Konstruestro Solness | Page 8

Henrik Ibsen
vi do restos cxi tie dum ioma tempo, mi pensas?
HILDE Laux la okazajxoj.
(Sxi sidas momenton balancante, kaj rigardante lin, duone serioze, duone kun subpremata rideto. Sxi deprenas sian cxapelon, kaj metas gxin antaux sin sur la tablon.)
HILDE Konstruestro Solness?
SOLNESS Jes?
HILDE Vi estas tre forgesema, cxu?
SOLNESS Forgesema? Ne, ne laux mia scio.
HILDE Sed cxu vi nepre ne volas paroli kun mi pri tio tie norde?
SOLNESS (ekmiras) Norde en Lysanger? (indiferente) Nu, pri tio ne estas multe irenda, mi pensas.
HILDE (rigardas lin riprocxe) Kial vi nun sidas tie dirante tiajxon!
SOLNESS Nu, do vi parolu al mi pri tio.
HILDE Kiam la turo estis finkonstruita, estis granda solenajxo en la urbo.
SOLNESS Jes, tiun tagon mi ne facile forgesos.
HILDE (ridetas) Cxu ne? Estas afable de vi, tio!
SOLNESS Afable?
HILDE Estis muziko en la pregxeja placo. Kaj multaj, multaj centoj da homoj. Ni lernantinoj estis blanke vestitaj. Kaj ni cxiuj portis flagojn.
SOLNESS Ho jes, la flagojn, -- tiujn mi ja efektive memoras!
HILDE Kaj vi grimpis rapide supren la skafaldon. Tute supren al la plej alta pinto. Kaj grandan florkronon vi kunportis. Kaj tiun florkronon vi pendigis tute supre sur la ventomontrilo.
SOLNESS (mallonge, interrompante) Tiel mi tiam faris. Cxar estis malnova kutimo.
HILDE Estis mirinde incite stari tie sube kaj rigardi supren al vi. Imagu se li falus! Li, -- la konstruestro mem!
SOLNESS (kvazaux deturnante) Jes, jes, jes, povus okazi. Cxar unu el tiuj blanke vestitaj diablidoj, -- sxi kondutis tiel freneze kaj kriis supren al mi --
HILDE (brile gxoje) "Hura por konstruestro Solness"! Jes!
SOLNESS -- kaj svingadis tiel per la flago, ke mi -- ke mi preskaux kapturnigxis rigardante.
HILDE (pli mallauxte, serioze) Tiu diablido, -- tiu estis mi.
SOLNESS (fiksas rigide la okulojn sur sxin) Pri tio mi nun certas. Devas esti vi.
HILDE (denove vigla) Cxar estis terure loge kaj incite. Mi ne povis kredi, ke trovigxas en la mondo konstruestro, kiu povus konstrui tian senmezure altan turon. Kaj jen tio, ke vi mem staris tie supre cxe la plej alta pinto! Tute vivanta! Kaj ke vi tute ne kaptigxis de vertigxo! Tio estis ja la pli -- pli -- vertigxanta imago.
SOLNESS Kiel vi do tiel certe sciis, ke mi ne vertigxis --?
HILDE (repusxante) Ho ne! Ne! Tion mi sentis interne. Cxar alie vi ne estus povinta stari tie supre kantanta.
SOLNESS (rigardas sxin mire) Kantanta? Cxu mi kantis?
HILDE Jes, vi efektive faris.
SOLNESS (agitas la kapon) Mi neniam dum mia vivo kantis strofon.
HILDE Jes, tiam vi kantis. Sonis kiel harpoj en la aero.
SOLNESS (penseme) Estas iom stranga, -- tio cxi.
HILDE (silentas momenton, rigardas lin kaj diras mallauxte) Sed jen, -- poste, -- tiam sekvis la gxusta.
SOLNESS La gxusta?
HILDE (brile vigle) Jes, pri tio mi ja ne bezonas memorigi vin?
SOLNESS Ho jes, memorigu min iomete ankaux pri tio.
HILDE Cxu vi ne povas memori, ke oni arangxis grandan bankedon por vi en la klubo?
SOLNESS Nu jes. Okazis certe la saman posttagmezon. Cxar la sekvan matenon mi forvojagxis.
HILDE Kaj post la klubo vi estis invitata hejmen al ni por la vespermangxo.
SOLNESS Tute gxuste, frauxlino Wangel. Strange, kiel bone vi memoras cxi tiujn bagatelajxojn.
HILDE Bagatelajxojn! Ho, vi parolas! Cxu eble estis bagatelajxo ankaux tio, ke mi estis sola en la cxambro, kiam vi venis?
SOLNESS Vi do vere estis?
HILDE (ne lin respondante) Tiam vi ne nomis min diablido.
SOLNESS Ne, tion mi eble ne faris.
HILDE Vi diris, ke mi estas belega en tiu blanka robo, kaj ke mi aspektas kvazaux eta princino.
SOLNESS Vi certe tiel aspektis, frauxlino Wangel. Kaj krome -- kiom mi sentis min libera kaj vigla tiun tagon --
HILDE Kaj vi diris, ke kiam mi farigxos granda, mi estos via princino.
SOLNESS (ridas iomete) Jen, jen, -- cxu ankaux tion mi diris?
HILDE Jes, vi faris. Kaj kiam mi demandis kiom longe mi devus atendi, vi diris ke vi revenos post dek jaroj, -- kiel trolo, -- por forrabi in. Al Hispanio aux ien. Kaj tie vi acxetus regxlandon por mi, vi promesis.
SOLNESS (kiel antauxe) Jes, post bona tagmangxo oni ne precize nombras la monerojn. Sed cxu mi vere diris cxion tion?
HILDE (ridas silente) Jes. Kaj vi ankaux diris la nomon de tiu regxlando.
SOLNESS Nu?
HILDE Gxi nomigxus Orangxosinio, vi diris.
SOLNESS Nu, estas ja apetitodona nomo.
HILDE Ne, al mi gxi tute ne placxis. Cxar aspekte vi mokis min.
SOLNESS Sed tio certe ne estis mia intenco.
HILDE Ne, tion oni ja ne kredus. Laux tio, kion vi faris poste --
SOLNESS Kion mi do poste faris?
HILDE Jes, mankis nur ke vi ankaux tion forgesis! Cxar tiajxon oni devas ja memori, mi opinias.
SOLNESS Jes, jes, iomete memorigu min, kaj eble --. Nu?
HILDE (fiksrigardas lin) Vi kaptis min kaj kisis min, konstruestro Solness.
SOLNESS (gapante ekstaras de la segxo) Cxu faris mi!
HILDE Jes ja, vi faris. Vi prenis min per ambaux manoj kaj klinis min malantauxen kaj kisis min. Multajn fojojn.
SOLNESS Ho, sed kara, bona frauxlino Wangel --!
HILDE (ekstaras) Vi do ne volas tion nei?
SOLNESS Jes, tion mi vere neas!
HILDE (rigardas lin malestime)
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 30
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.