John Gabriel Borkman | Page 7

Henrik Ibsen
BORKMAN (ekscitite) Jes, vi do neniam imagas al vi, ke
mi volas resti logxanta sub la sama tegmento kiel vi! -- Ne, do prefere
al la malricxulejo aux eksteren sur la vojon!
ELLA RENTHEJM Bone. Do sendu kun mi Erhart --
SINJORINO BORKMAN Erhart! Mia propra filo! Mia infano!
ELLA RENTHEJM Jes, -- cxar tiam mi tuj revojagxos hejmen.
SINJORINO BORKMAN (post mallonga pripensado, firme) Erhart
mem elektu inter ni.
ELLA RENTHEJM (rigardas sxin dube kaj necerte) Li elektu? Jes, --
cxu vi tion kuragxas, Gunhild?
SINJORINO BORKMAN (kun malmola rido) Cxu mi kuragxas! Igi
mian filon elekti inter sia patrino kaj vi! Jes, tion mi efektive kuragxas.
ELLA RENTHEJM (auxskultante) Cxu iu venas? Sxajnas al mi, ke mi
auxdas --
SINJORINO BORKMAN Do certe estas Erhart --
(Iu frapas rapide sur la antauxcxambra pordo, kiu poste senpere
malfermigxas. Sinjorino Wilton, festene vestita kaj kun supervestajxoj,
envenas. Malantaux sxi la cxambristino, kiu ne ekhavis tempon por
anonci, kaj aspektas iom konfuzita. La pordo restas duone malferma.
Sinjorino Wilton estas iu frapante bela, sxvelbrusta sinjorino en la

tridekaj jaroj. Largxaj, rugxaj, ridantaj lipoj. Viglaj okuloj. Ricxa,
malhela hararo.)
SINJORINO WILTON Bonan vesperon, kara sinjorino Borkman!
SINJORINO BORKMAN (iom seke) Bonan vesperon, sinjorino. (al la
cxambristino; montras al la gxardena cxambro) Portu la lampon tien kaj
eklumigu gxin. (La cxambristino sercxas la lampon kaj eliras kun gxi.)
SINJORINO WILTON (vidas Ella Renthejm) Ho, pardonu, -- cxeestas
ja vizitanto --
(Erhart Borkman forte malfermas la duone fermitan antauxcxambran
pordon, kaj enkuras. Li estas juna homo kun helaj, bravaj okuloj.
Elegante vestita. Komence kreskantaj lipharoj.)
ERHART BORKMAN (gaje sur la sojlo) Kio do! Cxu onklino Ella
venis? (al sxi; kaptas sxiajn manojn) Onjo, onjo! Cxu estas vero! Cxu
vi cxi tie?
ELLA RENTHEJM (cxirkauxbrakas lian kolon) Erhart! Mia kara bona
knabo! Ho, kiel granda vi farigxis! Ho, kiel bone estas revidi vin!
SINJORINO BORKMAN (akre) Kion tio signifu, Erhart, -- cxu vi
staras vin kasxante en la antauxa cxambro?
SINJORINO WILTON (rapide) Erhart -- Borkman venis kune kun mi.
SINJORINO BORKMAN (mezuras lin per la okuloj) Cxu tiel, Erhart.
Vi ne unue venas al via patrino?
ERHART Mi nur devis enrigardi momenton cxe sinjorino Wilton, --
por sercxi etan Frida.
SINJORINO BORKMAN Cxu ankaux tiu frauxlino Foldal kunestas?
SINJORINO WILTON Jes, sxi staras ekstere en la enirejo.
ERHART (parolas eksteren tra la pordo) Vi nur iru supren, Frida.

(Pauxzo. Ella Renthejm atente rigardas Erhart. Li aspektas gxenite kaj
iom senpacience; lia vizagxo alprenas strecxitan kaj pli malvarman
aspekton.)
(La cxambristino portas la lumigitan lampon en la gxardenan cxambron,
eliras kaj fermas la pordon post si.)
SINJORINO BORKMAN (kun deviga gxentileco) Jes, sinjorino
Wilton, -- se vi do volas pasigi la vesperon cxi tie, vi --
SINJORINO WILTON Ne, mil dankojn, kara sinjorino. Tion mi tute ne
intencas. Ni havas alian inviton. Ni vizitos la advokaton Hinkels.
SINJORINO BORKMAN (rigardas sxin) Ni? Pri kiuj ni vi aludas?
SINJORINO WILTON (ridetante) Nu, efektive mi nur pensas pri mi
mem. Sed la sinjorinoj de la domo petis min kune konduki la studenton
Borkman, -- se mi okaze vidus lin.
SINJORINO BORKMAN Kaj tion vi ja faris, kiel mi vidas.
SINJORINO WILTON Jes, felicxe. Cxar li estis tiel bonvolema
enrigardi cxe mi, -- pro eta Frida.
SINJORINO BORKMAN (seke) Vi Erhart, -- mi cetere ne sciis, ke vi
konas tiun familion, -- tiujn Hinkels.
ERHART (incitita) Ne, efektive mi ne vere konas ilin. (aldonas iom
senpacience) Vi do mem pli bone scias, vi patrino, kiujn homojn mi
konas aux ne konas.
SINJORINO WILTON Ho pa! En tiu domo oni rapide konatigxas!
Gxojaj, gajaj, gastamaj homoj. Suficxe da junaj virinoj.
SINJORINO BORKMAN (kun akcento) Se mi konas mian filon gxuste,
tio vere ne estas societo por li, sinjorino Wilton.
SINJORINO WILTON Sed bona Dio, kara sinjorino, li do estas juna
ankaux li!

SINJORINO BORKMAN Jes, felicxe li estas juna. Ne estus bone
alimaniere.
ERHART Nu ja ja, patrino, -- estas ja memkompreneble, ke mi ne iros
al tiuj Hinkels hodiaux vespere. Kompreneble mi restos cxi tie cxe vi
kaj onklino Ella.
SINJORINO BORKMAN Mi ja certe sciis, mia kara Erhart.
ELLA RENTHEJM Ne, Erhart, -- pro mi vi tamen ne rezignu --
ERHART Jes, certe, kara onklino; ne estas demando pri io alia.
(rigardas necerte al sinjorino Wilton) Sed kiel vi tion arangxu? Cxu
vere konvenas? Vi ja jam respondis jes -- en mia nomo.
SINJORINO WILTON (gaje) Babilajxo! Cxu ne konvenus? Kiam mi
envenos tien en la helajn, festenajn salonojn, -- sola kaj forlasita --
pensu nur! jen mi respondos ne -- en via nomo.
ERHART (longege) Jes, cxar vi opinias, ke konvenas, mi --
SINJORINO WILTON (facile kaj forvisxante) Mi ofte en bonaj
okazajxoj respondis kaj jes kaj ne -- en mia nomo. Kaj cxu vi forlasus
vian onklinon nun, kiam sxi jxus venis? Fi do, monsieur Erhart, -- cxu
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 32
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.