preta peti helpon
de kiu ajn. Do, kiam la Kuniklo suficxe apudigxis, sxi ekparolis per tre
mallauxta timplena vocxo: "Se al vi placxos, Sinjoro:--"
La Kuniklo forte eksaltis, lasis fali gantojn kaj ventumilon, kaj per
cxiuj fortoj ekforkuregis en la mallumon!
Alicio levis la gantojn kaj ventumilon, kaj cxar estis en la halo tre
varme, sxi longadauxre ventumadis sin kaj samtempe babiladis:--
"Hieraux cxio okazis lauxrutine, sed hodiaux ja cxio estas stranga! Cxu
dum la nokto mi sxangxigxis? mi esploru tion. Cxu vere mi estis sama
kiam mi levigxis hodiaux matene? Mi kvazaux memoras ke mi sentis
min iom sxangxigxinta. Sed se mi ne estas sama, jen alia demando; kiu
mi estas? Jen granda enigmo!" Kaj sxi kategorie pripensis cxiujn
samagxajn knabinetojn kiujn sxi konas, por certigxi cxu sxi
sxangxigxis en iun el ili.
"Mi certe ne estas Ado, cxar sxia hararo falas sur la sxultroj per longaj
bukloj, kaj la mia estas tute ne bukla. Ankaux mi ne estas Mabelo, cxar
mi scias multe da lernajxoj, kaj sxi scias ja tre, tre malmulte. Ankaux
sxi estas si, kaj mi mi, kaj... ho, mi tute konfuzigxas! Mi provu cxu mi
ankoraux scias la jam longe konitajn faktojn. Por komenci: kvaroble
kvin faras dekdu, kvaroble ses faras dektri, kvaroble sep faras.... Ho,
tiamaniere neniam mi atingus dudek! Tamen la Multiplika Tabelo estas
por mi indiferenta; mi ekzamenu min geografie. Londono estas
cxefurbo de Parizo, Parizo cxefurbo de Romo, kaj Romo.... Ne, denove
mi eraras, certege. Mi nepre sxangxigxis en Mabelon. Mi penos
deklami 'Rigardu! Jen abelo vigla.'"
Kaj kruciginte la manojn sur la genuoj same kiel en la lernejo kiam sxi
ripetas parkerajxojn, sxi komencis tiun konatan poemon. Sed sxia
vocxo sonis rauxka kaj nepropra, kaj ecx la vortoj ne tute similis la
originalajn.
Rigardu! Jen la krokodil'! La voston li netigas; Sxprucante akvon el la
Nil' La skvamojn li briligas.
Senmova restas la busxeg', Li ungojn kasxas ruze; Jen fisxoj nagxas tra
l' kaveg' Frapfermas li amuze.
"Jen certe ne la gxustaj vortoj," diris Alicio malgxoje, kaj denove la
okuloj plenigxis de larmoj, dum sxi dauxrigis: "Do, mi nepre estas
Mabelo malgraux cxio; sekve mi devos logxi en tiu sxia mallargxa
maloportuna domacxeto; mi havos neniun sxatindan ludilon, kaj devos
lerni sennombrajn lecionojn. Ne! Pri tio mi decidigxis. Se mi estos
Mabelo, mi restos cxi tie, kaj neniom utilos ke oni demetu la kapon cxe
la enirejo al la tunelo kaj diru per karesa vocxo 'Resupreniru, karulo.'
Mi nur rigardos supren kaj demandos 'Kiu do mi estas? Vi certigu tion,
kaj poste, se mi sxatos esti tiu persono, mi konsentos supreniri. Se ne,
mi restos cxi tie, gxis mi farigxos iu alia.' Sed ho ve! mi tre, tre volas ke
oni venu. Jam tro longan tempon mi restas tie cxi tutsola, kaj mi sopiras
la hejmon."
Dirante tion sxi okaze rigardis la manojn kaj rimarkis mirigite ke sxi
vestis--dum sxi babilas--unu el la blankaj kapridfelaj gantoj de la
Kuniklo.
"Kiel ajn mi faris tion?" pensis sxi. "Mi ja denove malkreskas."
Sxi starigxis, kaj irinte al la tablo por kompare mezuri sin, eltrovis ke
nun sxi havas proksimume sesdek centimetrojn da alteco, kaj ankoraux
rapide malkreskas. Certigxinte ke tion kauxzas la ventumilo, sxi tuj
lasis gxin fali, kaj per tio apenaux sxi evitis la malagrablajxon
malkreski gxis nulo.
"Jen evito vere mirakla! Cxar preskaux mi nuligxis!" diris Alicio, iom
timigita per la subita sxangxo, "tamen estas bona afero trovi sin
ankoraux ekzistanta; kaj jam nun mi povas eniri la gxardenon." Sxi do
kuris avide al la pordeto; sed ho ve! gxi refermigxis, kaj jen la ora
sxlosileto kusxis, kiel antauxe, sur la tablo; kaj "la afero staras pli
malprospere ol cxiam," sxi plordiris, "cxar neniam mi estis tiel absurde
malgranda, estas ja ne tolereble."
En la momento kiam sxi diris tion, sxia piedo glitis, kaj sxi trovis sin
plauxde enfalinta en salan akvon. Subakvigxinte gxis la mentono, sxi
unue supozis ke sxi estas falinta en la maron, kaj ekpensis "en tiu okazo
mi povos hejmigxi vagonare." (Alicio nur unufoje en la vivo forrestadis
cxe la marbordo, kaj el tiu sperto formis al si la konkludon ke, kien ajn
oni irus sur la angla marbordo, oni trovus longan serion de banmasxinoj
en la maro, post ili kelke da infanoj kiuj per lignaj fosiloj fosas la
sablon; malantauxe, serion de apartamentaj domoj, kun, malantaux cxio,
stacidomo.) Tamen post nelonge sxi sciigxis ke sxi estas en la lageto
farita de la larmoj kiujn sxi ploris estante trimetrulo. "Ho, se nur mi ne
tiom plorus!" diris sxi, cxirkauxnagxante por trovi la bordon. "Pro tiuj
larmoj mi nun eble suferos la punon droni en la larmoj mem. Tio estos
tre, tre stranga, sed hodiaux cxio ja estas stranga."
En tiu momento sxi ekauxdis ke io ne tre malproksime de sxi
cxirkauxbaraktas en la lageto, kaj sxi nagxis en la
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.