John Gabriel Borkman | Page 6

Henrik Ibsen
vi prirevadas. Cxar se vi ne
havis tion por alkrocxi vin, vi pensus certe ke vi tute malesperus.
SINJORINO BORKMAN Jes, tiam mi vere devus malesperi. (impete)
Kaj eble estas tio, kion vi pleje atendus, vi, Ella!
ELLA RENTHEJM (kun levita kapo) Jes, mi tion pleje atendus -- se vi
ne povas liberigi vin alimaniere ol premegi Erhart per tio.
SINJORINO BORKMAN (minace) Vi volas enpremi vin inter ni! Inter
patrino kaj filo! Vi!
ELLA RENTHEJM Mi volas liberigi lin el via potenco, -- via
superrego.
SINJORINO BORKMAN (triumfe) Tion vi ne plu povas! Vi havis lin
en viaj retoj -- Gxis lia dekkvina jaro. Sed nun mi regajnis lin, vidu!
ELLA RENTHEJM Do mi volas regajni lin de vi! (rauxke; duone
flustre) Ni du, ni luktis antauxe je vivo kaj morto pri homo, ni,

Gunhild!
SINJORINO BORKMAN (rigardas sxin triumfe) Jes, kaj mi venkis.
ELLA RENTHEJM (mokride) Cxu vi dauxre opinias, ke tiu venko
farigxis gajno por vi?
SINJORINO BORKMAN (sombre) Ne; -- pri tio vi sange pravas.
ELLA RENTHEJM Ecx ne cxi tiun fojon farigxos gajno por vi.
SINJORINO BORKMAN Cxu neniu gajno, tio, gardi patrinan
potencon super Erhart!
ELLA RENTHEJM Ne; cxar estas nur la potenco super li, kiun vi volas
havi!
SINJORINO BORKMAN Kaj nun vi!
ELLA RENTHEJM (varme) Mi volas havi lian internan animon, -- lian
menson, -- lian tutan koron --!
SINJORINO BORKMAN (ekdire) Al tio vi neniam plu atingos en tiu
cxi mondo!
ELLA RENTHEJM (rigardas sxin) Cxu vi eble prizorgis tion?
SINJORINO BORKMAN (ridetas) Jes, tion mi efektive permesis al mi.
Cxu vi ne povis legi tion el liaj leteroj?
ELLA RENTHEJM (kapjesas malrapide) Jes. Vi tuta fine estis en liaj
leteroj.
SINJORINO BORKMAN (incite) Mi profitis de tiuj cxi ok jaroj --
kiam mi havis lin sub miaj okuloj, vidu.
ELLA RENTHEJM (sinrege) Kion vi diris al Erhart pri mi? Cxu eblas
rakonti tion al mi?

SINJORINO BORKMAN Jes, tio bone eblas.
ELLA RENTHEJM Do faru!
SINJORINO BORKMAN Mi nur diris al li tion, kio estas vero.
ELLA RENTHEJM Nu?
SINJORINO BORKMAN Mi ripete kaj cxiame enplantis en li, ke li
absolute memoru, ke estas al vi ke ni povas danki, ke ni povas vivi tiel
kontentige, kiel ni faras. Ke ni entute kapablas vivi.
ELLA RENTHEJM Ne pli ol tio!
SINJORINO BORKMAN Ho, tiajxo mordas, sciu. Tion mi mem
sentas.
ELLA RENTHEJM Sed tio estas ja proksimume tio, kion li sciis
antauxe.
SINJORINO BORKMAN Kiam li revenis hejmen al mi, li imagis, ke
vi faris cxion el bona koro. (rigardas sxin en malica gxojo) Nun li ne
plu kredas tion, Ella.
ELLA RENTHEJM Kion li do nun kredas?
SINJORINO BORKMAN Li kredas tion, kio vera estas. Mi demandis
lin, kiel li klarigas al si, ke onklino Ella neniam vojagxas cxi tien por
viziti nin --
ELLA RENTHEJM (interrompante) Tion li sciis antauxe!
SINJORINO BORKMAN Li scias tion pli bone nun. Vi kredigis al li,
ke estas por indulgi min kaj -- kaj tiun pasxadanton tie supre en la
salono --
ELLA RENTHEJM Tiel ankaux estis.
SINJORINO BORKMAN El tio Erhart nun ne kredas eron.

ELLA RENTHEJM Kion vi do nun igis lin kredi pri mi?
SINJORINO BORKMAN Li kredas tion, kio vera estas, ke vi hontas
pri ni, malestimas nin. Aux cxu eble vi ne faras? Cxu vi ne iam kovis
penson tiri lin tute for de mi? Pripensu nun, Ella. Vi certe memoras.
ELLA RENTHEJM (repusxante) Estis en la plej fia tempo de la
skandalo. Kiam la afero estis antaux la tribunalo. -- Mi ne plu nutras
tiujn pensojn.
SINJORINO BORKMAN Ecx ne utilus al vi. Cxar kio alie restus el lia
misio! Ho ne dankon al vi! Estas mi, kiun Erhart bezonas, -- ne vi. Cxar
tial li estas kvazaux morta por vi! Kaj vi por li!
ELLA RENTHEJM (malvarme, decide) Ni vidos. Cxar nun mi restos
cxi tie.
SINJORINO BORKMAN (fiksrigardas sxin) Cxi tie en la bieno?
ELLA RENTHEJM Jes, cxi tie.
SINJORINO BORKMAN Cxi tie -- cxe ni? Tute tranokte?
ELLA RENTHEJM Cxi tie mi pasigos la reston de miaj tagoj, se tiel
estu.
SINJORINO BORKMAN (regas sin) Jes, jes, Ella, -- la bieno estas ja
via.
ELLA RENTHEJM Ho jeno --!
SINJORINO BORKMAN Cxio estas ja via. La segxo sur kiu mi sidas,
estas via. La lito en kiu mi turnas min sendorma, gxi apartenas al vi. La
mangxajxo kiun ni mangxas, gxin ni ricevas pere de vi.
ELLA RENTHEJM Tio ne povas esti alimaniere arangxita. Borkman
ne povas havi propran posedajxon. Cxar tuj iu venus forpreni gxin de li.
SINJORINO BORKMAN Mi ja scias. Ni devas rezignacii kaj vivi je

via graco kaj indulgo.
ELLA RENTHEJM (malvarme) Mi ne povas malhelpi vin rigardi tion
de tiu flanko, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN Ne, tion vi ne povas. -- Kiam vi deziros, ke
ni forlogxigxu?
ELLA RENTHEJM (rigardas sxin) Forlogxigxu?
SINJORINO
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 32
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.