fari?) "Sed sxi nepre nomus min malklera bubino. Do,
nur malutilus demandi tion! Pli bone estus sercxi la nomon ie sur la
muroj surskribitan."
Malsupren, ankoraux malsupren! Krom babili ja estis nenio por fari,
sekve Alicio baldaux denove ekparolis: "Hodiaux vespere Dajna tre
sopiros min." (Dajna estas sxia kato.) "Mi esperas ke cxe la temangxo
oni ne forgesos sxian subtason da lakto. Dajna, vi karul', ho se vi nur
estus tie cxi kun mi! Ne estas musoj en la aero, sed vesperton vi eble
povus kapti, kaj vesperto ja tre similas al muso. Sed cxu katoj mangxas
vespertojn?" Alicio okaze nun farigxis dormema, kaj dorme
ripetadis:--"Cxu katoj mangxas vespertojn? Cxu katoj mangxas
vespertojn?" kaj iafoje sxi cxuis anstatauxe "Cxu katojn mangxas
vespertoj?" (Cxar sxi kapablis respondi nek unu nek alian el la du
demandoj, ne tre grave estis kiun "cxuon" sxi esprimis.) Sxi sentis sin
ekdormanta, kaj jxus komencis songxi ke sxi marsxas mano en mano
kun Dajna kaj diras al sxi tre solene:--"Dajna, vi diru al mi la veron;
cxu iam vi mangxis vesperton?" kiam (ho, la surprizego!) subite sxi
falis plomp! sur amason da sekaj folioj. La falego efektive finigxis!
Pro la folioj sxi ricevis nenian vundon. Do, stariginte sin sur la piedojn
sxi rigardis supren. Super la kapo cxio estis malluma, sed rekte antaux
sxi vidigxis longa koridoro, kaj jen forkuras tra gxi la Blanka Kuniklo.
Ne perdinte ecx unu momenton, Alicio rapide postsekvis kaj auxdis ke
gxi diras, malaperante post murangulo, "se mi malfruos, cxielo savu
miajn orelojn!"
En tiu momento sxi estis preskaux apuda; tamen, kiam sxi preterpasis
la angulon, la kuniklo jam malaperis. Kaj sxi trovis sin sola en ia longa
malalta halo lumigita per serio de lampoj kiuj pendas de la plafono.
Cxirkaux la halo estis pordoj; sed cxiuj estis fermitaj. Alicio do marsxis
laux unu flanko kaj remarsxis laux la alia penante malfermi la pordojn;
sed cxiu el ili estis sxlosita, kaj Alicio malgxoje marsxis laux la mezo
kaj demandis al si, cxu sxi jam neniam povos eliri la halon.
Subite sxi rimarkis antaux si tripiedan tableton faritan el vitro, kaj jen!
kusxis sur gxi unu ora sxlosileto. Tuj la ideo frapis sxin ke gxi nepre
apartenas al iu el la halpordoj. Sed ho, ve! aux la seruroj estis tro
grandaj, aux la sxlosileto tro eta, cxar neniun el ili gxi malfermis.
Tamen, cxirkauxirante la duan fojon, sxi venis al malalta kurteno, kiun
sxi antauxe ne rimarkis, kaj malantaux la kurteno, jen malgranda pordo
alta je kvardek kelke da centimetroj; sxi ensxovis la oran sxlosileton,
kaj (ho, la gxojo!) gxi tauxgis.
Malferminte la pordeton, Alicio trovis ke gxi kondukas en koridoreton
ne multe pli ampleksan ol ordinara rat-tunelo. Starigante sin sur la
genuoj, sxi direktis la rigardojn,--tra la koridoreto--en--la plej belan
gxardenon, kiun oni povas imagi. Ho! kiel sxi sopiris eligxi tiun
malluman halon, kaj cxirkauxvagadi inter jenaj helfloraj bedoj kaj
dolcxaj fontanoj! Sed tra tiu pordeto sxi ne povus trairigi ecx la kapon!
"Kaj ecx se la kapo bone trairus," ekpensis nia kompatinda Alicio, "tre
malmulte utilus tio sen la sxultroj! Ho, se mi nur havus la kapablon
teleskopigxi. Eble mi povus, se nur mi scius kiel oni komencas la
klopodon?" Cxar tiom da eksterordinaraj aferoj jam en tiu tago okazis
cxe sxi, Alicio ja komencis kredi ke neebla estas preskaux nenio.
Kompreneble neniel utilus staradi cxe la pordeto, sekve sxi reiris al la
tablo kun la ekespero trovi sur gxi alian sxlosilon, aux eble libreton pri
la arto teleskopigxi; cxi tiun fojon sxi trovis sur gxi boteleton ("kiu
certege ne kusxis tie antauxe," diris Alicio) kun surskribajxo, ligita
cxirkaux la kolo, havanta la vortojn TRINKU MIN per belegaj grandaj
literoj surskribitajn.
"Tre facile estas diri 'Trinku min'" pensis la sagxulineto, "sed mi ne
faros tion krom post plena esploro. Mi unue rigardu por vidi cxu oni
surskribis gxin per 'veneno.'" Cxar sxi ja antauxe legis kelke da
bonmoralaj rakontoj pri infanoj kiuj aux mortbruligxis, aux estis
englutitaj de sovagxaj bestoj, aux suferis diversajn aliajn
malagrablajxojn nur simple pro tio, ke ili ne volis atenti ian facilan
regulon de la amikoj ofte instruitan, tian ekzemple kia estas la regulo
ke brilvarmega fajrilo povas brulvundi la manon, se oni gxin tenas tro
longe; ankaux tio cxi, ke se oni tre profunde trancxos la fingron, gxi
kredeble sangos; kaj neniam sxi forgesis ke se oni trinkos multe el
botelo markita per 'veneno,' preskaux certe estas ke pli malpli frue gxi
malordigos la internajxon.
Do, certigxinte ke cxi tiun botelon oni ne markis per 'veneno', Alicio
kuragxis gustumi la enhavon. "Ja, tre bongusta gxi estas," diris sxi.
(Sxajnis al sxi esti rava miksajxo farita el cxeriztorto, sukerita ovajxo,
ananaso, butersukerajxo kaj rostita buterpano. Do ne mirinde estas ke
tre baldaux la boteleto malplenigxis!)
* * * * *
"Ho, kian strangan senton! mi ja nepre teleskopigxas!"
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.