nun mi devas foriri.
SOLNESS (severe) Kaj vi metos tion alian en ordo por mi. Cxu vi auxdas?
KAJA Ho, se vere dependus nur de mi --
SOLNESS Mi volas havi tion en ordo, mi diras! Kaj jam morgaux!
KAJA (timeme) Se ne eblas alimaniere, mi volonte rompos la fiancxecon.
SOLNESS (ekscite) Rompi la fiancxecon! Cxu vi estas freneza! Vi volas rompi --?
KAJA (malespere) Jes, prefere tion. Cxar mi devas, -- mi devas resti cxe vi! Ne povas foriri de vi! Estas tiel -- tiel tute neeble!
SOLNESS (ekflamigxas) Sed, je diablo, -- kaj Ragnar! Estas ja gxuste Ragnar kiun mi --
KAJA (rigardas lin per timigitaj okuloj) Cxu estas precipe pro Ragnar, ke -- ke vi --?
SOLNESS (regas sin) Ho ne, certe ne! Vi do nenion komprenas. (milde kaj mallauxte) Kompreneble estas vi, kiun mi deziras havi. Unue vi, Kaja. Sed gxuste tial vi devas persvadi ankaux Ragnar, ke li restu en la okupo. Nu, nu, -- iru nun hejmen.
KAJA Jes, jes, bonan nokton do.
SOLNESS Bonan nokton. (kiam sxi estas elironta) Auxskultu! Cxu la desegnajxoj de Ragnar estas tie ene?
KAJA Jes, mi ne vidis ke li kunprenis ilin.
SOLNESS Do, eniru, kaj trovu ilin por mi. Eble mi povus tamen trarigardi ilin.
KAJA (gxoja) Ho jes, faru tion!
SOLNESS Pro vi, kara Kaja. Nu, rapidu por trovi ilin!
(Kaja rapidas en la desegnejon, sercxas timeme en la tirkesto, eltrovas dokumentujon kaj alportas gxin.)
KAJA Jen cxiuj desegnajxoj.
SOLNESS Metu ilin tien sur la tablon.
KAJA (demetas la ujon) Bonan nokton, do. (pete) Kaj pensu bone kaj gxentile pri mi.
SOLNESS Ho, tion mi ja cxiam faras. Bonan nokton, kara eta Kaja. (ekrigardas dekstren) Do foriru!
(Sinjorino Solness kaj doktoro Herdal venas tra la pordo dekstre. Li estas iom agxa, diketa sinjoro kun ronda, memkontenta vizagxo, senbarba, kun maldensa, hela hararo, kaj portas orajn okulvitrojn.)
SINJORINO SOLNESS (ankoraux cxe la pordo) Halvard, mi ne povas plu reteni la doktoron.
SOLNESS Nu, do venu cxi tien.
SINJORINO SOLNESS (al Kaja, kiu estingas la pupitran lampon) Vi jam finis la leteron, frauxlino?
KAJA (konfuzita) La leteron --?
SOLNESS Jes, estis mallonga.
SINJORINO SOLNESS Certe estis tre mallonga.
SOLNESS Vi povas foriri, frauxlino Fosli. Kaj revenu gxustatempe morgaux.
KAJA Mi faros. -- Bonan nokton, sinjorino. (Sxi eliras tra la antauxcxambra pordo)
SINJORINO SOLNESS Certe estas bone por vi, Halvard, ke vi ekhavis tiun frauxlinon.
SOLNESS Jes, efektive. Sxi estas uzebla por io el cxio, sxi.
SINJORINO SOLNESS Lauxsxajne sxi estas.
DOKTORO HERDAL Ankaux lerta en librotenado, cxu?
SOLNESS Nu, -- ioman sperton sxi ja akiris dum tiuj du jaroj. Kaj sxi estas gxentila kaj bonvolas fari kion ajn.
SINJORINO SOLNESS Jes tio devas ja esti granda agrableco --
SOLNESS Tiel estas. Precipe kiam oni ne estas dorlotita en tiu rilato.
SINJORINO SOLNESS (milde riprocxe) Cxu tion vi povas diri, Halvard?
SOLNESS Ho ne, ne, kara Aline. Mi petas pardonon.
SINJORINO SOLNESS Neniu kauxzo. -- Nu, doktoro, vi do revenos poste por trinki teon cxe ni?
DOKTORO HERDAL Tuj post la vizito al iu malsanulo mi venos.
SINJORINO SOLNESS Tre afable. (Sxi eliras tra la pordo dekstre.)
SOLNESS Cxu urgxas, doktoro?
DOKTORO HERDAL Ne, tute ne.
SOLNESS Cxu ni iomete interparolu?
DOKTORO HERDAL Jes, bonvole.
SOLNESS Ni eksidu.
(Li montras por la doktoro lokon en la balancsegxo kaj mem eksidas en la apogsegxon)
SOLNESS (rigardas lin esplore) Diru al mi, -- cxu vi ion rimarkis pri Aline?
DOKTORO HERDAL Nun, kiam sxi estis cxi tie, vi aludas?
SOLNESS Jes. Rilate al mi. Cxu vi ion rimarkis?
DOKTORO HERDAL (ridetas) Jes, je diablo, -- ne estis eviteble rimarki, ke via edzino, -- hm --
SOLNESS Nu?
DOKTORO HERDAL -- ke via edzino ne aparte sxatas tiun frauxlinon Fosli.
SOLNESS Nenion alian? Tion mi ja mem rimarkis.
DOKTORO HERDAL Kaj tio ja ne estas stranga.
SOLNESS Kio?
DOKTORO HERDAL Ke sxi ne precipe sxatas, ke vi tiel tagon post tago havas alian virinon cxe vi.
SOLNESS Ne, ne, vi eble pravas. Kaj ankaux Aline. Sed tiu afero, -- gxi ne povas esti alia.
DOKTORO HERDAL Cxu vi ne povas dungi oficiston?
SOLNESS La unuan ulon sin prezentantan? Ne dankon, -- per tio mi ne povas kontentigxi.
DOKTORO HERDAL Sed cxar via edzino --? Tiel malforta, kia sxi estas --. Cxar sxi ne eltenas vidi tion cxi?
SOLNESS Jes, je Dio, devas esti kiel estas -- mi dirus. Mi devas reteni Kaja Fosli. Ne povas uzi iun alian ol gxuste sxin.
DOKTORO HERDAL Neniun alian?
SOLNESS (mallonge) Ne, neniun alian.
DOKTORO HERDAL (tiras la segxon pli proksimen) Auxskultu nun, kara sinjoro Solness. Permesu al mi fari demandon en plena konfido.
SOLNESS Jes, bonvolu.
DOKTORO HERDAL La virinoj, vidu, -- en certaj aferoj ili havas damnite bonan spurflaron --
SOLNESS Ili ja havas. Certe. Sed --?
DOKTORO HERDAL Nu. Do, auxskultu. Cxar via edzino tute ne povas toleri tiun Kaja Fosli --?
SOLNESS Jes, kio do?
DOKTORO HERDAL -- cxu sxi ne havas ian -- ian etan kauxzon por tiu senvola maltoleremo?
SOLNESS (rigardas lin kaj ekstaras) Hoho!
DOKTORO HERDAL Ne ofendigxu. Sed cxu sxi ne havas?
SOLNESS (mallonge kaj decide) Ne.
DOKTORO HERDAL Tute neniun kauxzon do?
SOLNESS Neniun alian kauxzon ol sian propran suspektemon.
DOKTORO HERDAL Mi scias, ke vi konis multajn virinojn dum via vivo.
SOLNESS Jes, mi
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.