Konstruestro Solness

Henrik Ibsen
Konstruestro Solness, by Henrik
Ibsen

The Project Gutenberg EBook of Konstruestro Solness, by Henrik
Ibsen This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org
Title: Konstruestro Solness
Author: Henrik Ibsen
Translator: Odd Tangerud
Release Date: November 18, 2006 [EBook #19858]
Language: Esperanto
Character set encoding: ASCII
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK
KONSTRUESTRO SOLNESS ***

Produced by Andrew Sly

HENRIK IBSEN
KONSTRUESTRO SOLNESS

(Byggmester Solness)
(1892)
Tradukita de Odd Tangerud 1997
Eldonejo: Jec Scandinavia a/s Postboks 54, N - 3401 Lier Tlf.. 32 85 50
03. Fax. 32 85 50 82
ISBN 82-91707-62-6

KONSTRUESTRO SOLNESS
ROLOJ:
KONSTRUESTRO HALVARD SOLNESS. SINJORINO ALINE
SOLNESS, lia edzino. DOKTORO HERDAL, familia kuracisto.
KNUT BROVIK, antauxa arkitekto, nun asistanto cxe Solness.
RAGNAR BROVIK, lia filo, desegnisto. KAJA FOSLI, lia nevino,
librotenistino. FRAUxLINO HILDE WANGEL. KELKAJ
SINJORINOJ. HOMAMASO SUR LA STRATO.
(La agado havas lokon en la domo de konstruestro Solness.)

UNUA AKTO
(Simple ekipita laborcxambro cxe konstruestro Solness. Duflugila
pordo en la muro maldekstre kondukas al la antauxcxambro. Dekstre
estas la pordo al la internaj cxambroj de la domo. En la fonmuro estas
malferma pordo al la desegnejo. Antauxe maldekstre estas pupitro kun
libroj, paperoj kaj skribiloj. Kontrauxe al la pordo estas forno. En la
angulo dekstre estas sofo kun tablo kaj kelkaj segxoj. Sur la tablo estas
akvokarafo kaj glaso. Pli malgranda tablo kaj balancsegxo kaj
apogsegxo en la antauxo dekstre. Eklumigitaj laborlampoj sur la tablo
en la desegnejo, sur la tablo en la angulo kaj sur la pupitro.)

(En la desegnejo sidas Knut Brovik kaj lia filo Ragnar okupataj pri
konstruajxoj kaj kalkuloj. Cxe la pupitro en la laborcxambro staras
Kaja Fosli skribante en la cxeflibron. Knut Brovik estas maljuna,
maldika viro kun blanka hararo kaj barbo. Li estas vestita en iom uzita
sed bone tenita nigra mantelo. Li portas okulvitrojn kaj blankan, iom
flavigxintan koltukon. Ragnar Brovik estas en la tridekjaroj, bele
vestita, helhara, kun iom klina pozo. Kaja Fosli estas maldika, juna
knabino de iom pli ol dudek jaroj, zorge vestita, sed de malsaneca
aspekto. Sxi havas verdan sxirmilon super la okuloj. -- Cxiuj tri laboras
iom da tempo en silento.)
KNUT BROVIK (subite, kvazaux en timo, rektigas sin cxe la
desegnotablo, suspiras peze kaj pene dum li iras al la pordaperturo) Ne,
nun mi baldaux ne plu eltenos!
KAJA (iras al li) Cxu estas pli malbone cxi-vespere, onklo?
BROVIK Ho, sxajnas al mi, ke plimalbonigxas tagon post tago.
RAGNAR (ekstaris kaj proksimigxas) Vi devus iri hejmen, patro.
Provu iomete dormi --
BROVIK (senpacience) Enlitigxi, cxu? Cxu vi deziras, ke mi tute
sufokigxu!
KAJA Sed faru almenaux etan promenadon.
RAGNAR Jes, faru. Mi akompanos vin.
BROVIK (impete) Mi ne foriros antaux ol li venas! Cxi-vespere mi
alparolos lin rekte -- (subpreme kolera) al li -- la cxefo.
KAJA (en timo) Ho ne, onklo, -- nepre atendu pri tio!
RAGNAR Jes, atendu do, patro!
BROVIK (spiras pene) Hah, -- hah --! Mi, mi vere ne havas tempon
atendi multe pli longe.

KAJA (auxskultante) Tsx! Jen mi auxdas lin malsupre sur la sxtuparo!
(Cxiuj tri reiras al sia laboro. Mallonga silento.)
(Konstruestro Halvard Solness envenas tra la antauxcxambra pordo. Li
estas iom agxa, sana kaj forta, kun dense tondita, krispa hararo,
malhelaj lipharoj kaj malhelaj, dikaj brovoj. Li portas grizeverdan,
butonumitan jakon kun nefleksebla kolumo kaj largxaj refaldajxoj. Sur
la kapo li havas molan, grizan feltcxapon, kaj sub la brako kelkajn
paperujojn.)
KONSTRUESTRO SOLNESS (cxe la pordo, montras al la desegnejo
kaj demandas flustre) Cxu ili eliris?
KAJA (mallauxte, skuante la kapon) Ne. (Sxi deprenas la
okulsxirmilon.)
(Solness iras antauxen sur la planko, jxetas sian cxapelon sur segxon,
metas la ujojn sur la tablon apud la sofo, kaj denove proksimigxas al la
pupitro. Kaja senhalte skribas, sed aspektas nerve maltrankvila.)
SOLNESS (lauxte) Kion vi tie enskribas, frauxlino Fosli?
KAJA (ekskuigxas) Ho, estas nur io, kio --
SOLNESS Vidigu, frauxlino. (klinas sin super sxin, pretendante rigardi
en la cxeflibron, kaj flustras) Kaja?
KAJA (skribante; mallauxte) Jes?
SOLNESS Kial vi cxiam deprenas tiun sxirmilon, kiam mi venas?
KAJA (kiel antauxe) Cxar mi aspektas malbele kun gxi.
SOLNESS (ridetas) Kaj tion do ne volas, Kaja?
KAJA (ekrigardas al li) Por nenio en la mondo. Ne en viaj okuloj.
SOLNESS (karesas milde sxian hararon) Kompatinda, kara, eta Kaja --

KAJA (klinas la kapon) Tsx, -- ili povas auxdi vin!
(Solness pasxadas trans la plankon dekstren, turnas sin kaj haltas apud
la pordo de la desegnejo.)
SOLNESS Cxu iu venis por konsulti min?
RAGNAR (ekstaras) Jes, la juna paro, kiu deziras konstruigi la vilaon
ekstere sur Lovstrand.
SOLNESS (grumblante) Nu ili? Ili devas atendi. Mi ankoraux ne
suficxe pripensis la planon.
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 32
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.