John Gabriel Borkman | Page 4

Henrik Ibsen
veninta. Cxar mi
auxdas lin supre.
SINJORINO BORKMAN (kun rapida okuljxeto) Supre en la granda
salono?

ELLA RENTHEJM Jes. Mi ja auxdas lin pasxadi tie supre de post
kiam mi venis.
SINJORINO BORKMAN (turnas la okulojn for de sxi) Ne estas li, tio,
Ella.
ELLA RENTHEJM (surprize) Cxu ne estas Erhart? (suspekte) Kiu tiu
do estas?
SINJORINO BORKMAN La bankestro.
ELLA RENTHEJM (malrapide, en subpremita doloro) Borkman. John
Gabriel Borkman!
SINJORINO BORKMAN Tiel li pasxadas tien kaj reen. Antauxen kaj
malantauxen. De mateno al vespero. Tagon post tago.
ELLA RENTHEJM Mi vere auxdis iun aludeton pri io --
SINJORINO BORKMAN Kredeblas. Aludigxas certe cxiajxoj pri ni en
la distrikto.
ELLA RENTHEJM Erhart aludis pri tio. En la leteroj. Ke lia patro
tenas sin pleje cxe si mem, -- tie supre. Kaj vi cxe vi mem cxi tie
malsupre.
SINJORINO BORKMAN Jes, -- tiel la stato estas estinta por ni, Ella.
Tute de kiam ili liberigis lin. Kaj sendis lin hejmen al mi. -- Dum cxiuj
tiuj longaj ok jaroj.
ELLA RENTHEJM Sed mi neniam havis la penson, ke tio efektive
povus esti vero. Ke estus ebla --!
SINJORINO BORKMAN (kapsignas) Estas vero. Kaj neniam povos
farigxi alimaniera.
ELLA RENTHEJM (rigardas sxin) Tio cxi tamen estas terura vivo,
Gunhild.

SINJORINO BORKMAN Pli ol terura, sciu. Baldaux ne plu eltenebla.
ELLA RENTHEJM Mi bone komprenas.
SINJORINO BORKMAN Cxiame auxdi liajn pasxojn tie supre. Ek de
la frua mateno gxis malfrue en la nokto. -- Kaj tiel auxdeble kiel estas
cxi tie malsupre.
ELLA RENTHEJM Jes, estas intense auxdeble cxi tie.
SINJORINO BORKMAN Multfoje sxajnas al mi, ke mi havas
malsanan lupon pasxadanta en kagxo tie supre en la salono. Gxuste
rekte super mia kapo. (auxskultas kaj flustras) Auxdu nur, vi! Auxdu!
Tien kaj reen, -- tien kaj reen iras la lupo.
ELLA RENTHEJM (gardeme) Cxu ne povus sxangxigxi, Gunhild?
SINJORINO BORKMAN (rifuzante) Li neniam faris alpasxon por tio.
ELLA RENTHEJM Sed cxu vi ne povus fari la unuan pasxon?
SINJORINO BORKMAN (ekagitigxas) Mi! Post cxio kion li pekis
kontraux mi! -- Ne dankon! Prefere lasu la lupon dauxrigi sian
pasxadon tie supre.
ELLA RENTHEJM Farigxas tro varme por mi nun. Mi tamen devas
ekhavi permeson por demeti la vestajxojn.
SINJORINO BORKMAN Jes, mi ja demandis al vi antaux --
(Ella Renthejm demetas de si mantelon kaj cxapelon sur segxon cxe la
enireja pordo.)
ELLA RENTHEJM Cxu vi neniam okaze renkontas lin ekstere de la
domo?
SINJORINO BORKMAN (ridas amare) En socia rondo, vi aludas?
ELLA RENTHEJM Mi pensas kiam li eliras en la fresxan aeron. Ene

sur la vojetoj en la arbaro, aux --
SINJORINO BORKMAN La bankestro neniam eliras.
ELLA RENTHEJM Ecx ne en la krepusko?
SINJORINO BORKMAN Neniam.
ELLA RENTHEJM (kortusxata) Al tio li do ne povas devigi sin?
SINJORINO BORKMAN Eble ne povas. Li havas sian grandan
pelerinon pendanta en la mursxranko. En la antauxcxambro, vi scias --
ELLA RENTHEJM (al si mem) -- tiu sxranko en kiu ni ludis, kiam ni
estis etuloj --
SINJORINO BORKMAN (kapsignas) Kaj foje, -- malfrue vespere, --
mi povas auxdi lin malsuprenveni -- por vesti sin kaj eliri. Sed kutime li
haltas meze en la sxtuparo, -- kaj returnas. Kaj jen li reen supreniras al
la salono.
ELLA RENTHEJM (silente) Cxu neniam iu el liaj malnovaj amikoj
venas supren tie por viziti lin?
SINJORINO BORKMAN Li ne havas malnovajn amikojn.
ELLA RENTHEJM Li do havis multajn -- foje.
SINJORINO BORKMAN Hm! De ili li ja bele kvitigis sin. Li farigxis
por siaj amikoj multekosta amiko, -- li, John Gabriel.
ELLA RENTHEJM Nu jes, vi eble pravas en tio, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN (impete) Cetere mi devas diri, ke estas
malnoble, fie, malvirte, malgrandanime insisti tiom sur la perdo, kiun
ili suferis pro li. Estis ja nur mona perdo. Nenio alia.
ELLA RENTHEJM (ne respondante) Kaj nun li do vivas tie supre tute
sola. Tiel tute sola.

SINJORINO BORKMAN Jes, li eble tion faras. Efektive mi sciigxas,
ke maljuna kopiisto aux kromskribisto foje venas supren al li.
ELLA RENTHEJM Nu tiel; certe estas iu, kiu nomigxas Foldal. Cxar
mi scias ke tiuj du estis amikoj en la juneco.
SINJORINO BORKMAN Jes, ili certe estis, mi kredas. Cetere mi ne
scias ion pri li. Cxar li neniam kunvenis en nia socia rondo. Kiam ni iun
havis --
ELLA RENTHEJM Sed nun li do venas al Borkman?
SINJORINO BORKMAN Jes, li ne estas pli selektema ol tia. Sed tio
komprenigxas; li nur venas en la krepusko.
ELLA RENTHEJM Tiu Foldal, -- ankaux li estis unu el tiuj, kiuj
suferis perdojn, je la bankroto.
SINJORINO BORKMAN (pase rimarkante) Jes, sxajnas al mi, ke mi
memoras, ke li perdis iom da mono, ankaux li. Sed certe estis tute
bagatela --
ELLA RENTHEJM (kun facila emfazo) Estis cxio kion li posedis.
SINJORINO BORKMAN (ridetas) Nu, sed pro Dio, -- tio kion li
posedis,
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 32
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.