John Gabriel Borkman | Page 6

Henrik Ibsen
(rigardas sxin) Cxu vi eble prizorgis tion?
SINJORINO BORKMAN (ridetas) Jes, tion mi efektive permesis al mi. Cxu vi ne povis legi tion el liaj leteroj?
ELLA RENTHEJM (kapjesas malrapide) Jes. Vi tuta fine estis en liaj leteroj.
SINJORINO BORKMAN (incite) Mi profitis de tiuj cxi ok jaroj -- kiam mi havis lin sub miaj okuloj, vidu.
ELLA RENTHEJM (sinrege) Kion vi diris al Erhart pri mi? Cxu eblas rakonti tion al mi?
SINJORINO BORKMAN Jes, tio bone eblas.
ELLA RENTHEJM Do faru!
SINJORINO BORKMAN Mi nur diris al li tion, kio estas vero.
ELLA RENTHEJM Nu?
SINJORINO BORKMAN Mi ripete kaj cxiame enplantis en li, ke li absolute memoru, ke estas al vi ke ni povas danki, ke ni povas vivi tiel kontentige, kiel ni faras. Ke ni entute kapablas vivi.
ELLA RENTHEJM Ne pli ol tio!
SINJORINO BORKMAN Ho, tiajxo mordas, sciu. Tion mi mem sentas.
ELLA RENTHEJM Sed tio estas ja proksimume tio, kion li sciis antauxe.
SINJORINO BORKMAN Kiam li revenis hejmen al mi, li imagis, ke vi faris cxion el bona koro. (rigardas sxin en malica gxojo) Nun li ne plu kredas tion, Ella.
ELLA RENTHEJM Kion li do nun kredas?
SINJORINO BORKMAN Li kredas tion, kio vera estas. Mi demandis lin, kiel li klarigas al si, ke onklino Ella neniam vojagxas cxi tien por viziti nin --
ELLA RENTHEJM (interrompante) Tion li sciis antauxe!
SINJORINO BORKMAN Li scias tion pli bone nun. Vi kredigis al li, ke estas por indulgi min kaj -- kaj tiun pasxadanton tie supre en la salono --
ELLA RENTHEJM Tiel ankaux estis.
SINJORINO BORKMAN El tio Erhart nun ne kredas eron.
ELLA RENTHEJM Kion vi do nun igis lin kredi pri mi?
SINJORINO BORKMAN Li kredas tion, kio vera estas, ke vi hontas pri ni, malestimas nin. Aux cxu eble vi ne faras? Cxu vi ne iam kovis penson tiri lin tute for de mi? Pripensu nun, Ella. Vi certe memoras.
ELLA RENTHEJM (repusxante) Estis en la plej fia tempo de la skandalo. Kiam la afero estis antaux la tribunalo. -- Mi ne plu nutras tiujn pensojn.
SINJORINO BORKMAN Ecx ne utilus al vi. Cxar kio alie restus el lia misio! Ho ne dankon al vi! Estas mi, kiun Erhart bezonas, -- ne vi. Cxar tial li estas kvazaux morta por vi! Kaj vi por li!
ELLA RENTHEJM (malvarme, decide) Ni vidos. Cxar nun mi restos cxi tie.
SINJORINO BORKMAN (fiksrigardas sxin) Cxi tie en la bieno?
ELLA RENTHEJM Jes, cxi tie.
SINJORINO BORKMAN Cxi tie -- cxe ni? Tute tranokte?
ELLA RENTHEJM Cxi tie mi pasigos la reston de miaj tagoj, se tiel estu.
SINJORINO BORKMAN (regas sin) Jes, jes, Ella, -- la bieno estas ja via.
ELLA RENTHEJM Ho jeno --!
SINJORINO BORKMAN Cxio estas ja via. La segxo sur kiu mi sidas, estas via. La lito en kiu mi turnas min sendorma, gxi apartenas al vi. La mangxajxo kiun ni mangxas, gxin ni ricevas pere de vi.
ELLA RENTHEJM Tio ne povas esti alimaniere arangxita. Borkman ne povas havi propran posedajxon. Cxar tuj iu venus forpreni gxin de li.
SINJORINO BORKMAN Mi ja scias. Ni devas rezignacii kaj vivi je via graco kaj indulgo.
ELLA RENTHEJM (malvarme) Mi ne povas malhelpi vin rigardi tion de tiu flanko, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN Ne, tion vi ne povas. -- Kiam vi deziros, ke ni forlogxigxu?
ELLA RENTHEJM (rigardas sxin) Forlogxigxu?
SINJORINO BORKMAN (ekscitite) Jes, vi do neniam imagas al vi, ke mi volas resti logxanta sub la sama tegmento kiel vi! -- Ne, do prefere al la malricxulejo aux eksteren sur la vojon!
ELLA RENTHEJM Bone. Do sendu kun mi Erhart --
SINJORINO BORKMAN Erhart! Mia propra filo! Mia infano!
ELLA RENTHEJM Jes, -- cxar tiam mi tuj revojagxos hejmen.
SINJORINO BORKMAN (post mallonga pripensado, firme) Erhart mem elektu inter ni.
ELLA RENTHEJM (rigardas sxin dube kaj necerte) Li elektu? Jes, -- cxu vi tion kuragxas, Gunhild?
SINJORINO BORKMAN (kun malmola rido) Cxu mi kuragxas! Igi mian filon elekti inter sia patrino kaj vi! Jes, tion mi efektive kuragxas.
ELLA RENTHEJM (auxskultante) Cxu iu venas? Sxajnas al mi, ke mi auxdas --
SINJORINO BORKMAN Do certe estas Erhart --
(Iu frapas rapide sur la antauxcxambra pordo, kiu poste senpere malfermigxas. Sinjorino Wilton, festene vestita kaj kun supervestajxoj, envenas. Malantaux sxi la cxambristino, kiu ne ekhavis tempon por anonci, kaj aspektas iom konfuzita. La pordo restas duone malferma. Sinjorino Wilton estas iu frapante bela, sxvelbrusta sinjorino en la tridekaj jaroj. Largxaj, rugxaj, ridantaj lipoj. Viglaj okuloj. Ricxa, malhela hararo.)
SINJORINO WILTON Bonan vesperon, kara sinjorino Borkman!
SINJORINO BORKMAN (iom seke) Bonan vesperon, sinjorino. (al la cxambristino; montras al la gxardena cxambro) Portu la lampon tien kaj eklumigu gxin. (La cxambristino sercxas la lampon kaj eliras kun gxi.)
SINJORINO WILTON (vidas Ella Renthejm) Ho, pardonu, -- cxeestas ja vizitanto --
(Erhart Borkman forte malfermas la duone fermitan antauxcxambran pordon, kaj enkuras. Li estas juna homo kun helaj, bravaj okuloj. Elegante vestita. Komence kreskantaj lipharoj.)
ERHART BORKMAN (gaje sur la sojlo) Kio do! Cxu onklino Ella venis? (al sxi; kaptas sxiajn manojn) Onjo, onjo! Cxu estas vero! Cxu vi cxi tie?
ELLA RENTHEJM (cxirkauxbrakas
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 31
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.