John Gabriel Borkman | Page 8

Henrik Ibsen

tio estus ago konvena al filo?
SINJORINO BORKMAN (malbone tusxata) Filo?
SINJORINO WILTON Nu, eduka filo do, sinjorino Borkman.
SINJORINO BORKMAN Jes, tion vi do devas aldoni.
SINJORINO WILTON Ho, mi pensas, ke oni havas pli por danki al
bona nutropatrino ol al la propra, vera patrino.
SINJORINO BORKMAN Cxu vi mem spertis tion?
SINJORINO WILTON Ho, je Dio, -- mian patrinon mi malmulte konis.
Sed se mi estus havinta tian bonan nutropatrinon, ankaux mi, -- mi eble

ne estus farigxinta tiel -- tiel malbonkonduta, kiel homoj diras, ke mi
estas. (turnas sin al Erhart) Do oni bele restas hejme cxe panjo kaj onjo
-- trinkante teon, sinjoro studento! (al la sinjorinoj) Adiaux, adiaux,
kara sinjorino! Adiaux, frauxlino! (La sinjorinoj salutas mute. Sxi iras
al la pordo.)
ERHART (postiras) Cxu mi ne akompanu vin ioman distancon --?
SINJORINO WILTON (cxe la pordo; averte) Ecx ne pasxon vi
akompanu min. Mi bone kutimigxis iri mian vojon sola. (haltas cxe la
pordo, rigardas lin kaj kapsignas) Sed gardu vin nun, studento Borkman;
-- tion mi diras al vi!
ERHART Kial mi gardu min?
SINJORINO WILTON (gaje) Jes, cxar kiam mi iras malsupren laux la
vojo, -- sola kaj forlasita, kiel dirite, -- mi provos jxeti runojn post vin.
ERHART (ridas) Nu, tiel! Cxu vi nun volas provi tion denove.
SINJORINO WILTON (duone serioze) Jes, gardu vin nun. Kiam mi
nun iros malsupren, mi diros interne, -- vere el mia plej interna volo mi
diros: Studento Erhart Borkman, -- prenu tuj vian cxapelon!
SINJORINO BORKMAN Kaj jen li gxin prenos, vi kredas?
SINJORINO WILTON (ridante) Jes, kompreneble; li tuj kaptos sian
cxapelon. Kaj jen mi diros: Bele surtiru la surtuton sur vin, Erhart
Borkman! Kaj la galosxojn! Je cxio ne forgesu la galosxojn! Kaj tiam
postsekvu min! Obee, obee, obee!
ERHART (kun devigita sxercemo) Jes, je tio fidu.
SINJORINO WILTON (kun levita montrofingro) Obee! Obee! --
Bonan nokton!
(Sxi ridas kaj kapklinas al la sinjorinoj kaj fermas la pordon post si.)
SINJORINO BORKMAN Cxu sxi vere faradas tiajn sorcxajxojn?

ERHART Ho, fore de tio. Kiel vi povas kredi tion? Estas nur sxerce.
(interrompe) Sed ni ne plu parolu pri sinjorino Wilton nun.
(Li devigas Ella Renthejm eksidi en la apogsegxon cxe la forno.)
ERHART (staras iomete sxin rigardante) Ho, ke vi estas farinta tiun
longan vojagxon, onklino Ella! Kaj tio nun en vintra tempo?
ELLA RENTHEJM Fine farigxis necese por mi nun, Erhart.
ERHART Cxu? Kial do?
ELLA RENTHEJM Mi devis veni cxi tien por fine paroli kun la
kuracistoj.
ERHART Nu, estas ja bone!
ELLA RENTHEJM (ridetante) Cxu vi trovas tion bona?
ERHART Ke vi fine ekdecidis, mi pensas.
SINJORINO BORKMAN (en la kanapo; malvarme) Cxu vi estas
malsana, Ella?
ELLA RENTHEJM (rigardas sxin akre) Tion vi ja bone scias, ke mi
estas malsana.
SINJORINO BORKMAN Nu jes tiel malsaneta, kiel vi estas estinta
dum multaj jaroj --
ERHART Dum la tempo kiam mi estis cxe vi, mi ofte diris ke vi devus
paroli kun la doktoro.
ELLA RENTHEJM Ho, tie en mia loko estas neniu, kiun mi povas vere
fidi. Kaj cetere ne sentigxis tiel malbone tiam.
ERHART Cxu do estas pli malbone pri vi nun, onklino?
ELLA RENTHEJM Ho jes, mia knabo; nun farigxis iom pli malbone

pri mi.
ERHART Jes, sed do ne dangxere?
ELLA RENTHEJM Ho, estas kiel oni prenas tion.
ERHART (vigle) Jes, sed sciu, onklino Ella, -- do vi ne devas revojagxi
hejmen tiel frue.
ELLA RENTHEJM Ne, tion mi do certe ne faros.
ERHART Vi devas resti cxi tie en la urbo. Cxar cxi tie vi ja povas
elekti inter la plej bonaj kuracistoj.
ELLA RENTHEJM Jes, estis mia penso, kiam mi forvojagxis de
hejme.
ERHART Kaj vi ankaux devas trovi vere bonan logxejon, -- iun
hejmecan, trankvilan pensionon.
ELLA RENTHEJM Mi enlogxigxis cxi-matene en la malnovan, kie mi
antauxe logxis.
ERHART Nu jes, tie estos hejmece por vi.
ELLA RENTHEJM Jes, sed mi tamen ne restos tie.
ERHART Cxu? Kial ne?
ELLA RENTHEJM Ne, mi redecidigxis, kiam mi venis cxi tien.
ERHART (mire) Cxu --? Redecidigxis --?
SINJORINO BORKMAN (krocxas; ne ekrigardas) Via onklino volas
logxi cxi tie en sia bieno, Erhart.
ERHART (rigardas ilin ambaux lauxvice) Cxi tie! Cxe ni! Cxe ni
aliuloj! -- Cxu estas vero, onklino?

ELLA RENTHEJM Jes, mi nun faris la decidon.
SINJORINO BORKMAN (kiel antauxe) Cxio ja apartenas al via
onklino, vi scias.
ELLA RENTHEJM Kaj mi restos cxi tie, Erhart. Unue do. Gxis plue.
Mi instalos min por mi mem. Tie en la administra alo --
ERHART Jes, en tio vi gxustas. Tie vi ja cxiam havas cxambrojn pretaj.
(subite vigle) Tamen cxu ne, onklino, -- ke vi estas tre laca post la
vojagxo?
ELLA RENTHEJM Ho, iom laca mi ja estas.
ERHART Nu, kaj mi opinias, ke vi devus enlitigxi frue.
ELLA RENTHEJM (rigardas lin ridetante) Mi ja faros.
ERHART
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 32
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.