Nu tiel.
(Sxi turnas sin kaj iras malrapide tute al la forno, kie sxi restas staranta forturnita kaj senmova kun la manoj surdorse. Mallonga auxzo.)
SOLNESS (iras singardeme al sxi malantauxe) Frauxlino Wangel --?
HILDE (silentas kaj ne movas sin)
SOLNESS Ne staru tie kiel sxtonstatuo. Kion vi diris, devas esti io, kion vi songxis. (metas la manon sur sxian brakon) Auxskultu nun --
HILDE (faras senpaciencan movon per la brako)
SOLNESS (kvazaux penso eklumas en li) Aux --! Atendu! -- Kasxas sin io pli profunda sube, vidu!
HILDE (ne movas sin)
SOLNESS (mallauxte sed intense) Mi eble estis pensinta tion cxi. Mi eble volis tion. Deziris tion. Emis fari tion. Kaj --. Cxu ne povus esti tiel?
HILDE (dauxre silentas)
SOLNESS (senpacience) Nu ja, jes, je diablo, -- do mi faris!
HILDE (iomete turnas la kapon, sen lin rigardi) Vi do nun konfesas?
SOLNESS Jes, cxion kion vi volas.
HILDE Ke vi cxirkauxbrakis min?
SOLNESS Jes jes!
HILDE Kaj klinis min malantauxen?
SOLNESS Tre profunde malantauxen.
HILDE Kaj kisis min?
SOLNESS Jes, mi faris.
HILDE Multajn fojojn?
SOLNESS Tiom da fojoj kiom vi volas.
HILDE (rapide turnas sin al li kaj reprenas la brile gxojan esprimon) Nu vidu, ke mi fine sukcesis tion eltiri el vi!
SOLNESS (ekridetas) Jes, imagu nur, -- ke mi povis forgesi tion.
HILDE (denove iomete malgajhumora, iras for de li) Ho, vi certe kisis tiom multajn dum via vivo, mi kredas.
SOLNESS Ne, tion vi do ne kredu pri mi.
(Hilde eksidas en la apogsegxon. Solness staras sin apogante al la balancsegxo.)
SOLNESS (rigardas sxin esplore) Frauxlino Wangel?
HILDE Jes?
SOLNESS Kiel do estis? Kio do okazis poste, -- tio inter ni du?
HILDE Nenio pli okazis. Tion vi ja scias. Cxar venis ja la aliaj gastoj, kaj -- isx!
SOLNESS Jes gxuste! La aliuloj venis. Ke mi povis ankaux tion forgesi.
HILDE Ho, vi ja efektive nenion forgesis. Nur hontis iomete. Tiajxon oni ne forgesas, mi scias.
SOLNESS Ne. Aspektus ja tiel.
HILDE (denove vigla, rigardas lin) Aux eble vi ankaux forgesis kiun tagon tio okazis?
SOLNESS Kiun tagon --?
HILDE Jes, kiun tagon vi metis la florkronon sur la turon? Nu? Diru tuj!
SOLNESS Hm, -- la gxustan tagon mi vere forgesis. Mi nur scias, ke estis antaux dek jaroj. Tiel dum la auxtuno.
HILDE (kelkfoje kapjesas malrapide) Estis antaux dek jaroj. La 19an de Septembro.
SOLNESS Nu ja, tiam do eble estis. Jen, ankaux tion vi memoras, vi! (haltas) Sed auxdu --! Jes, -- hodiaux estas ankaux la 19a de Septembro.
HILDE Jes, estas. Kaj la dek jaroj forpasis. Kaj vi ne venis, -- kiel vi promesis al mi.
SOLNESS Promesis? Timigis vin per tio, vi certe pensas?
HILDE Mi opinias, ke tio ne estas io timiga.
SOLNESS Nu, moketis vin do.
HILDE Cxu estis nur tio, kion vi volis? Moki min?
SOLNESS Nu, aux nur sxerci iomete kun vi. Je Dio, mi ne gxuste memoras. Sed io tia certe estis. Cxar vi estis ja nur infano tiam.
HILDE Ho, mi eble ne estis tiel nura infano. Ne tia knabineto, kian vi opinias.
SOLNESS (rigardas sxin esplore) Cxu vi vere tute serioze pensis, ke mi revenus?
HILDE (kasxas duone sxercan rideton) Jes vere! Tion mi atendis de vi.
SOLNESS Ke mi revenus al vi por preni vin kun mi?
HILDE Gxuste kiel trolo, jes.
SOLNESS Kaj fari vin princino?
HILDE Tion vi ja promesis.
SOLNESS Kaj ankaux donaci al vi regxlandon?
HILDE (rigardas al la plafono) Kial ne? Cxar ne devus ja nepre esti ia tia ordinara, reala regxlando.
SOLNESS Sed iu alia, same bona?
HILDE Jes, almenaux same bona. (rigardas lin iomete) Se vi kapablis konstrui la plej altajn pregxejturojn en la mondo, vi ja certe ankaux povus trovi eblecon por iu regxlando, -- mi pensis.
SOLNESS (skuas la kapon) Mi vere ne kapablas kompreni vin, frauxlino Wangel.
HILDE Cxu ne? Sxajnas al mi tre simple.
SOLNESS Ne, mi tute ne komprenas cxu vi vere imagas, kion vi diras. Aux cxu vi nur sidas tie sxercante --
HILDE (ridetas) Eble mokas? Ankaux mi?
SOLNESS Jes gxuste. Mokas. Nin ambaux. (ekrigardas sxin) Cxu vi longe scias, ke mi estas edzigxinta?
HILDE Jes, tion mi estas scianta la tutan tempon. Kial vi demandas pri tio?
SOLNESS (pase) Ne, ne, mi nur ekpensis tiel. (rigardas sxin serioze kaj diras mallauxte) Kial vi venis?
HILDE Cxar mi volas havi mian regxlandon. Forpasis la interkonsentita tempo.
SOLNESS (ridas senvole) Vi estas sxercemulino!
HILDE (gaje) Prezentu mian regxlandon, konstruestro! (frapas per la fingro) La regxlandon sur la tablon!
SOLNESS (sxovas la balancsegxon pli proksimen kaj eksidas) Serioze dirite, -- kial vi venis? Kion vi intencas fari cxi tie?
HILDE Ho, unue mi volas cxirkauxiri kaj rigardi cxion, kion vi konstruis.
SOLNESS Do vi havas suficxe por cxirkauxkuri.
HILDE Jes, vi ja konstruis ege multe.
SOLNESS Jes, mi faris. Pleje la lastajn jarojn.
HILDE Ankaux multajn pregxejturojn? Tiajn ege altajn?
SOLNESS Ne. Nun mi ne plu konstruas pregxejturojn. Kaj ankaux ne pregxejojn.
HILDE Kion vi do nun konstruas?
SOLNESS Hejmojn por homoj.
HILDE (penseme) Cxu vi ne povus fari ion, -- ion similan al pregxejturoj ankaux sur tiuj hejmoj?
SOLNESS (miras) Kion vi aludas per tio?
HILDE Mi aludas ion, -- ion montranta -- kvazaux libere supren. Kun la ventomontrilo vertigxe tute alte.
SOLNESS (pripensas)
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.