John Gabriel Borkman | Page 7

Henrik Ibsen
lian kolon) Erhart! Mia kara bona knabo! Ho, kiel granda vi farigxis! Ho, kiel bone estas revidi vin!
SINJORINO BORKMAN (akre) Kion tio signifu, Erhart, -- cxu vi staras vin kasxante en la antauxa cxambro?
SINJORINO WILTON (rapide) Erhart -- Borkman venis kune kun mi.
SINJORINO BORKMAN (mezuras lin per la okuloj) Cxu tiel, Erhart. Vi ne unue venas al via patrino?
ERHART Mi nur devis enrigardi momenton cxe sinjorino Wilton, -- por sercxi etan Frida.
SINJORINO BORKMAN Cxu ankaux tiu frauxlino Foldal kunestas?
SINJORINO WILTON Jes, sxi staras ekstere en la enirejo.
ERHART (parolas eksteren tra la pordo) Vi nur iru supren, Frida.
(Pauxzo. Ella Renthejm atente rigardas Erhart. Li aspektas gxenite kaj iom senpacience; lia vizagxo alprenas strecxitan kaj pli malvarman aspekton.)
(La cxambristino portas la lumigitan lampon en la gxardenan cxambron, eliras kaj fermas la pordon post si.)
SINJORINO BORKMAN (kun deviga gxentileco) Jes, sinjorino Wilton, -- se vi do volas pasigi la vesperon cxi tie, vi --
SINJORINO WILTON Ne, mil dankojn, kara sinjorino. Tion mi tute ne intencas. Ni havas alian inviton. Ni vizitos la advokaton Hinkels.
SINJORINO BORKMAN (rigardas sxin) Ni? Pri kiuj ni vi aludas?
SINJORINO WILTON (ridetante) Nu, efektive mi nur pensas pri mi mem. Sed la sinjorinoj de la domo petis min kune konduki la studenton Borkman, -- se mi okaze vidus lin.
SINJORINO BORKMAN Kaj tion vi ja faris, kiel mi vidas.
SINJORINO WILTON Jes, felicxe. Cxar li estis tiel bonvolema enrigardi cxe mi, -- pro eta Frida.
SINJORINO BORKMAN (seke) Vi Erhart, -- mi cetere ne sciis, ke vi konas tiun familion, -- tiujn Hinkels.
ERHART (incitita) Ne, efektive mi ne vere konas ilin. (aldonas iom senpacience) Vi do mem pli bone scias, vi patrino, kiujn homojn mi konas aux ne konas.
SINJORINO WILTON Ho pa! En tiu domo oni rapide konatigxas! Gxojaj, gajaj, gastamaj homoj. Suficxe da junaj virinoj.
SINJORINO BORKMAN (kun akcento) Se mi konas mian filon gxuste, tio vere ne estas societo por li, sinjorino Wilton.
SINJORINO WILTON Sed bona Dio, kara sinjorino, li do estas juna ankaux li!
SINJORINO BORKMAN Jes, felicxe li estas juna. Ne estus bone alimaniere.
ERHART Nu ja ja, patrino, -- estas ja memkompreneble, ke mi ne iros al tiuj Hinkels hodiaux vespere. Kompreneble mi restos cxi tie cxe vi kaj onklino Ella.
SINJORINO BORKMAN Mi ja certe sciis, mia kara Erhart.
ELLA RENTHEJM Ne, Erhart, -- pro mi vi tamen ne rezignu --
ERHART Jes, certe, kara onklino; ne estas demando pri io alia. (rigardas necerte al sinjorino Wilton) Sed kiel vi tion arangxu? Cxu vere konvenas? Vi ja jam respondis jes -- en mia nomo.
SINJORINO WILTON (gaje) Babilajxo! Cxu ne konvenus? Kiam mi envenos tien en la helajn, festenajn salonojn, -- sola kaj forlasita -- pensu nur! jen mi respondos ne -- en via nomo.
ERHART (longege) Jes, cxar vi opinias, ke konvenas, mi --
SINJORINO WILTON (facile kaj forvisxante) Mi ofte en bonaj okazajxoj respondis kaj jes kaj ne -- en mia nomo. Kaj cxu vi forlasus vian onklinon nun, kiam sxi jxus venis? Fi do, monsieur Erhart, -- cxu tio estus ago konvena al filo?
SINJORINO BORKMAN (malbone tusxata) Filo?
SINJORINO WILTON Nu, eduka filo do, sinjorino Borkman.
SINJORINO BORKMAN Jes, tion vi do devas aldoni.
SINJORINO WILTON Ho, mi pensas, ke oni havas pli por danki al bona nutropatrino ol al la propra, vera patrino.
SINJORINO BORKMAN Cxu vi mem spertis tion?
SINJORINO WILTON Ho, je Dio, -- mian patrinon mi malmulte konis. Sed se mi estus havinta tian bonan nutropatrinon, ankaux mi, -- mi eble ne estus farigxinta tiel -- tiel malbonkonduta, kiel homoj diras, ke mi estas. (turnas sin al Erhart) Do oni bele restas hejme cxe panjo kaj onjo -- trinkante teon, sinjoro studento! (al la sinjorinoj) Adiaux, adiaux, kara sinjorino! Adiaux, frauxlino! (La sinjorinoj salutas mute. Sxi iras al la pordo.)
ERHART (postiras) Cxu mi ne akompanu vin ioman distancon --?
SINJORINO WILTON (cxe la pordo; averte) Ecx ne pasxon vi akompanu min. Mi bone kutimigxis iri mian vojon sola. (haltas cxe la pordo, rigardas lin kaj kapsignas) Sed gardu vin nun, studento Borkman; -- tion mi diras al vi!
ERHART Kial mi gardu min?
SINJORINO WILTON (gaje) Jes, cxar kiam mi iras malsupren laux la vojo, -- sola kaj forlasita, kiel dirite, -- mi provos jxeti runojn post vin.
ERHART (ridas) Nu, tiel! Cxu vi nun volas provi tion denove.
SINJORINO WILTON (duone serioze) Jes, gardu vin nun. Kiam mi nun iros malsupren, mi diros interne, -- vere el mia plej interna volo mi diros: Studento Erhart Borkman, -- prenu tuj vian cxapelon!
SINJORINO BORKMAN Kaj jen li gxin prenos, vi kredas?
SINJORINO WILTON (ridante) Jes, kompreneble; li tuj kaptos sian cxapelon. Kaj jen mi diros: Bele surtiru la surtuton sur vin, Erhart Borkman! Kaj la galosxojn! Je cxio ne forgesu la galosxojn! Kaj tiam postsekvu min! Obee, obee, obee!
ERHART (kun devigita sxercemo) Jes, je tio fidu.
SINJORINO WILTON (kun levita montrofingro) Obee! Obee! -- Bonan nokton!
(Sxi ridas kaj kapklinas al la sinjorinoj kaj fermas la pordon post si.)
SINJORINO BORKMAN Cxu sxi vere
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 31
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.