mi tion farus?
SOLNESS Cxar vi kredas, ke mi -- (ekscite) Nu, je diablo, -- vi kredas la samon pri mi kiel Aline!
DOKTORO HERDAL Kaj kion do sxi kredas pri vi?
SOLNESS (denove sinrega) Sxi komencas kredi, ke mi estas tiel -- tiel -- malsana.
DOKTORO HERDAL Malsana! Vi! Pri tio sxi neniam eligis vivan vorton al mi. Kio do estus al vi, kara?
SOLNESS (klinas sin sur la segxdorson kaj flustras) Aline kredadas, ke mi estas freneza. Jen kion sxi kredas.
DOKTORO HERDAL (ekstaras) Sed kara bona sinjoro Solness --!
SOLNESS Jes, je mia eterna savo --! Tiel estas. Kaj tion sxi ankaux kredigis al vi! Ho, mi povas certigi vin, doktoro, -- mi klare rimarkas tion el via sinteno. Cxar tiel facile ne estas ruzi kontraux mi, vi sciu.
DOKTORO HERDAL (rigardas lin en surprizo) Neniam, sinjoro Solness -- neniam tian penson mi ekhavis.
SOLNESS (kun malkredema rideto) Cxu? Vere ne, cxu?
DOKTORO HERDAL Neniam! Kaj certe neniam via edzino. Pri tio mi opinias, ke mi povus jxuri.
SOLNESS Nu, pri tio vi prefere rezignus. Cxar iamaniere, vidu, sxi -- sxi eble havus kauxzon por kredi ion tian.
DOKTORO HERDAL Ne, nun mi vere devas diri --!
SOLNESS (interrompante, elsvingas la manon) Bone, bone, kara doktoro, -- ni tion cxi ne pli profunde priparolu. Pli bone estas, ke cxiu tenas sin al la sia. (sxangxas al silenta gajeco) Sed auxskultu nun, doktoro -- hm --
DOKTORO HERDAL Jes?
SOLNESS Cxar vi tamen ne kredas, ke mi estas -- tiel -- malsana -- aux freneza -- kaj tiel plu --
DOKTORO HERDAL Kion do, vi aludas?
SOLNESS Tial vi certe imagas, ke mi estas treege felicxa viro?
DOKTORO HERDAL Cxu tio do estus nura imago?
SOLNESS (ridas) Ne, ne, -- komprenu min! Je Dio! Imagu, -- esti konstruestro Solness! Halvard Solness! Ho jes, dankon!
DOKTORO HERDAL Jes, mi devas konfesi, ke al mi sxajnas kvazaux la felicxo sekvis vin en vere nekredebla grado.
SOLNESS (subpremas sombran rideton) Gxi faris. Mi ne povas plendi pri tio.
DOKTORO HERDAL Unue ja brulis tiu malnova, terura rabistkastelo por vi. Kaj tio estis ja granda bonsxanco.
SOLNESS (serioze) Estis la familia hejmo de Aline, kiu forbrulis. Memoru tion.
DOKTORO HERDAL Jes, por sxi tio certe estis peza aflikto.
SOLNESS Gxis hodiaux sxi ne liberigxis el gxi. Ecx ne post tiuj dek du -- dek tri jaroj.
DOKTORO HERDAL Kio sekvis poste certe estis la plej peza bato por sxi.
SOLNESS Io kun la alia.
DOKTORO HERDAL Sed vi, -- vi mem, -- vi progresis pro tio. Komencis kiel malricxa knabo el la kamparo, -- kaj staras nun kiel la unua en via brancxo. Ho jes, sinjoro Solness, vi ja vere estis bonsxanca.
SOLNESS (ekrigardas lin eviteme) Jes, sed estas ja gxuste tio, kion mi tiel forte timas.
DOKTORO HERDAL Timas? Cxar la sukceso sekvas vin?
SOLNESS Frue kaj malfrue mi timas, -- timas. Cxar iam la sxangxigxo ja venos, komprenu.
DOKTORO HERDAL Babilajxo! De kie venus la sxangxigxo?
SOLNESS (firme kaj certe) Venos de la junularo.
DOKTORO HERDAL Pa! La junularo! Vi ja ne estas eksmoda, vi, mi opinius. Ho ne, -- Vi staras ja nun tiel solide cxi tie, kiel neniam antauxe.
SOLNESS La sxangxigxo venos. Mi antauxsentas. Kaj mi vidas gxin proksimigxi. Iu komencas postuli: retiru vin por mi! Kaj cxiuj la aliaj sturmas post li kaj minacas kaj krias: spacon -- spacon -- spacon! Jes, atentu nur, doktoro. Iam venos la junuloj frapante sur la pordon --
DOKTORO HERDAL (ridetas) Nu, bona Dio, kio sekve?
SOLNESS Kio sekve? Jes, tiam estos finite pri konstruestro Solness.
(Iu frapas la maldekstran pordon.)
SOLNESS (skuigxas) Kio estas? Cxu vi auxdis??
DOKTORO HERDAL Iu frapis.
SOLNESS (lauxte) Envenu!
(Hilde Wangel envenas tra la antauxcxambra pordo. Sxi estas meze alta, elasta kaj belstatura. Iom sunbruna. Vestita en turisma kostumo, kun suprenfiksita jupo, kaj etendita maristkolumo kaj maristcxapeto sur la kapo. Dorsosako, plejdo en rimeno kaj longa montar-bastono.)
HILDE WANGEL (iras kun brilantaj, gxojaj okuloj al Solness) Bonan vesperon!
SOLNESS (rigardas sxin necerte) Bonan vesperon --
HILDE (ridas) Aspekte vi ne rekonas min!
SOLNESS Ne, vere mi devas diri, ke -- tiel en la momento --
DOKTORO HERDAL (proksimigxas) Sed mi rekonas vin, frauxlino --
HILDE (kontente) Ho, cxu estas vi, kiu --!
DOKTORO HERDAL Jes, certe estas mi. (al Solness) Ni renkontigxis cxi-somere supre en montodometo. (al Hilde) Kio do okazis pri la aliaj virinoj?
HILDE Ho, ili prenis la vojon okcidenten, ili.
DOKTORO HERDAL Certe ne placxis al ili la bruo, kiun ni faris en la vespero.
HILDE Ne, certe ili tion ne sxatis.
DOKTORO HERDAL (minacas per la fingro) Kaj ne estas eble nei, ke vi iomete koketis kun ni.
HILDE Tio estis ja pli amuza, ol sidi trikante sxtrumpojn kune kun tiuj virinoj.
DOKTORO HERDAL (ridas) Mi tute samopinias kun vi!
SOLNESS Cxu vi venis al la urbo nun-vespere?
HILDE Jes, mi jxus venis.
DOKTORO HERDAL Tute sola, frauxlino Wangel?
HILDE Jes!
SOLNESS Wangel? Cxu vi nomigxas Wangel?
HILDE (rigardas lin gaje, surprize) Kompreneble mi ja tiel nomigxas.
SOLNESS Vi do estas filino de la distrikta kuracisto en Lysanger?
HILDE (kiel antauxe) Jes, kies filino mi alie estus?
SOLNESS Nu, ni do renkontigxis tie. La
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.