Konstruestro Solness | Page 5

Henrik Ibsen
ja ne estas stranga.
SOLNESS Kio?
DOKTORO HERDAL Ke sxi ne precipe sxatas, ke vi tiel tagon post
tago havas alian virinon cxe vi.
SOLNESS Ne, ne, vi eble pravas. Kaj ankaux Aline. Sed tiu afero, --
gxi ne povas esti alia.
DOKTORO HERDAL Cxu vi ne povas dungi oficiston?
SOLNESS La unuan ulon sin prezentantan? Ne dankon, -- per tio mi ne
povas kontentigxi.
DOKTORO HERDAL Sed cxar via edzino --? Tiel malforta, kia sxi
estas --. Cxar sxi ne eltenas vidi tion cxi?
SOLNESS Jes, je Dio, devas esti kiel estas -- mi dirus. Mi devas reteni
Kaja Fosli. Ne povas uzi iun alian ol gxuste sxin.
DOKTORO HERDAL Neniun alian?
SOLNESS (mallonge) Ne, neniun alian.
DOKTORO HERDAL (tiras la segxon pli proksimen) Auxskultu nun,
kara sinjoro Solness. Permesu al mi fari demandon en plena konfido.
SOLNESS Jes, bonvolu.

DOKTORO HERDAL La virinoj, vidu, -- en certaj aferoj ili havas
damnite bonan spurflaron --
SOLNESS Ili ja havas. Certe. Sed --?
DOKTORO HERDAL Nu. Do, auxskultu. Cxar via edzino tute ne
povas toleri tiun Kaja Fosli --?
SOLNESS Jes, kio do?
DOKTORO HERDAL -- cxu sxi ne havas ian -- ian etan kauxzon por
tiu senvola maltoleremo?
SOLNESS (rigardas lin kaj ekstaras) Hoho!
DOKTORO HERDAL Ne ofendigxu. Sed cxu sxi ne havas?
SOLNESS (mallonge kaj decide) Ne.
DOKTORO HERDAL Tute neniun kauxzon do?
SOLNESS Neniun alian kauxzon ol sian propran suspektemon.
DOKTORO HERDAL Mi scias, ke vi konis multajn virinojn dum via
vivo.
SOLNESS Jes, mi konis.
DOKTORO HERDAL Kaj ankaux trovas kelkajn el ili allogaj.
SOLNESS Ho jes, ankaux tio.
DOKTORO HERDAL Sed en tio cxi pri frauxlino Fosli --? Do ne estas
iu tiajxo en tiu cxi rilato?
SOLNESS Ne. Nenio -- de mia flanko.
DOKTORO HERDAL Sed de sxia?

SOLNESS Pri tio mi opinias, ke vi ne rajtas demandi, doktoro.
DOKTORO HERDAL Ni eliris de la spurflaro de via edzino.
SOLNESS Ni ja faris. Kaj pri tio -- (malaltigas la vocxon) La spurflaro
de Aline, kiel vi diras, -- gxi en certa maniero eltenis la provon, gxi.
DOKTORO HERDAL Nu, -- jen jen!
SOLNESS (eksidas) Doktoro Herdal, -- mi nun rakontos al vi pri
stranga okazajxo. Se vi do volas auxskulti.
DOKTORO HERDAL Mi volonte auxskultas strangajn rakontojn.
SOLNESS Nu, bone. Vi eble memoras, ke mi prenis Knut Brovik kaj la
filon en mian servon, -- kiam ege malprogresis por la maljunulo.
DOKTORO HERDAL Pri tio mi estas ja informita, jes.
SOLNESS Cxar ili ja estas paro da lertuloj, tiuj du. Ili havas talentojn,
ambaux siaflanke. Sed jen la filo ekpensis fiancxigxi. Sekve,
kompreneble, li volis edzigxi, -- kaj komenci konstrui mem. Cxar tiel ja
pensas ili cxiuj, la junuloj.
DOKTORO HERDAL (ridas) Jes, ili havas tiun malbonan kutimon, ke
ili volas kunigxi.
SOLNESS Nu. Sed pri tio mi ja ne povis esti kontenta. Cxar mi ja mem
bezonis Ragnar. Kaj ankaux la maljunulon. Li estas ja tre lerta por
kalkuli porteblecon kaj volumon -- kaj cxiajn tiajn diablajxojn, li.
DOKTORO HERDAL Nu ja, ankaux tio ja apartenas al la metio.
SOLNESS Jes certe. Sed Ragnar, li volis absolute komenci memstare.
Nenio malhelpis tion.
DOKTORO HERDAL Sed li ja tamen restis cxe vi.
SOLNESS Jes, auxdu nun. Unu tagon tiu Kaja Fosli venis en ilian

desegnejon kun misio. Sxi neniam antauxe estis tie. Kiam mi vidis kiel
kore ili cxarmigxis unu de la alia, mi ekhavis la penson, ke se mi povis
dungi sxin en la oficejo, eble Ragnar restus, ankaux li.
DOKTORO HERDAL Estis ja komprenebla penso.
SOLNESS Jes, sed tiam mi neniel aludis pri io tia. Nur staris sxin
rigardante -- kaj ege deziris havi sxin cxi tie. Mi iomete afable parolis
kun sxi, -- tiel pri sensignifajxoj. Kaj poste sxi foriris.
DOKTORO HERDAL Nu?
SOLNESS Sed la sekvan tagon, je la vespero, kiam Brovik kaj Ragnar
estis irintaj hejmen, sxi revenis al mi kaj kondutis kvazaux mi estus
farinta interkonsenton kun sxi.
DOKTORO HERDAL Interkonsenton? Pri kio?
SOLNESS Gxuste pri tio, kion kasxe mi estis dezirinta. Sed kion mi
tute ne menciis ecx per unu sola vorto.
DOKTORO HERDAL Tre strange.
SOLNESS Jes, cxu ne? Kaj nun sxi volis scii kion sxi devus fari cxi tie.
Cxu sxi komencu tuj la sekvan matenon. Kaj tiel plu.
DOKTORO HERDAL Cxu vi ne opinias, ke sxi tion faris por povi esti
kune kun sia amanto?
SOLNESS Ankaux mi havis tiun penson en la komenco. Sed ne estis
tiel. De li sxi kvazaux tute forglitis, -- kiam sxi estis establita cxe mi.
DOKTORO HERDAL Forglitis al vi do?
SOLNESS Jes, komplete. Mi povas rimarki, ke sxi sentas mian
rigardon al si de malantauxe. Sxi tremas, ecx se mi nur proksimigxas al
sxi. Kion vi pensas pri tio?
DOKTORO HERDAL Hm, -- estas ja klarigeble.

SOLNESS Nu, sed jen tio alia? Ke sxi kredis ke mi estis dirinta al sxi
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 32
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.