konis.
DOKTORO HERDAL Kaj ankaux trovas kelkajn el ili allogaj.
SOLNESS Ho jes, ankaux tio.
DOKTORO HERDAL Sed en tio cxi pri frauxlino Fosli --? Do ne estas iu tiajxo en tiu cxi rilato?
SOLNESS Ne. Nenio -- de mia flanko.
DOKTORO HERDAL Sed de sxia?
SOLNESS Pri tio mi opinias, ke vi ne rajtas demandi, doktoro.
DOKTORO HERDAL Ni eliris de la spurflaro de via edzino.
SOLNESS Ni ja faris. Kaj pri tio -- (malaltigas la vocxon) La spurflaro de Aline, kiel vi diras, -- gxi en certa maniero eltenis la provon, gxi.
DOKTORO HERDAL Nu, -- jen jen!
SOLNESS (eksidas) Doktoro Herdal, -- mi nun rakontos al vi pri stranga okazajxo. Se vi do volas auxskulti.
DOKTORO HERDAL Mi volonte auxskultas strangajn rakontojn.
SOLNESS Nu, bone. Vi eble memoras, ke mi prenis Knut Brovik kaj la filon en mian servon, -- kiam ege malprogresis por la maljunulo.
DOKTORO HERDAL Pri tio mi estas ja informita, jes.
SOLNESS Cxar ili ja estas paro da lertuloj, tiuj du. Ili havas talentojn, ambaux siaflanke. Sed jen la filo ekpensis fiancxigxi. Sekve, kompreneble, li volis edzigxi, -- kaj komenci konstrui mem. Cxar tiel ja pensas ili cxiuj, la junuloj.
DOKTORO HERDAL (ridas) Jes, ili havas tiun malbonan kutimon, ke ili volas kunigxi.
SOLNESS Nu. Sed pri tio mi ja ne povis esti kontenta. Cxar mi ja mem bezonis Ragnar. Kaj ankaux la maljunulon. Li estas ja tre lerta por kalkuli porteblecon kaj volumon -- kaj cxiajn tiajn diablajxojn, li.
DOKTORO HERDAL Nu ja, ankaux tio ja apartenas al la metio.
SOLNESS Jes certe. Sed Ragnar, li volis absolute komenci memstare. Nenio malhelpis tion.
DOKTORO HERDAL Sed li ja tamen restis cxe vi.
SOLNESS Jes, auxdu nun. Unu tagon tiu Kaja Fosli venis en ilian desegnejon kun misio. Sxi neniam antauxe estis tie. Kiam mi vidis kiel kore ili cxarmigxis unu de la alia, mi ekhavis la penson, ke se mi povis dungi sxin en la oficejo, eble Ragnar restus, ankaux li.
DOKTORO HERDAL Estis ja komprenebla penso.
SOLNESS Jes, sed tiam mi neniel aludis pri io tia. Nur staris sxin rigardante -- kaj ege deziris havi sxin cxi tie. Mi iomete afable parolis kun sxi, -- tiel pri sensignifajxoj. Kaj poste sxi foriris.
DOKTORO HERDAL Nu?
SOLNESS Sed la sekvan tagon, je la vespero, kiam Brovik kaj Ragnar estis irintaj hejmen, sxi revenis al mi kaj kondutis kvazaux mi estus farinta interkonsenton kun sxi.
DOKTORO HERDAL Interkonsenton? Pri kio?
SOLNESS Gxuste pri tio, kion kasxe mi estis dezirinta. Sed kion mi tute ne menciis ecx per unu sola vorto.
DOKTORO HERDAL Tre strange.
SOLNESS Jes, cxu ne? Kaj nun sxi volis scii kion sxi devus fari cxi tie. Cxu sxi komencu tuj la sekvan matenon. Kaj tiel plu.
DOKTORO HERDAL Cxu vi ne opinias, ke sxi tion faris por povi esti kune kun sia amanto?
SOLNESS Ankaux mi havis tiun penson en la komenco. Sed ne estis tiel. De li sxi kvazaux tute forglitis, -- kiam sxi estis establita cxe mi.
DOKTORO HERDAL Forglitis al vi do?
SOLNESS Jes, komplete. Mi povas rimarki, ke sxi sentas mian rigardon al si de malantauxe. Sxi tremas, ecx se mi nur proksimigxas al sxi. Kion vi pensas pri tio?
DOKTORO HERDAL Hm, -- estas ja klarigeble.
SOLNESS Nu, sed jen tio alia? Ke sxi kredis ke mi estis dirinta al sxi tion, kion mi nur volis kaj deziris -- tiel silente. Interne. Por mi mem. Kion vi diras pri tio? Cxu vi povas klarigi al mi tiajxon, doktoro Herdal?
DOKTORO HERDAL Ne, pri tiajxoj mi ne okupas min.
SOLNESS Tion mi antauxsentus. Tial gxis nun mi ne volis paroli pri tio. -- Sed estas diable embarase lauxlonge, komprenu. Jen mi devas cxiun tagon sxajnigi kvazaux mi --. Kaj estas ja bedauxrinde por sxi, la kompatindulino. (impete) Sed mi ne povas ion alian! Cxar se sxi forkuros de mi, -- ankaux Ragnar foriros.
DOKTORO HERDAL Kaj vi ne rakontis al via edzino la konekson en tio cxi?
SOLNESS Ne.
DOKTORO HERDAL Sed, je Dio, kial vi ne faras?
SOLNESS (fiksrigardas lin kaj diras mallauxte) Cxar sxajnas al mi ke estas kvazaux -- kvazaux ia bonfara memturmentado por mi en tio, ke Aline rajtas esti maljusta al mi.
DOKTORO HERDAL (agitas la kapon) El tio cxi mi komprenas ecx ne dian vorteron.
SOLNESS Jen vidu, -- estas ja kvazaux iu partopago por senlima, senmezura sxuldo --
DOKTORO HERDAL Al via edzino?
SOLNESS Jes. Kaj tio iomete malpezigas la konsciencon. Oni povas spiri iom pli libere momenton, komprenu.
DOKTORO HERDAL Je Dio, cxu mi vorton komprenas --
SOLNESS (interrompas; denove ekstaras) Jes, jes, jes, -- do ni ne plu parolu pri tio.
(Li pasxadas sur la planko, revenas kaj haltas cxe la tablo.)
SOLNESS (rigardas la doktoron kun sxercema rideto) Certe sxajnas al vi, ke vi lerte ekigis min rakonti, doktoro?
DOKTORO HERDAL (iom cxagrenita) Igis vin rakonti? Ankaux el tio mi nenion komprenas, sinjoro Solness.
SOLNESS Ho, diru nur tute malkasxe. Mi ja bone rimarkis tion, komprenu!
DOKTORO HERDAL Kion vi rimarkis?
SOLNESS (mallauxte, malrapide) Ke vi afablas cxi tie tenante okulon sur min.
DOKTORO HERDAL Cxu mi! Diable, kial
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.