John Gabriel Borkman | Page 2

Henrik Ibsen
fojojn, mi opinias.
ELLA RENTHEJM Ankaux mi kelkajn fojojn ekvidetis vin. En la
fenestro tie.
SINJORINO BORKMAN Estus malantaux la kurtenoj. Vi havas
bonajn okulojn, vi. (akre kaj sxire) Sed la lastan fojon kiun ni
kunparolis, -- tio okazis cxi tie en la cxambro cxe mi --
ELLA RENTHEJM (deturnante) Jes, jes, mi scias, Gunhild!
SINJORINO BORKMAN -- la semajnon antaux ol li, -- antaux ol li
liberigxis.
ELLA RENTHEJM (iras trans la planko) Ho, ne tusxu do tion!
SINJORINO BORKMAN (firme sed mallauxte) Estis la semajno
antaux ol li, -- la bankestro denove liberigxis.
ELLA RENTHEJM (antauxen sur la planko) Ho jes, jes, jes! Mi certe
ne forgesas tiun momenton! Sed pri tio pensi estas tro preme. Ecx nur
en pensoj resti momenton je tio -- oh!

SINJORINO BORKMAN (obtuze) Kaj tamen la pensoj ne permesigxas
turnigxi cxirkaux ion alian! (ekdire; kunfrapante la manojn) Ne, mi ne
komprenas! Neniam en la mondo! Mi ne komprenas, ke tiajxo, -- io tiel
terura povu trafi solan familion! Kaj imagu, -- nian familion! Altrangan
familion, kiel la nian! Imagu ke tio trafis gxuste gxin!
ELLA RENTHEJM Ho Gunhild, -- estas ja pli, pli multaj ol nia familio,
kiujn tio frapis.
SINJORINO BORKMAN Nu jes; sed pri cxiuj tiuj aliuloj mi ne multe
atentas. Cxar estis ja nur iom da argxento -- aux kelkaj paperoj, -- kiuj
perdigxis por ili. Sed por ni --! Por mi! Kaj por Erhart! Infano kia li
tiam estis! (en kreskanta ekscito) La honto por ni du senkulpuloj! La
senhonorigo! La malbela, terura senhonorigo! Kaj aldone esti tute
ruinigata!
ELLA RENTHEJM (singarde) Diru al mi, Gunhild, -- kiel li portas
tion?
SINJORINO BORKMAN Erhart, vi aludas?
ELLA RENTHEJM Ne, -- li mem. Kiel li portas tion?
SINJORINO BORKMAN (spirblovas moke) Cxu vi imagas, ke mi
demandas pri tio?
ELLA RENTHEJM Demandas? Vi do ne bezonas demandi --
SINJORINO BORKMAN (mire rigardas sxin) Vi do ne kredas, ke mi
interrilatas kun li? Estas kune kun li? Foje sercxas lin?
ELLA RENTHEJM Ecx ne tio!
SINJORINO BORKMAN (kiel antauxe) Li, kiu devis sidi ensxlosata
kvin jarojn! (frapas la manojn antaux la vizagxon) Ho, kia frakasanta
honto! (ekrektigas sin) Kaj imagu kiom la nomo John Gabriel Borkman
signifis pasinte! -- Ne, ne, ne, -- neniam plu vidi lin! -- Neniam!
ELLA RENTHEJM (rigardas sxin momenton) Vi havas malmolan

animon, Gunhild.
SINJORINO BORKMAN Kontraux li, jes.
ELLA RENTHEJM Li tamen estas via edzo.
SINJORINO BORKMAN Cxu li ne diris en la tribunalo, ke estis mi,
kiu komencis ruinigi lin? Ke mi disipis tro da mono --?
ELLA RENTHEJM (singardeme) Sed cxu ne estis ia vero en tio?
SINJORINO BORKMAN Sed cxu ne estis li mem, kiu volis tion tiel
havi! Cxio devus ja esti tiel sensence abunda --
ELLA RENTHEJM Tion mi ja scias. Sed gxuste tial vi estus devinta
reteni. Kaj tion vi ja ne faris.
SINJORINO BORKMAN Cxu mi tiam scius, ke ne estas lia propra
mono, tiu kiun li donis al mi por disponi? Kaj kiun li ankaux mem
disponis? Dek fojojn pli disipe ol mi!
ELLA RENTHEJM (silente) Nu, tio sekvis de lia pozicio, mi pensas.
Grandparte tamen.
SINJORINO BORKMAN (rikane) Jes, dirigxis ja cxiam, ke ni devis
"reprezenti". Kaj sekve li reprezentis kiel efikis! Veturis per
kvar-jungitaro -- kvazaux li estus regxo. Igis homojn kapklini kaj
humilskrapi antaux li kvazaux antaux regxo. (ridas) Kaj ili nomis lin
per antauxnomo, -- tra la tuta lando -- gxuste kvazaux li estus la regxo
mem. "John Gabriel", "John Gabriel". Cxiuj sciis kia grandegulo "John
Gabriel" estas!
ELLA RENTHEJM (firme kaj varme) Tiam li ja estis grandegulo.
SINJORINO BORKMAN Jes, aspektis ja tiel. Sed neniam per unu sola
vorto li informis min, kia estas lia stato. Neniam li sugestis, el kio li
prenis la rimedojn.
ELLA RENTHEJM Ne, ne, -- tion scietis ankaux ne aliuloj.

SINJORINO BORKMAN Ne gravis pri la aliuloj. Sed al mi li devis
diri la veron. Sed tion li neniam faris! Li nur mensogis, -- mensogis tiel
senfunde por mi --
ELLA RENTHEJM (interrompante) Tion li certe ne faris, Gunhild! Li
eble prisilentis. Sed li certe ne mensogis.
SINJORINO BORKMAN Nu jes, nomu tion kiel vi volas. Tio estas ja
tute la sama. -- Sed fine renversigxis la tuto. Cxio. La tuta gloro.
ELLA RENTHEJM (antaux si) Jes, cxio renversigxis -- por li -- kaj por
aliuloj.
SINJORINO BORKMAN (rektigas sin minace) Sed tion mi diras al vi,
Ella, -- mi ankoraux ne cedas! Mi sciu havigi al mi rehonorigon. Pri tio
vi konfidu!
ELLA RENTHEJM (strecxita) Rehonorigon? Kion vi pensas pri tio?
SINJORINO BORKMAN Rehonorigon por nomo kaj honoro kaj
bonstato! Rehonorigon por mia tuta mistraktita vivosorto, pri tio mi
pensas! Mi havas iun rezerve, mi, vi sciu. -- Iun, kiu lavu pura cxion,
kion -- kion la bankestro jxetis en la koton.
ELLA RENTHEJM Gunhild! Gunhild!
SINJORINO BORKMAN
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 32
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.