Konstruestro Solness | Page 2

Henrik Ibsen

RAGNAR (pli proksime, iom hezitante) Urgxas por ili ekhavi la
desegnajxojn.
SOLNESS (kiel antauxe) Jes, je Dio, -- tion volas ja cxiuj!
BROVIK (ekrigardas) Cxar ili forte sopiras translogxigxi en propran
domon, ili diris.
SOLNESS Nu ja; jes ja. Tion ni ja scias! Kaj ili akceptas kion ajn.
Kontentaj pri tia aux tia logxejo. Nur ia restadejo. Sed nenia hejmo. Ne
dankon! Ke ili turnu sin al iu alia. Diru tion al ili, kiam ili revenos.
BROVIK (pusxas la okulvitrojn supren al la frunto, kaj ekrigardas lin
surprizite) Al iu alia? Cxu vi volus fordoni tiun laboron?
SOLNESS (senpacience) Jes, jes, jes, je diablo! Se tiel estu --. Prefere
tio ol konstrui sencele en la aero. (ekkrie) Cxar mi ja apenaux konas
tiujn homojn!
BROVIK La homoj estas suficxe solidaj. Ragnar konas ilin. Li
vizitadas la familion. Tre solidaj homoj.
SOLNESS Ho, solidaj, -- solidaj! Ne temas ja pri tio. Je Dio, -- cxu ecx
ne vi komprenas min? (impete) Mi ne volas implikigxi en io kun tiuj
fremdaj homoj. Ke ili turnu sin al kiu ajn!

BROVIK (ekstaras) Cxu tio estas via sincera opinio?
SOLNESS (moroze) Jes, estas. -- Definitive. (Li pasxadas antauxen tra
la cxambro.)
(Brovik intersxangxas ekrigardon kun Ragnar, kiu faras avertan geston.
Poste li iras en la antauxan cxambron.)
BROVIK Permesu al mi paroli kelkajn vortojn kun vi?
SOLNESS Bone.
BROVIK (al Kaja) Eniru tien dume, vi.
KAJA (timeme) Ho, sed onklo --
BROVIK Faru kiel mi diras, infano. Kaj fermu la pordon post vi.
(Kaja iras hezitante en la desegnejon, ekrigardas timeme kaj pete al
Solness, kaj fermas la pordon.)
BROVIK (iom mallauxte) Mi ne volas, ke la infanoj sciu, kiel malbone
statas pri mi.
SOLNESS Jes, vi vere aspektas malsane nuntempe.
BROVIK Pri mi estas baldaux finite. La fortoj malkreskas -- de tago al
tago.
SOLNESS Sidu iomete.
BROVIK Dankon, -- se mi rajtas?
SOLNESS (tiras la apogsegxon pli konvena) Jen. Bonvolu. -- Nu?
BROVIK (kun peno eksidas) Jes, estas tio pri Ragnar. Estas tio, kio
estas la plej premiga. Kio farigxos el li?
SOLNESS Via filo, li kompreneble restos cxi tie cxe mi tiom longe,

kiom li deziras.
BROVIK Estas ja gxuste tio, kion li ne volas. Trovas ke li ne povas --
nun ne plu.
SOLNESS Nu, li havas ja bonajn kondicxojn, mi opinius. Sed se li
postulus pli, mi ne estus malinklina al --
BROVIK Ne, ne! Tute ne temas pri tio. (senpacience) Sed li devas iam
havi okazon labori memstare, ankaux li!
SOLNESS (ne lin rigardante) Cxu vi opinias, ke Ragnar havas talentojn
necesajn por tio?
BROVIK Ne, jen la terurajxo -- ke mi komencis dubi pri la knabo.
Cxar vi ja neniam diris ecx -- ecx unu solan kuragxigan vorton pri li.
Sed tamen sxajnas al mi, ke nenio alia eblas. Devas esti talentoj en li.
SOLNESS Nu, sed li ja nenion lernis -- tiel funde. Escepte desegni.
BROVIK (rigardas lin kun kasxa malamo kaj diras rauxke:) Ankaux vi
ne multe estis lerninta pri la fako, kiam vi servis cxe mi. Sed vi tamen
ekkomencis, vi. (spiras peze) Kaj progresis. Kaj superis min kaj -- kaj
multajn aliajn.
SOLNESS Jes, vidu, -- farigxis tiel por mi.
BROVIK Vi pravas. Cxio farigxis por vi. Sed vi do ne havas koron por
lasi min iri tombejen -- sen vidi por kio Ragnar tauxgas. Kaj mi ankaux
dezirus vidi ilin geedzigxintaj -- antaux ol mi forpasos.
SOLNESS (akre) Cxu estas sxi, kiu tion volas?
BROVIK Ne tiom Kaja. Sed Ragnar priparolas tion cxiun tagon. (pete)
Vi devas, -- vi devas helpi lin al iu memstara laboro nun! Mi devas vidi
ion, kion la knabo faris. Cxu vi auxdas?
SOLNESS (kolere) Sed, je la diablo, mi ne povas tiri mendojn por li de
la luno!

BROVIK Gxuste nun li povas ekhavi bonan mendon. Grandan laboron.
SOLNESS (maltrankvila, ekmire) Cxu li?
BROVIK Se vi donus vian konsenton.
SOLNESS Kia laboro estas tiu?
BROVIK (iom hezite) Li povos konstrui tiun vilaon tie sur Lovstrand.
SOLNESS Tiun! Sed gxin mi ja mem konstruos!
BROVIK Ho, vi ja ne vere emas.
SOLNESS (ekkoleras) Ne emas! Mi! Kiu kuragxas diri tion?
BROVIK Vi ja mem jxus diris.
SOLNESS Ho, ne atentu kion mi tiel -- diras. -- Cxu ili petis al Ragnar
konstrui la vilaon?
BROVIK Jes. Li ja konas la familion. Kaj li faris, -- nur pro amuzigxo
-- faris desegnajxojn kaj kalkulon kaj la kromon --
SOLNESS Kaj pri la desegnajxoj ili estas kontentaj? Tiuj kiuj logxos
tie?
BROVIK Jes. Se vi nur volus trarigardi ilin kaj aprobi, ili --
SOLNESS Ili volus igi Ragnar konstrui la hejmon por si?
BROVIK Ege placxis al ili, kion li prezentis. Sxajnis al ili ke estas io
tute nova. Jen kion ili diris.
SOLNESS Hoho! Nova! Ne tia eksmoda senvalorajxo, kian mi kutimas
konstrui!
BROVIK Sxajnis al ili, ke estas io alia.

SOLNESS
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 32
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.