John Gabriel Borkman | Page 3

Henrik Ibsen
(kreskante) Vivas vengxanto, sciu! Iu kiu
rebonigos cxion, pri kio lia patro estas kulpa al mi!
ELLA RENTHEJM Do Erhart.
SINJORINO BORKMAN Jes, Erhart, -- mia mirinda knabo! Li scios
restarigi la parencaron, la domon, la nomon. Cxion, kio eblas restarigxi.
-- eble ankoraux pli.
ELLA RENTHEJM Kaj laux vi kiel tio okazus?
SINJORINO BORKMAN Tio venu kiel gxi povos. Mi ne scias kiel tio
venos. Sed mi scias, ke gxi venos kaj devos iam veni. (rigardas sxin

demande) Cxu -- Ella, -- cxu ne estas funde la sama, kion vi estas
pripensadanta de post kiam li estis etulo?
ELLA RENTHEJM Ne, tion mi vere ne povas diri.
SINJORINO BORKMAN Cxu ne? Kial vi do zorgis pri li? Tiam kiam
la sxtormo estis ekfuriozinta super -- super cxi tiu domo.
ELLA RENTHEJM Tiam vi ja ne mem kapablis, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN Ho ne, -- mi ja ne povis. Kaj lia patro, -- li
estis legxe ekskuzita, -- tie kie li sidis, -- tiel bone gardata --
ELLA RENTHEJM (en ekscito) Ho, ke vi kapablas eldiri tiajn vortojn
--! Vi!
SINJORINO BORKMAN (kun venena esprimo) Kaj ke vi povus
decidigi vin zorgi pri iu, -- iu infano de John Gabriel! Tute kvazaux tiu
infano estus via propra -- Forpreni gxin de mi, -- kaj vojagxi hejmen
kun gxi. Kaj reteni gxin cxe vi, jaron post jaro. Gxis la knabo preskaux
estis plenkreska. (rigardas sxin suspekte) Kial vi vere faris tion, Ella?
Kial vi retenis lin?
ELLA RENTHEJM Okazis ke mi tre kore sxatis lin --
SINJORINO BORKMAN Pli ol mi, -- lia patrino!
ELLA RENTHEJM (evite) Tion mi ne scias. Kaj aldone Erhart estis
malforteca dum la kreskado --
SINJORINO BORKMAN Erhart -- malforteca!
ELLA RENTHEJM Jes, sxajnis al mi, -- almenaux tiam. Kaj la aero tie
fore cxe la okcidenta marbordo estas multe pli milda ol cxi tie, vi ja
scias.
SINJORINO BORKMAN (ridetas amare) Hm. Cxu? (interrompante)
Jes, vi certe estas multe farinta por Erhart, vi. (sxangxas tonon) Nu,
estas ja kompreneble; vi havas ja rimedojn por tio. (ridetas) Vi estis ja

bonsxanca, vi, Ella. Vi sukcesis savi tion, kio estis la via.
ELLA RENTHEJM (ofendita) Por tio mi ne faris pasxon, -- povas mi
certigi al vi. Mi ne havis -- antaux longe longe poste -- iun suspekton,
ke la paperoj, kiuj estis en deponio en la banko por mia konto, -- ke ili
estis netusxitaj --
SINJORINO BORKMAN Nu ja; tiajxon mi ne komprenas! Mi nur
diras, ke vi estis bonsxanca. (rigardas sxin demande) Sed kiam vi tiel
meminiciate komencis prizorgi Erhart por mi --? Kiu do estis via celo
pri tio?
ELLA RENTHEJM (rigardas sxin) Mia celo --?
SINJORINO BORKMAN Nu ja, intencon vi ja devus havi. Kia vi volis
fari lin? Kion fari el li, mi pensas?
ELLA RENTHEJM (malrapide) Mi volis faciligi al Erhart la vojon por
farigxi felicxa homo en nia mondo.
SINJORINO BORKMAN (spirblovas) Puh, -- homoj en nia ekonomia
stato havas suficxe por pripensi ol pensi pri felicxo.
ELLA RENTHEJM Kion do, -- vi pensas?
SINJORINO BORKMAN (rigardas sxin malferme kaj serioze) Erhart
devas antaux cxio atenti, ke li estos lumanta tiel alte kaj tiel vaste, ke
neniu homo en la lando plu videtas la ombron, kiun lia patro jxetis
super min -- kaj super sian filon.
ELLA RENTHEJM (esplore) Diru al mi, Gunhild, -- cxu tio estas
postulo, kiun Erhart mem metas por sia vivo --?
SINJORINO BORKMAN (mire) Jes, tion ni do esperu!
ELLA RENTHEJM -- aux cxu gxi pli estas postulo, kiun vi metas al li?
SINJORINO BORKMAN (mallonge) Mi kaj Erhart cxiam metas la
samajn postulojn al ni mem.

ELLA RENTHEJM (peze kaj malrapide) Tiel certa vi do estas pri via
knabo, vi, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN (kasxe triumfe) Jes, lauxdo kaj danko al Dio,
-- mi estas. Pri tio vi fidu!
ELLA RENTHEJM Vi sekve funde tamen devas senti vin felicxa. Spite
al cxiuj aliajxoj.
SINJORINO BORKMAN Mi ja faras. Pro tio. Sed jen, -- cxiun
momenton, vidu, -- venas drivanta tiu aliajxo kiel kruda vetero super
min.
ELLA RENTHEJM (kun sxangxita tono) Diru al mi --. Pli bone tuj.
Cxar vere estas pro tio, ke mi venis cxi tien al vi --
SINJORINO BORKMAN Kion?
ELLA RENTHEJM Ion pri kio mi opiniis, ke mi devas paroli kun vi, --
Diru al mi, Erhart ja ne plu logxas cxi tie cxe -- cxe vi aliuloj.
SINJORINO BORKMAN (malmole) Erhart ja ne povas logxi cxi tie
cxe mi. Li devas logxi en la urbo --
ELLA RENTHEJM Tion li skribis al mi.
SINJORINO BORKMAN Tion li devas pro la studoj. Sed li vizitas min
ioman tempon cxiun vesperon.
ELLA RENTHEJM Jes, eble mi povus vidi lin? Kaj tuj paroli kun li?
SINJORINO BORKMAN Li ankoraux ne venis. Sed mi atendas lin
cxiun momenton.
ELLA RENTHEJM Jes, Gunhild, -- li certe estas
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 32
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.