tion, kion mi nur volis kaj deziris -- tiel silente. Interne. Por mi mem.
Kion vi diras pri tio? Cxu vi povas klarigi al mi tiajxon, doktoro
Herdal?
DOKTORO HERDAL Ne, pri tiajxoj mi ne okupas min.
SOLNESS Tion mi antauxsentus. Tial gxis nun mi ne volis paroli pri
tio. -- Sed estas diable embarase lauxlonge, komprenu. Jen mi devas
cxiun tagon sxajnigi kvazaux mi --. Kaj estas ja bedauxrinde por sxi, la
kompatindulino. (impete) Sed mi ne povas ion alian! Cxar se sxi
forkuros de mi, -- ankaux Ragnar foriros.
DOKTORO HERDAL Kaj vi ne rakontis al via edzino la konekson en
tio cxi?
SOLNESS Ne.
DOKTORO HERDAL Sed, je Dio, kial vi ne faras?
SOLNESS (fiksrigardas lin kaj diras mallauxte) Cxar sxajnas al mi ke
estas kvazaux -- kvazaux ia bonfara memturmentado por mi en tio, ke
Aline rajtas esti maljusta al mi.
DOKTORO HERDAL (agitas la kapon) El tio cxi mi komprenas ecx
ne dian vorteron.
SOLNESS Jen vidu, -- estas ja kvazaux iu partopago por senlima,
senmezura sxuldo --
DOKTORO HERDAL Al via edzino?
SOLNESS Jes. Kaj tio iomete malpezigas la konsciencon. Oni povas
spiri iom pli libere momenton, komprenu.
DOKTORO HERDAL Je Dio, cxu mi vorton komprenas --
SOLNESS (interrompas; denove ekstaras) Jes, jes, jes, -- do ni ne plu
parolu pri tio.
(Li pasxadas sur la planko, revenas kaj haltas cxe la tablo.)
SOLNESS (rigardas la doktoron kun sxercema rideto) Certe sxajnas al
vi, ke vi lerte ekigis min rakonti, doktoro?
DOKTORO HERDAL (iom cxagrenita) Igis vin rakonti? Ankaux el tio
mi nenion komprenas, sinjoro Solness.
SOLNESS Ho, diru nur tute malkasxe. Mi ja bone rimarkis tion,
komprenu!
DOKTORO HERDAL Kion vi rimarkis?
SOLNESS (mallauxte, malrapide) Ke vi afablas cxi tie tenante okulon
sur min.
DOKTORO HERDAL Cxu mi! Diable, kial mi tion farus?
SOLNESS Cxar vi kredas, ke mi -- (ekscite) Nu, je diablo, -- vi kredas
la samon pri mi kiel Aline!
DOKTORO HERDAL Kaj kion do sxi kredas pri vi?
SOLNESS (denove sinrega) Sxi komencas kredi, ke mi estas tiel -- tiel
-- malsana.
DOKTORO HERDAL Malsana! Vi! Pri tio sxi neniam eligis vivan
vorton al mi. Kio do estus al vi, kara?
SOLNESS (klinas sin sur la segxdorson kaj flustras) Aline kredadas, ke
mi estas freneza. Jen kion sxi kredas.
DOKTORO HERDAL (ekstaras) Sed kara bona sinjoro Solness --!
SOLNESS Jes, je mia eterna savo --! Tiel estas. Kaj tion sxi ankaux
kredigis al vi! Ho, mi povas certigi vin, doktoro, -- mi klare rimarkas
tion el via sinteno. Cxar tiel facile ne estas ruzi kontraux mi, vi sciu.
DOKTORO HERDAL (rigardas lin en surprizo) Neniam, sinjoro
Solness -- neniam tian penson mi ekhavis.
SOLNESS (kun malkredema rideto) Cxu? Vere ne, cxu?
DOKTORO HERDAL Neniam! Kaj certe neniam via edzino. Pri tio mi
opinias, ke mi povus jxuri.
SOLNESS Nu, pri tio vi prefere rezignus. Cxar iamaniere, vidu, sxi --
sxi eble havus kauxzon por kredi ion tian.
DOKTORO HERDAL Ne, nun mi vere devas diri --!
SOLNESS (interrompante, elsvingas la manon) Bone, bone, kara
doktoro, -- ni tion cxi ne pli profunde priparolu. Pli bone estas, ke cxiu
tenas sin al la sia. (sxangxas al silenta gajeco) Sed auxskultu nun,
doktoro -- hm --
DOKTORO HERDAL Jes?
SOLNESS Cxar vi tamen ne kredas, ke mi estas -- tiel -- malsana -- aux
freneza -- kaj tiel plu --
DOKTORO HERDAL Kion do, vi aludas?
SOLNESS Tial vi certe imagas, ke mi estas treege felicxa viro?
DOKTORO HERDAL Cxu tio do estus nura imago?
SOLNESS (ridas) Ne, ne, -- komprenu min! Je Dio! Imagu, -- esti
konstruestro Solness! Halvard Solness! Ho jes, dankon!
DOKTORO HERDAL Jes, mi devas konfesi, ke al mi sxajnas kvazaux
la felicxo sekvis vin en vere nekredebla grado.
SOLNESS (subpremas sombran rideton) Gxi faris. Mi ne povas plendi
pri tio.
DOKTORO HERDAL Unue ja brulis tiu malnova, terura rabistkastelo
por vi. Kaj tio estis ja granda bonsxanco.
SOLNESS (serioze) Estis la familia hejmo de Aline, kiu forbrulis.
Memoru tion.
DOKTORO HERDAL Jes, por sxi tio certe estis peza aflikto.
SOLNESS Gxis hodiaux sxi ne liberigxis el gxi. Ecx ne post tiuj dek du
-- dek tri jaroj.
DOKTORO HERDAL Kio sekvis poste certe estis la plej peza bato por
sxi.
SOLNESS Io kun la alia.
DOKTORO HERDAL Sed vi, -- vi mem, -- vi progresis pro tio.
Komencis kiel malricxa knabo el la kamparo, -- kaj staras nun kiel la
unua en via brancxo. Ho jes, sinjoro Solness, vi ja vere estis bonsxanca.
SOLNESS (ekrigardas lin eviteme) Jes, sed estas ja gxuste tio, kion mi
tiel forte timas.
DOKTORO HERDAL Timas? Cxar la sukceso sekvas vin?
SOLNESS Frue kaj malfrue mi timas, -- timas. Cxar iam la sxangxigxo
ja venos, komprenu.
DOKTORO HERDAL Babilajxo! De kie venus la sxangxigxo?
SOLNESS (firme kaj certe) Venos de la junularo.
DOKTORO HERDAL
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.