Konstruestro Solness | Page 4

Henrik Ibsen
kara --?
SINJORINO SOLNESS (kun rigardo al Kaja) Mi venas al gxeno, mi
komprenas.
SOLNESS Tute ne. Frauxlino Fosli nur skribos ankoraux letereton.

SINJORINO SOLNESS Jes, tion mi vidas.
SOLNESS Kion vi do volas de mi, Aline?
SINJORINO SOLNESS Mi nur volas diri, ke doktoro Herdal sidas en
la angulcxambro. Cxu eble ankaux vi envenos, Halvard?
SOLNESS (rigardas sxin suspekteme) Hm, -- cxu la doktoro nepre
volas paroli kun mi?
SINJORINO SOLNESS Ne precize nepre. Li venis al mi vizite. Kaj
kompreneble li deziras saluti vin samtempe.
SOLNESS (ridas silente) Mi imagas tion, jes. Nu, vi do petu lin iomete
atendi.
SINJORINO SOLNESS Kaj vi do venos al li iom poste?
SOLNESS Eble poste, -- poste, kara. Post iom.
SINJORINO SOLNESS (kun denova rigardo al Kaja) Nu, ne forgesu
do, Halvard. (retiras sin kaj fermas la pordon post si)
KAJA (mallauxte) Ho Dio, ho Dio, -- la sinjorino certe pensas ion
malbonan pri mi!
SOLNESS Tute ne. Almenaux ne pli ol ordinare. Sed tamen estas pli
bone, ke vi nun foriru, Kaja.
KAJA Jes, jes, nun mi devas foriri.
SOLNESS (severe) Kaj vi metos tion alian en ordo por mi. Cxu vi
auxdas?
KAJA Ho, se vere dependus nur de mi --
SOLNESS Mi volas havi tion en ordo, mi diras! Kaj jam morgaux!
KAJA (timeme) Se ne eblas alimaniere, mi volonte rompos la

fiancxecon.
SOLNESS (ekscite) Rompi la fiancxecon! Cxu vi estas freneza! Vi
volas rompi --?
KAJA (malespere) Jes, prefere tion. Cxar mi devas, -- mi devas resti
cxe vi! Ne povas foriri de vi! Estas tiel -- tiel tute neeble!
SOLNESS (ekflamigxas) Sed, je diablo, -- kaj Ragnar! Estas ja gxuste
Ragnar kiun mi --
KAJA (rigardas lin per timigitaj okuloj) Cxu estas precipe pro Ragnar,
ke -- ke vi --?
SOLNESS (regas sin) Ho ne, certe ne! Vi do nenion komprenas. (milde
kaj mallauxte) Kompreneble estas vi, kiun mi deziras havi. Unue vi,
Kaja. Sed gxuste tial vi devas persvadi ankaux Ragnar, ke li restu en la
okupo. Nu, nu, -- iru nun hejmen.
KAJA Jes, jes, bonan nokton do.
SOLNESS Bonan nokton. (kiam sxi estas elironta) Auxskultu! Cxu la
desegnajxoj de Ragnar estas tie ene?
KAJA Jes, mi ne vidis ke li kunprenis ilin.
SOLNESS Do, eniru, kaj trovu ilin por mi. Eble mi povus tamen
trarigardi ilin.
KAJA (gxoja) Ho jes, faru tion!
SOLNESS Pro vi, kara Kaja. Nu, rapidu por trovi ilin!
(Kaja rapidas en la desegnejon, sercxas timeme en la tirkesto, eltrovas
dokumentujon kaj alportas gxin.)
KAJA Jen cxiuj desegnajxoj.
SOLNESS Metu ilin tien sur la tablon.

KAJA (demetas la ujon) Bonan nokton, do. (pete) Kaj pensu bone kaj
gxentile pri mi.
SOLNESS Ho, tion mi ja cxiam faras. Bonan nokton, kara eta Kaja.
(ekrigardas dekstren) Do foriru!
(Sinjorino Solness kaj doktoro Herdal venas tra la pordo dekstre. Li
estas iom agxa, diketa sinjoro kun ronda, memkontenta vizagxo,
senbarba, kun maldensa, hela hararo, kaj portas orajn okulvitrojn.)
SINJORINO SOLNESS (ankoraux cxe la pordo) Halvard, mi ne povas
plu reteni la doktoron.
SOLNESS Nu, do venu cxi tien.
SINJORINO SOLNESS (al Kaja, kiu estingas la pupitran lampon) Vi
jam finis la leteron, frauxlino?
KAJA (konfuzita) La leteron --?
SOLNESS Jes, estis mallonga.
SINJORINO SOLNESS Certe estis tre mallonga.
SOLNESS Vi povas foriri, frauxlino Fosli. Kaj revenu gxustatempe
morgaux.
KAJA Mi faros. -- Bonan nokton, sinjorino. (Sxi eliras tra la
antauxcxambra pordo)
SINJORINO SOLNESS Certe estas bone por vi, Halvard, ke vi ekhavis
tiun frauxlinon.
SOLNESS Jes, efektive. Sxi estas uzebla por io el cxio, sxi.
SINJORINO SOLNESS Lauxsxajne sxi estas.
DOKTORO HERDAL Ankaux lerta en librotenado, cxu?

SOLNESS Nu, -- ioman sperton sxi ja akiris dum tiuj du jaroj. Kaj sxi
estas gxentila kaj bonvolas fari kion ajn.
SINJORINO SOLNESS Jes tio devas ja esti granda agrableco --
SOLNESS Tiel estas. Precipe kiam oni ne estas dorlotita en tiu rilato.
SINJORINO SOLNESS (milde riprocxe) Cxu tion vi povas diri,
Halvard?
SOLNESS Ho ne, ne, kara Aline. Mi petas pardonon.
SINJORINO SOLNESS Neniu kauxzo. -- Nu, doktoro, vi do revenos
poste por trinki teon cxe ni?
DOKTORO HERDAL Tuj post la vizito al iu malsanulo mi venos.
SINJORINO SOLNESS Tre afable. (Sxi eliras tra la pordo dekstre.)
SOLNESS Cxu urgxas, doktoro?
DOKTORO HERDAL Ne, tute ne.
SOLNESS Cxu ni iomete interparolu?
DOKTORO HERDAL Jes, bonvole.
SOLNESS Ni eksidu.
(Li montras por la doktoro lokon en la balancsegxo kaj mem eksidas en
la apogsegxon)
SOLNESS (rigardas lin esplore) Diru al mi, -- cxu vi ion rimarkis pri
Aline?
DOKTORO HERDAL Nun, kiam sxi estis cxi tie, vi aludas?
SOLNESS Jes. Rilate al mi. Cxu vi ion rimarkis?

DOKTORO HERDAL (ridetas) Jes, je diablo, -- ne estis eviteble
rimarki, ke via edzino, -- hm --
SOLNESS Nu?
DOKTORO HERDAL -- ke via edzino ne aparte sxatas tiun frauxlinon
Fosli.
SOLNESS Nenion alian? Tion mi ja mem rimarkis.
DOKTORO HERDAL Kaj tio
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 32
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.