Konstruestro Solness | Page 8

Henrik Ibsen
iomete ripozu. (Sxi eliras dekstren)

(Hilde, kun la manoj sur la dorso, pasxadas en la cxambro kaj
ekrigardas ion aux alian. Solness staras antaux la tablo, ankaux li kun la
manoj surdorse, kaj sxin sekvante per la okuloj.)
HILDE (haltas kaj rigardas lin) Cxu vi havas plurajn infancxambretojn?
SOLNESS Estas tri infancxambretoj en la domo.
HILDE Oho, multe. Vi do havas ege multajn infanojn, cxu?
SOLNESS Ne. Ni havas neniun infanon. Sed nun vi ja povas esti infano
cxi tie.
HILDE Cxi tiun nokton, jes. Mi ne krios. Mi provos dormi kiel sxtono.
SOLNESS Jes. Vi certe estas tre laca, mi pensas.
HILDE Ho ne! Sed tamen --. Cxar estas terure bonege kusxi tiel
ongxante.
SOLNESS Vi ofte songxas nokte, cxu?
HILDE Ho jes! Preskaux cxiam.
SOLNESS Pri kio vi pleje songxas?
HILDE Tion mi ne diras cxi-vespere. Alian fojon -- eble.
(Sxi denove pasxadas sur la planko, haltas apud la pupitro kaj foliumas
iomete inter la libroj kaj la paperoj.)
SOLNESS (iras pli proksimen) Cxu vi ion sercxas?
HILDE Ne, mi nur staras rigardante tion cxi. (turnas sin) Eble mi ne
rajtas?
SOLNESS Jes, bonvolu.
HILDE Cxu estas vi, kiu skribas en tiun grandan protokolon?

SOLNESS Ne, tion faras la librotenistino.
HILDE Virino?
SOLNESS (ridetas) Jes, kompreneble.
HILDE Tia, kian vi tenas cxe vi tie cxi?
SOLNESS Jes.
HILDE Cxu sxi estas edzinigxinta?
SOLNESS Sxi estas frauxlino.
HILDE Nu tiel.
SOLNESS Sed sxi eble baldaux edzinigxos.
HILDE Estas bone por sxi, tio.
SOLNESS Sed ne precipe bone por mi. Cxar tiam mi havos neniun por
helpi min.
HILDE Cxu vi ne povas havigi iun alian, kiu estas same tauxga?
SOLNESS Eble vi volus resti cxi tie kaj -- kaj skribi en la protokolon?
HILDE (rigardas lin de supre malsupren) Nu, tion vi kredus! Ne
dankon, -- tio ne okazu.
(Sxi denove pasxadas trans la plankon kaj eksidas sur la balancsegxon.
Ankaux Solness iras al la tablo.)
HILDE (kvazaux dauxrigante) -- cxar cxi tie certe estas aliaj eblecoj
por okupigxi ol tiajxoj. (rigardas lin ridete) Cxu ne ankaux vi tion
opinias?
SOLNESS Kompreneble. Unue vi eble volas viziti la butikojn por
provizi vin per bezonajxoj.

HILDE (sxerce) Ne, tion mi ne intencas!
SOLNESS Cxu?
HILDE Jes, cxar mi jam plene elspezis mian monon.
SOLNESS (ridas) Do, nek valizo kaj nek mono!
HILDE Nenio el ambaux. Sed cxit, -- ne gravas nun.
SOLNESS Jen, pro tio mi sxatas vin!
HILDE Nur pro tio?
SOLNESS Pro diversaj kialoj. (eksidas sur la apogsegxon) Cxu via
patro ankoraux vivas?
HILDE Jes, patro vivas.
SOLNESS Kaj nun vi eble intencas studi cxi tie?
HILDE Ne, pri tio mi ne ekpensis.
SOLNESS Sed vi do restos cxi tie dum ioma tempo, mi pensas?
HILDE Laux la okazajxoj.
(Sxi sidas momenton balancante, kaj rigardante lin, duone serioze,
duone kun subpremata rideto. Sxi deprenas sian cxapelon, kaj metas
gxin antaux sin sur la tablon.)
HILDE Konstruestro Solness?
SOLNESS Jes?
HILDE Vi estas tre forgesema, cxu?
SOLNESS Forgesema? Ne, ne laux mia scio.

HILDE Sed cxu vi nepre ne volas paroli kun mi pri tio tie norde?
SOLNESS (ekmiras) Norde en Lysanger? (indiferente) Nu, pri tio ne
estas multe irenda, mi pensas.
HILDE (rigardas lin riprocxe) Kial vi nun sidas tie dirante tiajxon!
SOLNESS Nu, do vi parolu al mi pri tio.
HILDE Kiam la turo estis finkonstruita, estis granda solenajxo en la
urbo.
SOLNESS Jes, tiun tagon mi ne facile forgesos.
HILDE (ridetas) Cxu ne? Estas afable de vi, tio!
SOLNESS Afable?
HILDE Estis muziko en la pregxeja placo. Kaj multaj, multaj centoj da
homoj. Ni lernantinoj estis blanke vestitaj. Kaj ni cxiuj portis flagojn.
SOLNESS Ho jes, la flagojn, -- tiujn mi ja efektive memoras!
HILDE Kaj vi grimpis rapide supren la skafaldon. Tute supren al la plej
alta pinto. Kaj grandan florkronon vi kunportis. Kaj tiun florkronon vi
pendigis tute supre sur la ventomontrilo.
SOLNESS (mallonge, interrompante) Tiel mi tiam faris. Cxar estis
malnova kutimo.
HILDE Estis mirinde incite stari tie sube kaj rigardi supren al vi. Imagu
se li falus! Li, -- la konstruestro mem!
SOLNESS (kvazaux deturnante) Jes, jes, jes, povus okazi. Cxar unu el
tiuj blanke vestitaj diablidoj, -- sxi kondutis tiel freneze kaj kriis supren
al mi --
HILDE (brile gxoje) "Hura por konstruestro Solness"! Jes!

SOLNESS -- kaj svingadis tiel per la flago, ke mi -- ke mi preskaux
kapturnigxis rigardante.
HILDE (pli mallauxte, serioze) Tiu diablido, -- tiu estis mi.
SOLNESS (fiksas rigide la okulojn sur sxin) Pri tio mi nun certas.
Devas esti vi.
HILDE (denove vigla) Cxar estis terure loge kaj incite. Mi ne povis
kredi, ke trovigxas en la mondo konstruestro, kiu povus konstrui tian
senmezure altan turon. Kaj jen tio, ke vi mem staris tie supre cxe la plej
alta pinto! Tute vivanta! Kaj ke vi tute ne kaptigxis de vertigxo! Tio
estis ja la pli -- pli -- vertigxanta imago.
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 32
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.