Konstruestro Solness | Page 9

Henrik Ibsen

SOLNESS Kiel vi do tiel certe sciis, ke mi ne vertigxis --?
HILDE (repusxante) Ho ne! Ne! Tion mi sentis interne. Cxar alie vi ne
estus povinta stari tie supre kantanta.
SOLNESS (rigardas sxin mire) Kantanta? Cxu mi kantis?
HILDE Jes, vi efektive faris.
SOLNESS (agitas la kapon) Mi neniam dum mia vivo kantis strofon.
HILDE Jes, tiam vi kantis. Sonis kiel harpoj en la aero.
SOLNESS (penseme) Estas iom stranga, -- tio cxi.
HILDE (silentas momenton, rigardas lin kaj diras mallauxte) Sed jen, --
poste, -- tiam sekvis la gxusta.
SOLNESS La gxusta?
HILDE (brile vigle) Jes, pri tio mi ja ne bezonas memorigi vin?
SOLNESS Ho jes, memorigu min iomete ankaux pri tio.
HILDE Cxu vi ne povas memori, ke oni arangxis grandan bankedon

por vi en la klubo?
SOLNESS Nu jes. Okazis certe la saman posttagmezon. Cxar la sekvan
matenon mi forvojagxis.
HILDE Kaj post la klubo vi estis invitata hejmen al ni por la
vespermangxo.
SOLNESS Tute gxuste, frauxlino Wangel. Strange, kiel bone vi
memoras cxi tiujn bagatelajxojn.
HILDE Bagatelajxojn! Ho, vi parolas! Cxu eble estis bagatelajxo
ankaux tio, ke mi estis sola en la cxambro, kiam vi venis?
SOLNESS Vi do vere estis?
HILDE (ne lin respondante) Tiam vi ne nomis min diablido.
SOLNESS Ne, tion mi eble ne faris.
HILDE Vi diris, ke mi estas belega en tiu blanka robo, kaj ke mi
aspektas kvazaux eta princino.
SOLNESS Vi certe tiel aspektis, frauxlino Wangel. Kaj krome -- kiom
mi sentis min libera kaj vigla tiun tagon --
HILDE Kaj vi diris, ke kiam mi farigxos granda, mi estos via princino.
SOLNESS (ridas iomete) Jen, jen, -- cxu ankaux tion mi diris?
HILDE Jes, vi faris. Kaj kiam mi demandis kiom longe mi devus atendi,
vi diris ke vi revenos post dek jaroj, -- kiel trolo, -- por forrabi in. Al
Hispanio aux ien. Kaj tie vi acxetus regxlandon por mi, vi promesis.
SOLNESS (kiel antauxe) Jes, post bona tagmangxo oni ne precize
nombras la monerojn. Sed cxu mi vere diris cxion tion?
HILDE (ridas silente) Jes. Kaj vi ankaux diris la nomon de tiu
regxlando.

SOLNESS Nu?
HILDE Gxi nomigxus Orangxosinio, vi diris.
SOLNESS Nu, estas ja apetitodona nomo.
HILDE Ne, al mi gxi tute ne placxis. Cxar aspekte vi mokis min.
SOLNESS Sed tio certe ne estis mia intenco.
HILDE Ne, tion oni ja ne kredus. Laux tio, kion vi faris poste --
SOLNESS Kion mi do poste faris?
HILDE Jes, mankis nur ke vi ankaux tion forgesis! Cxar tiajxon oni
devas ja memori, mi opinias.
SOLNESS Jes, jes, iomete memorigu min, kaj eble --. Nu?
HILDE (fiksrigardas lin) Vi kaptis min kaj kisis min, konstruestro
Solness.
SOLNESS (gapante ekstaras de la segxo) Cxu faris mi!
HILDE Jes ja, vi faris. Vi prenis min per ambaux manoj kaj klinis min
malantauxen kaj kisis min. Multajn fojojn.
SOLNESS Ho, sed kara, bona frauxlino Wangel --!
HILDE (ekstaras) Vi do ne volas tion nei?
SOLNESS Jes, tion mi vere neas!
HILDE (rigardas lin malestime) Nu tiel.
(Sxi turnas sin kaj iras malrapide tute al la forno, kie sxi restas staranta
forturnita kaj senmova kun la manoj surdorse. Mallonga auxzo.)
SOLNESS (iras singardeme al sxi malantauxe) Frauxlino Wangel --?

HILDE (silentas kaj ne movas sin)
SOLNESS Ne staru tie kiel sxtonstatuo. Kion vi diris, devas esti io,
kion vi songxis. (metas la manon sur sxian brakon) Auxskultu nun --
HILDE (faras senpaciencan movon per la brako)
SOLNESS (kvazaux penso eklumas en li) Aux --! Atendu! -- Kasxas
sin io pli profunda sube, vidu!
HILDE (ne movas sin)
SOLNESS (mallauxte sed intense) Mi eble estis pensinta tion cxi. Mi
eble volis tion. Deziris tion. Emis fari tion. Kaj --. Cxu ne povus esti
tiel?
HILDE (dauxre silentas)
SOLNESS (senpacience) Nu ja, jes, je diablo, -- do mi faris!
HILDE (iomete turnas la kapon, sen lin rigardi) Vi do nun konfesas?
SOLNESS Jes, cxion kion vi volas.
HILDE Ke vi cxirkauxbrakis min?
SOLNESS Jes jes!
HILDE Kaj klinis min malantauxen?
SOLNESS Tre profunde malantauxen.
HILDE Kaj kisis min?
SOLNESS Jes, mi faris.
HILDE Multajn fojojn?
SOLNESS Tiom da fojoj kiom vi volas.

HILDE (rapide turnas sin al li kaj reprenas la brile gxojan esprimon)
Nu vidu, ke mi fine sukcesis tion eltiri el vi!
SOLNESS (ekridetas) Jes, imagu nur, -- ke mi povis forgesi tion.
HILDE (denove iomete malgajhumora, iras for de li) Ho, vi certe kisis
tiom multajn dum via vivo, mi kredas.
SOLNESS Ne, tion vi do ne kredu pri mi.
(Hilde eksidas en la apogsegxon. Solness staras sin apogante al la
balancsegxo.)
SOLNESS (rigardas sxin esplore) Frauxlino Wangel?
HILDE Jes?
SOLNESS Kiel do estis? Kio do okazis poste, -- tio inter ni du?
HILDE Nenio pli okazis. Tion vi ja scias. Cxar venis ja la aliaj gastoj,
kaj -- isx!
SOLNESS Jes gxuste! La aliuloj venis. Ke mi povis
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 32
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.