu tago alparolis
muson, sed sxi memoris el la latina lernolibro de sia frato la
deklinacion: "Muso--de muso--al muso--muson--ho muso!")
La Muso rigardis sxin scivole, tamen diris nenion, sed faris signon al
sxi palpebrumante per unu okuleto.
"Gxi eble estas franca muso alveninta Anglujon kun Vilhelmo la
Venkanto; sekve gxi povas ne kompreni la anglan lingvon." (Malgraux
la fakto ke sxi bone konis multe da historiaj nomoj kaj epizodoj, Alicio
ne havis tre klarajn ideojn pri datoj!) Sxi do rekomencis france, dirante
"ou est ma chatte?" (la unua frazo en sxia lernolibro).
La Muso tuj eksaltis el la akvo, kaj gxia tuta korpo timskuigxis.
"Ho, pardonu! mi petegas," ekkriis Alicio, timante ke sxi vundis la
sentojn al la kompatinda besto, "mi tute forgesis ke vi ne amas la
katojn."
"Ne--amas--katojn," diris ripete la Muso per pasia sibla vocxo. "Cxu vi,
se vi estus mi, amus la katojn?"
"Nu, eble ne," Alicio respondis per paciga tono, "sed ne kolerigxu.
Malgraux cxio, mi tre sxatus montri al vi nian katon Dajna; vi nepre
ekamus la katojn, se nur vi povus vidi sxin. Sxi estas la plej kara
dorlotajxo en tuta la mondo,"--Alicio malvigle sencele nagxetis dum
sxi parolis--"kaj tiel komforte sxi murmuras apud la fajro lekante la
piedojn kaj visxante la vizagxon; ankaux tiel bela molajxo por dorloti
sur la genuoj, ankaux tiel lerta muskaptisto--ho, pardonu," denove
ekkriis Alicio, cxar la Muso elstarigis erinace la tutan felon; sekve sxi
estis certa ke gxi tre profunde ofendigxis, kaj sxi rapidis aldoni: "Se
estas al vi malagrable, ni ne plu parolu pri Dajna."
"Ni ne plu!" ekkriis la Muso, kiu tremis gxis la lasta vostharo. "Cxu vi
imagas ke mi volus priparoli tian temon? Cxiam nia familio malamis la
katojn kaj nun malamas, malamindaj malgxentilaj bestoj! Estonte vi
jam neniam auxdigu antaux mi ecx la nomon kato!"
"Tion mi promesas tre volonte," diris Alicio, kaj dume klopodis trovi
alian paroltemon. "Cxu vi... cxu vi sxatas... la hundojn?"
La Muso ne respondis. Sekve Alicio avide dauxrigis:--
"Proksime de nia domo logxas bela, cxarma, hundeto, kiun mi tre
sxatus ke vi vidu. Gxi estas malgranda, helokula rathundo kun longa
bukla brunhararo. Gxi kapablas realporti la ajxojn forjxetitajn; gxi petas
mangxajxon sidante sur la vosto, kaj havas aliajn cxiuspecajn kapablojn;
mi ne povas memori ecx la duonon da ili. Gxi apartenas al iu farmisto
kiu diras ke pro gxiaj kapabloj gxi valoras mil spesmilojn. Li certigas
ke gxi mortigas cxiujn ratojn kaj... Ho, ve! ve! Denove mi ofendis
gxin." Cxar jen! la Muso nagxas for, for per cxiuj fortoj, kun tia
rapideco ke li faras irante tra la akvo grandan plauxdbruon.
Sxi realvokis gxin per sia plej dolcxa tono. "Vi kara Muso, revenu! mi
petegas; nek katojn nek hundojn ni priparolos, se al vi ne placxos."
Auxdinte tion, la Muso turnis sin malrapide kaj renagxis al sxi. Gxia
vizagxo estis tre pala (pro kolero, pensis en si Alicio), kaj per mallauxta
tremanta vocxo gxi diris: "Ni nagxu al la bordo, kaj poste mi rakontos
al vi mian historion, por komprenigi pro kio mi malamas la katojn kaj
hundojn." Kaj certe estus malprudente plu prokrasti la elnagxon, cxar
en la lageton jam enfalis tiom da birdoj kaj bestoj ke ili komencis premi
sin reciproke. Jen Anaso nagxis kun Dodo, jen Loro kun Agleto, jen
multe da aliaj strangajxoj, birdbestoj kaj bestbirdoj. Unua nagxis Alicio;
post sxi sekvis la tuta birdbestaro. Post kelka tempo cxiuj atingis la
bordon kaj staris kune sur la tero, tre malsekaj.
CXAPITRO III
POST STRANGA VETKURO SEKVAS STRANGA MUS-TEJLO.[1]
La kunvenintoj sur la bordo prezentis tre strangan aspekton. Jen birdoj
kun plumoj malordigitaj, jen bestoj kun felo algluigxinta al la korpo:
cxiuj estis akvogutantaj, malkomfortaj, malagrablaj. Kompreneble la
unua demando estis: kiamaniere resekigxi? Ili interkonsiligxis pri tio,
kaj post kelke da minutoj sxajnis al Alicio tute ordinara afero trovi sin
babilanta kun ili kvazaux al personoj jam longe konataj. Sxi havis
longan argumentadon kun la Loro, kiu en la fino farigxis malagrabla
kaj volis diri nenion krom "mi estas la pli agxa, kaj pro tio mi scias pli."
Cxar Alicio rifuzis konsenti al tio, ne sciante kiom da jaroj li havas, kaj
cxar
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.