John Gabriel Borkman | Page 9

Henrik Ibsen
(vigle) Cxar tiel ni povus ja interparoli pli proksime morgaux
-- aux iun alian tagon, vidu. Pri cxio kaj kio ajn. Pri cxio ajn. Vi kaj
panjo kaj mi. Cxu tio ne estus multe pli bona, onjo Ella?
SINJORINO BORKMAN (ekblove; ekstaras de la kanapo) Erhart, --
laux aspekto mi vidas, ke vi volas foriri de mi!
ERHART (ekskuigxas) Al kio vi aludas!
SINJORINO BORKMAN Vi volas iri al -- al advokato Hinkels!
ERHART (senpere) Nu tiel! (sinrege) Jes, cxu vi do opiniis, ke mi sidu
cxi tie tenante onklinon Ella vekita gxis malfrue en la nokto? Sxi kiu
estas malsana, panjo. Pensu pri tio.
SINJORINO BORKMAN Vi volas viziti Hinkels, Erhart!
ERHART (senpacience) Jes, tamen je Dio, panjo, -- sxajnas al mi, ke
mi ne povas rezigni. Aux kion vi diras, onjo?
ELLA RENTHEJM Vi agu prefere en plena libereco, Erhart.

SINJORINO BORKMAN (minace al sxi) Vi volas disigi lin de mi!
ELLA RENTHEJM (ekstaras) Jes, se mi vere tion povus, Gunhild!
(Muziko auxdigxas de supre.)
ERHART (tordas sin kvazaux en veo) Ho, mi ne eltenas tion cxi!
(cxirkauxrigardas) Kie estas mia cxapelo? (al Ella) Cxu vi konas tiun
muzikon tie supre en la salono?
ELLA RENTHEJM Ne. Kiu tiu estas?
ERHART Danse macabre gxi estas. La danco de la mortintoj. Cxu vi
ne konas la dancon de la mortintoj, onklino?
ELLA RENTHEJM (ridetas peze) Ankoraux ne, Erhart.
ERHART (al sinjorino Borkman) Panjo, -- mi petas vin bele -- permesu
al mi iri!
SINJORINO BORKMAN (rigardas lin malmole) De via patrino? Vi
tion do volas?
ERHART Mi revenos cxi tien -- eble morgaux!
SINJORINO BORKMAN (pasie ekscitita) Vi volas for de mi! Volas
esti kune kun la fremdaj homoj! Cxe -- cxe --; ne, mi ecx ne volas pensi
tion!
ERHART Tie estas eklumigitaj lampoj. Kaj junaj, gxojaj vizagxoj. Kaj
tie estas muziko, panjo!
SINJORINO BORKMAN (montras supren al la plafono) Ankaux tie
supre estas muziko, Erhart.
ERHART Jes, gxuste jena muziko, -- estas tiu, kiu pelas min el la
domo.
ELLA RENTHEJM Cxu vi ne malenvias al via patro tiun iometon de

memforgeso?
ERHART Jes, mi faras. Milfoje mi malenvias gxin al li. Se mi nur mem
evitas auxskulti gxin.
SINJORINO BORKMAN (rigardas lin riprocxe) Estu forta, Erhart!
Forta, mia knabo! Neniam forgesu, ke vi havas vian grandan mision!
ERHART Ho, patrino, -- ne elbusxu tiujn parolmanierojn! Mi ne estas
kreita por esti misiisto. Bonan nokton, kara onklino! Bonan nokton
panjo! (Li iras rapide tra la antauxa cxambro.)
SINJORINO BORKMAN (post mallonga silento) Vi tamen baldaux
estos lin repreninta, vi, Ella.
ELLA RENTHEJM Dio donu ke mi povus kredi tion.
SINJORINO BORKMAN Sed vi ne longe retenos lin, vi vidos.
ELLA RENTHEJM Pro vi, vi pensas?
SINJORINO BORKMAN Pro mi aux -- pro sxi, la alia.
ELLA RENTHEJM Do prefere sxi ol vi?
SINJORINO BORKMAN (kapsignas malrapide) Tion mi komprenas.
Mi diras la samon. Prefere sxi ol vi.
ELLA RENTHEJM Neniel konsiderante kien li fine portigxos --
SINJORINO BORKMAN Sxajnas al mi, ke tio estus indiferenta.
ELLA RENTHEJM (prenas siajn supervestajxojn sur la brakon) La
unuan fojon kiam ni du gxemelfratinoj samopinias. -- Bonan nokton,
Gunhild. (Sxi eliras tra la antauxa cxambro.)
(La muziko auxdigxas pli forte de supre en la salono.)
SINJORINO BORKMAN (staras momenton trankvile, skuigxas,

sxrumpigxas kaj flustras senpere.) La lupo denove hurlas. -- La
malsana lupo. (Sxi staras momenton, kaj jen jxetas sin sur la
planktapisxon, tordas sin vee kaj flustras plende:) Erhart! Erhart, -- estu
fidela al mi! Ho, revenu hejmen, kaj helpu vian patrinon! Cxar mi ne
plu toleras cxi tiun vivon!

DUA AKTO
(La granda festsalono de pasinta tempo en la domo de la Renthejmoj.
Sur la muroj pendas antikvaj teksitaj tapisxoj, montrantaj cxas-scenojn
kun pasxtistoj kaj pasxtistinoj, cxio pale senkolorigita. Sur la muro
maldekstre estas duflugila pordo, kaj pli proksime en la antauxo estas
piano. En la angulo fone maldekstre estas tapetpordo sen kadro. Meze
sur la muro dekstre estas granda, tajlita, kverka skribotablo kun multaj
libroj kaj paperoj. Pli antauxe cxe la sama flanko estas sofo kun tablo
kaj segxoj. La mebloj estas en rigida empir-stilo. Sur la pupitro kaj la
tablo staras eklumigitaj lampoj.)
(John Gabriel Borkman staras kun la manoj dorse apud la piano
auxskultante al Frida Foldal, kiu sidas ludante la lastajn mezurojn de
Danse macabre.)
(Borkman meze alta viro de firma, fortika staturo en la sesdekaj.
Distingita aspekto, bele formita profilo, akraj okuloj kaj grizeblanka
krispa hararo kaj barbo. Li estas vestita en nigra, ne tute moderna
kostumo, kaj portas blankan koltukon. Frida Foldal estas bela, pala,
dekkvinjara knabino kun iom laca strecxita esprimo. Malricxe beligita
en hela vestajxo.)
(La melodio atingis la finon. Silento.)
BORKMAN Cxu vi povas diveni kie mi la unuan fojon auxdis tonojn,
kiel tiujn cxi?
FRIDA (rigardas lin) Ne, sinjoro Borkman?
BORKMAN Estis malsupre en la minejoj.

FRIDA (ne komprenas) Nu jes? Malsupre
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 32
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.