La Aventuroj de Alicio en Mirlando | Page 2

Lewis Carroll
--Protesto senutila! Venkas Trivocxa kri',
"Rakonton!"
III
Unua per komanda vocxo Ordonas ekrakonti, Kaj pli gxentile Dua
petas "Jes, nepre mir-rakonti." Rakonton petolrompas Tria (Ne scias sxi
ja honti!)
IV
Silento falas! De nun cxiu Auxskultas plenkredulo Pri l' Songxinfano
kiu vivas Kun bird' kaj best' kunulo, Kunul', jen kiel arbo alta, Jen eta
kiel kulo.
V
Tre ofte volus la laculo La Songxon maldauxrigi, Promesas je sekvanta
fojo Gxin iom plilongigi. "Jam venis la sekvanta fojo, Nin volu
kontentigi!"
VI
Do kreskis plu la Mirlandajxoj Iom post iom, grade: Naskigxis cxiuj en
boato Dum vagis ni remade. --Subiras sun', do hejmen gaje Ni remas
babilade.
VII
Jen Alici'. Akceptu sxin Kaj gardu en memoro: Al pilgrimint' ja kara

estas El malproksim' la floro; Velkinte gxi memorojn vekas Valorajn
pli ol oro.

LA AVENTUROJ DE ALICIO EN MIRLANDO

CXAPITRO I
MIRINDA FALEGO!
Alicio, jam longan tempon sidinte apud sia fratino sur la deklivo, tre
enuigxis pro senokupo. Unu, du foje sxi prove rigardis en la libron kiun
la fratino legas, sed povis vidi en gxi nek desegnojn nek konversaciojn,
kaj "por kio utilas libro," pensis sxi, "enhavanta nek desegnojn nek
konversaciojn?" Sxi do ekpripensis--ne tre vigle cxar la tago estis
varma, kaj sxi sentis sin tre dormema--cxu la plezuro fari cxenon el
lekantetoj valorus la laboron sin levi kaj kolekti lekantetojn, kiam
tutapude preterkuris Blanka kuniklo kun palerugxaj okuloj.
Tio ja ne estis tre mirinda, ankaux ne sxajnis al Alicio tre
eksterordinare auxdi la kuniklon diranta al si:--
"Ho, ve! mi malfruos!"
(Kiam poste sxi pripensadis la aferon, sxajnis al sxi, ke tio estis
efektive mirinda, sed en la momento mem, gxi sxajnis al sxi tute
ordinara.)
Tamen, kiam la kuniklo el sia vesxta posxo eligis posxhorlogxon, kaj,
rigardinte gxin, tuj plirapidis, Alicio eksaltis sur la piedojn, cxar subite
frapis sxin la ideo, ke neniam antauxe sxi vidis kuniklon kiu havas
vesxtposxon kaj posxhorlogxon. La scivolemo en sxi ekflamigxis! Tuj
sxi ekkuris post gxi trans la kampon, kaj alvenis al tuneleto sub la
kreskajxa barilo gxustatempe por vidi la kuniklon malaperi en gxin.
Ne konsiderinte ecx unu momenton, kiamaniere sxi reeligxos, Alicio

postkuris gxin en la tuneleton.
La tunelo, cxe la unuaj pasxoj, kondukis rekte antauxen, same kiel
fervoja tunelo, sed poste deklinigxis malsupren kaj farigxis kruta. Tio
okazis tiel subite ke Alicio, ne havinte tempon por malakceligxi, trovis
sin vole nevole defalanta tre profundan sxakton.
Mi jxus diris "tre profundan." Nu, aux la sxakto estis efektive tre
profunda, aux sxi falis tre malrapide; cxar dum la dauxro de tiu stranga
defalo, ne mankis al sxi tempo por trankvile cxirkauxrigardi kaj por
konjekti pri kio estas okazonta. Unue, sxi klopodis rigardi malsupren
por esplori al kio sxi alvenas; sed klopodis vane, cxar estis tie tro
mallume. Tiam sxi ekobservis la murojn de la sxakto, kaj rimarkis ke ili
estas plenaj de sxrankoj kaj librobretoj; ankaux, tie cxi kaj tie, sxi
preterfalis landkartojn kaj bildojn pendigitajn de najloj. Poste sxi,
preterpasante, deprenis de apuda breto unu fruktajxujon; sur gxi per
grandaj literoj estas skribita MARMELADO. Sed jen por sxi granda
cxagreno; cxar, enrigardante, la avidaj okuloj vidis--nur blankan
malplenon! Sxi ne volis lasi fali la fajencajxon, pro la timo mortigi per
gxi iun subulon, sed sukcesis post kelkaj momentoj remeti gxin,
preterpasante, en sxrankon.
[Ilustrajxo: DE UNU EL LA BRETOJ, ALICIO, FALANTE TRA LA
SXAKTO, DEPRENIS MARMELADUJON.]
"Nu," pensis Alicio, "kiam mi rakontos en la hejmo pri cxi tiu falego,
cxiuj admiros mian maltimon; kaj, estonte, ecx pri falo de l' supro gxis
malsupro de l' sxtuparo mi nezorge ridos; kaj se mi falos ecx de la
tegmento, mi kredeble ne multe priparolos la falon." (Tion oni povas
kredi.)
Malsupren, ankoraux malsupren! Cxu neniam la falo finigxos? "Mi
volus scii," diris sxi lauxte, "kiom da kilometroj mi jam falis. Mi nepre
alproksimigxas la ter-centron. Tio estus, laux mi, preskaux ses kaj
duono miloj da kilometroj." (Alicio jam antauxe lernis en la
lerncxambro kelkajn tiuspecajn faktojn, kaj kvankam la nuna tempo ne
estis--pro manko da auxskultantoj--oportuna por elmontri sian klerecon,
tamen estis por sxi bona praktiko tradiri la faktojn.) "Jes, tio estas certe

la gxusta interspaco, sed en kian latitudon aux longitudon mi penetris?"
(Pri kio estas latitudo kaj longitudo Alicio havis nenian ideon, sed nur
elparoli tiajn belege majestajn vortojn kvazaux donis al sxi agrablajn
sentojn.)
Post ne longe sxi rekomencis:--"Eble mi trafalos tra la tuta terglobo!
kaj estos tre, tre strange elfali inter la homoj kiuj marsxas kapmalsupre!
mi kredas ke oni nomas ilin la Antipatioj." (Cxe eksono de tiu
strangajxo sxi certe ne sopiris auxskultantojn); "mi ja devos demandi al
ili en kiun landon mi enfalis, dirante 'Bonvolu, Sinjorino, diri al mi cxu
tiu cxi lando estas Nov-Zelando aux Auxstralio?'" (Sxi penis klinsaluti!
Imagu al vi, karaj legantoj, kiel oni povus klinsaluti falante tra l' aero.
Cxu vi povus tion
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 36
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.