Pa! La junularo! Vi ja ne estas eksmoda, vi, mi
opinius. Ho ne, -- Vi staras ja nun tiel solide cxi tie, kiel neniam
antauxe.
SOLNESS La sxangxigxo venos. Mi antauxsentas. Kaj mi vidas gxin
proksimigxi. Iu komencas postuli: retiru vin por mi! Kaj cxiuj la aliaj
sturmas post li kaj minacas kaj krias: spacon -- spacon -- spacon! Jes,
atentu nur, doktoro. Iam venos la junuloj frapante sur la pordon --
DOKTORO HERDAL (ridetas) Nu, bona Dio, kio sekve?
SOLNESS Kio sekve? Jes, tiam estos finite pri konstruestro Solness.
(Iu frapas la maldekstran pordon.)
SOLNESS (skuigxas) Kio estas? Cxu vi auxdis??
DOKTORO HERDAL Iu frapis.
SOLNESS (lauxte) Envenu!
(Hilde Wangel envenas tra la antauxcxambra pordo. Sxi estas meze alta,
elasta kaj belstatura. Iom sunbruna. Vestita en turisma kostumo, kun
suprenfiksita jupo, kaj etendita maristkolumo kaj maristcxapeto sur la
kapo. Dorsosako, plejdo en rimeno kaj longa montar-bastono.)
HILDE WANGEL (iras kun brilantaj, gxojaj okuloj al Solness) Bonan
vesperon!
SOLNESS (rigardas sxin necerte) Bonan vesperon --
HILDE (ridas) Aspekte vi ne rekonas min!
SOLNESS Ne, vere mi devas diri, ke -- tiel en la momento --
DOKTORO HERDAL (proksimigxas) Sed mi rekonas vin, frauxlino --
HILDE (kontente) Ho, cxu estas vi, kiu --!
DOKTORO HERDAL Jes, certe estas mi. (al Solness) Ni renkontigxis
cxi-somere supre en montodometo. (al Hilde) Kio do okazis pri la aliaj
virinoj?
HILDE Ho, ili prenis la vojon okcidenten, ili.
DOKTORO HERDAL Certe ne placxis al ili la bruo, kiun ni faris en la
vespero.
HILDE Ne, certe ili tion ne sxatis.
DOKTORO HERDAL (minacas per la fingro) Kaj ne estas eble nei, ke
vi iomete koketis kun ni.
HILDE Tio estis ja pli amuza, ol sidi trikante sxtrumpojn kune kun tiuj
virinoj.
DOKTORO HERDAL (ridas) Mi tute samopinias kun vi!
SOLNESS Cxu vi venis al la urbo nun-vespere?
HILDE Jes, mi jxus venis.
DOKTORO HERDAL Tute sola, frauxlino Wangel?
HILDE Jes!
SOLNESS Wangel? Cxu vi nomigxas Wangel?
HILDE (rigardas lin gaje, surprize) Kompreneble mi ja tiel nomigxas.
SOLNESS Vi do estas filino de la distrikta kuracisto en Lysanger?
HILDE (kiel antauxe) Jes, kies filino mi alie estus?
SOLNESS Nu, ni do renkontigxis tie. La someron, kiam mi konstruis
turon sur la malnova pregxejo.
HILDE (pli serioze) Jes, kompreneble tiam estis.
SOLNESS Nu, estas longe de tiam.
HILDE (rigardas lin firme) Estas nun precize tiuj dek jaroj de tiam.
SOLNESS Kaj tiam vi estis nur infano, mi pensas.
HILDE (pase rimarkante) Tamen dek du -- dek tri jarojn.
DOKTORO HERDAL Cxu estas la unua fojo, ke vi vizitas cxi tiun
urbon, frauxlino Wangel?
HILDE Jes, vere estas.
SOLNESS Kaj vi eble neniun konas cxi tie?
HILDE Neniun escepte vin. Jes, kaj vian edzinon.
SOLNESS Nu, ankaux sxin vi konas?
HILDE Nur iomete. Ni estis kune kelkajn tagojn en la sanatorio --
SOLNESS Nu tie.
HILDE Sxi diris, ke mi venu viziti sxin, se mi venus cxi tien en la
urbon. (ridetas) Cetere inviti ne estus necese.
SOLNESS Kaj sxi neniam tion priparolis --
(Hilde metas la bastonon apud la fornon, malligas la dorsosakon kaj
metas gxin kaj la plejdon sur la sofon. Doktoro Herdal volas helpi sxin.
Solness staras sxin rigardante.)
HILDE (iras al li) Nu, do mi petas permeson resti cxi tie cxi tiun
nokton.
SOLNESS Tio certe bone eblas.
HILDE Cxar mi ne havas aliajn vestajxojn ol tiujn, kiujn mi nun
surhavas. Jes, kaj kompleton de subvestajxoj en la dorsosako. Sed tiu
bezonas lavadon. Cxar gxi estas tre malpura.
SOLNESS Ho jes, tio eblas. Mi nur informu mian edzinon --
DOKTORO HERDAL Kaj intertempe mi faros mian viziton al tiu
malsanulo.
SOLNESS Jes, faru. Kaj poste vi ja revenos.
DOKTORO HERDAL (sxerce, kun ekrigardo al Hilde) Jes, pri tio vi
povas jxuri! (ridas) Vi tamen profetis vere, sinjoro Solness!
SOLNESS Kiel?
DOKTORO HERDAL La junuloj tamen venis frapante vian pordon.
SOLNESS (vivigita) Jes, sed tamen alimaniere.
DOKTORO HERDAL Jes. Sendube!
(Li eliras tra la antauxcxambra pordo. Solness malfermas la pordon
dekstre, kaj vokas en la apudan cxambron.)
SOLNESS Aline! Bonvolu enveni. Venis iu frauxlino Wangel, kiun vi
konas.
SINJORINO SOLNESS (aperas cxe la pordo) Kiu estas, vi diras?
(ekvidas Hilde) Ho, cxu estas vi? (alproksimigxas kaj etendas manon)
Vi do tamen venis al la urbo.
SOLNESS Frauxlino Wangel jxus alvenis. Kaj sxi petas resti cxi tie la
nokton.
SINJORINO SOLNESS Cxe ni? Jes kompreneble.
SOLNESS Por ordigi siajn vestajxojn, vidu.
SINJORINO SOLNESS Mi zorgos pri vi kiel eble bone. Estas ja nur
devo. Via valizo do postvenos?
HILDE Mi ne havas valizon.
SINJORINO SOLNESS Nu, tio ordigxos, mi esperas. Sed nun vi devas
kontentigxi cxi tie cxe mia edzo. Kaj mi prizorgos cxambron agrablan
por vi.
SOLNESS Cxu ni ne povas preni unu el la infancxambretoj? Cxar ili ja
staras tute pretaj.
SINJORINO SOLNESS Ho jes. Tie ni havas pli ol suficxe da loko. (al
Hilde) Eksidu nun kaj
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.