(en subpremata kolero) Do estis pro Ragnar, ke ili venis --
dum mi estis for!
BROVIK Ili venis por vin saluti. Kaj demandi, cxu vi estus volema
retiri vin --
SOLNESS (ekkoleras) Retiri min! Mi!
BROVIK Se vi trovus, ke la desegnajxoj de Ragnar --
SOLNESS Mi! Retiri min por via filo!
BROVIK Retiri vin de la interkonsento, ili pensis.
SOLNESS Ho, tio ja estas la sama. (ridas kolere) Nu, cxu tiel! Halvard
Solness, -- li nun komencu retiri sin! Doni lokon al tiuj, kiuj estas pli
junaj. Al la plej junaj, eble! Nur doni lokon! Lokon! Lokon!
BROVIK Je Dio, estas ja loko por pli ol nur unu sola --
SOLNESS Ho, ne estas tiel ege suficxa loko cxi tie. Nu, pri tio estu kiel
estu. Sed mi neniam retiros min! Neniam cedos al kiu ajn! Neniam
libervole. Neniam je mia vivo mi tion faros!
BROVIK (ekstaras pene) Mi do eliru el la vivo sen trankvilo? Sen
gxojo? Sen fido kaj kredo pri Ragnar? Sen vidi unu solan verkon de li?
Cxu tion mi faru?
SOLNESS (duone turnas sin flanken kaj murmuras) Hm, -- ne plu
demandu.
BROVIK Jes, respondu pri tio. Cxu mi eliru el la vivo tute mizera?
SOLNESS (aspekte luktas kun si mem; fine li diras per mallauxta, sed
firma vocxo) Vi iru el la vivo tiel, kiel vi laux eblecoj scias kaj povas.
BROVIK Do, tiel estu. (li pasxas trans la plankon)
SOLNESS (postiras, duone malespera) Mi ja ne povas alie, komprenu!
Mi ja estas kia mi estas! Kaj rekrei min mem mi ja ne povas!
BROVIK Ne, ne, -- vi eble ne povas. (sxancelas kaj haltas apud la
sofotablo) Permesu al mi glason da akvo?
SOLNESS Bonvolu. (versxas kaj etendas al li la glason)
BROVIK Dankon. (trinkas kaj demetas la glason)
(Solness iras kaj malfermas la pordon al la desegnejo.)
SOLNESS Ragnar, -- vi devas akompani vian patron hejmen.
(Ragnar ekstaras rapide. Li kaj Kaja venas en la laborejon.)
RAGNAR Kio estas, patro?
BROVIK Prenu min sub la brako. Kaj ni iru.
RAGNAR Jes bone. Vestu vin ankaux vi, Kaja.
SOLNESS Frauxlino Fosli devas resti. Nur momenton. Mi havas
leteron skribendan.
BROVIK (rigardas al Solness) Bonan nokton. Dormu bone -- se vi
povos.
SOLNESS Bonan nokton.
(Brovik kaj Ragnar eliras tra la antauxcxambra pordo. Kaja iras al la
pupitro. Solness staras kun klinita kapo dekstre apud la apogsegxo.)
KAJA (necerta) Cxu estas letero --?
SOLNESS (mallonge) Ne, kompreneble ne. (rigardas sxin severe)
Kaja!
KAJA (timeme, mallauxte) Jes?
SOLNESS (montras ordone per la fingro al la planko) Venu cxi tien!
Tuj!
KAJA (hezite) Jes.
SOLNESS (kiel antauxe) Pli proksimen!
KAJA (obeas) Kion vi volas?
SOLNESS (rigardas sxin momenton) Cxu estas vi, kiun mi devas danki
por tio cxi?
KAJA Ne, ne, tion ne kredu!
SOLNESS Sed edzinigxi, -- tion vi ja nun volas.
KAJA (mallauxte) Ragnar kaj mi estas gefiancxoj kvar -- kvin jarojn,
kaj tial --
SOLNESS Kaj vi opinias, ke tio devas havi finon. Cxu tiel estas?
KAJA Ragnar kaj onklo diras, ke mi devas. Kaj tial mi ja devas cedi.
SOLNESS (pli indulge) Kaja, cxu vi ne tamen iomete amas Ragnar?
KAJA Mi foje multe amis Ragnar. -- Antaux ol mi venis al vi.
SOLNESS Sed nun ne plu? Tute ne?
KAJA (pasie, plektas la manojn antaux li) Ho, vi ja scias, ke nun mi
nur amas unu solan! Neniun alian en la tuta mondo. Neniam amos
aliulon!
SOLNESS Jes, tiel vi parolas. Kaj tamen vi foriros de mi. Lasos min
sidi sola kun cxio!
KAJA Sed cxu mi ne povus resti cxe vi, ecx se Ragnar --?
SOLNESS (rifuzante) Ne, ne, tio tute ne eblas. Se Ragnar foriros, kaj
komencos labori memstare, li ja mem bezonos vin.
KAJA (tordas la manojn) Ho, sxajnas al mi, ke mi ne povas disigxi de
vi! Estas ja tute, tute neeble, mi pensas!
SOLNESS Do zorgu, ke Ragnar forlasos tiujn stultajn ideojn.
Edzinigxu al li se vi volas -- (sxangxas tonon) persvadu lin resti en sia
bona ofico cxe mi. Tiel mi ja povas reteni ankaux vin, kara Kaja.
KAJA Ho jes, kiel belege estus, se povus tiel arangxigxi!
SOLNESS (kaptas sxin per ambaux manoj cxe la kapo kaj flustras)
Cxar mi ne povas esti sen vi, komprenu. Devas havi vin cxe mi cxiun
tagon.
KAJA (nervoze ravita) Ho Dio! Ho Dio!
SOLNESS (kisas sxian hararon) Kaja, -- Kaja!
KAJA (genuas antaux li) Ho kiel bona vi estas al mi! Kiel nedireble
bona!
SOLNESS (impete) Ekstaru! Ekstaru do, je diab--! Sxajnas al mi, ke iu
venas! (helpas sxin ekstari. Sxi sxancelas al la pupitro.)
(Sinjorino Solness aperas cxe la pordo dekstre. Sxi aspektas magre kaj
kun cxagrenoj, kun ioma spuro de pasinta beleco. Blondaj, pendantaj
bukloj. Elegante, nigre vestita. Parolas iom malrapide kaj per plendanta
vocxo.)
SINJORINO SOLNESS (cxe la pordo) Halvard!
SOLNESS (turnas sin) Ho, cxu vi,
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.