profetajxo. Sed ankaux alimaniere ni komprenas la emocion de la filantropo, kiu ne povas rezigni je la espero en finan venkon de bono, kvankam la plej proksiman estontecon kovras netraigeblaj nuboj.
18. En Slovakio (Uherska Skalice) li estis je pasko de tiu jaro tre gxoje bonveninta; el Uherska Skalice li vizitis ankaux aliajn ekleziojn fratajn pli malproksimen. Iom hezitante, li poste iris orienton kaj en Potok plenestime akceptis lin precipe la grafo Zikmundo Rakoczi. Sed por pli longa restado li eklogxis tie en auxtuno de la sama jaro, post longa traktado kun la eklezio, kiu hezitis en tiu kritika tempo lasi foriri sian cxefpastron. Fine la politikaj konsideroj decidis.
19. En sia nova agadloko Komensky tuj prezentis al la princo planon de la sepklasa lernejo, kies 3 elementaj klasoj estus lingvaj, 4 superaj klasoj objektaj (filozofiaj). La malsuperaj klasoj estis baldaux malfermitaj kaj Komensky relaboris por ili ankaux siajn lingvajn librojn je tria fojo, sed la superaj klasoj ne efektivigxis pro la tro frua morto de princo Zikmundo (4./II. 1652.). Komensky volis nome transmeti la taskon liberigi cxehxajn ekzilitojn al Zikmundo, cxar tiu cxi edzigxis kun Eliso, filino de la iama regxo Frederiko el Pfalz, kiun vere felicxan geedzigxon Komensky mem benis. Tial li ankaux laboris kun tia komplezemo por la lernejo, kiun la juna princo tiom sxatis. Bedauxrinde, ecx tie estis Komensky baldaux seniluziita, cxar la situacio ne estis ankoraux matura por liaj projektoj kaj la rimedoj, per kiuj li intencis cxion rebonigi, ne kondukis al la celo. Tial li fine ellaboris la enhavon de nova "Janua linguarum" en ok lernejaj teatrajxoj je "Studo-ludo", ("Schola ludus"), en kiu trovis efektivan placxon nur la nobela junularo de la lernejo. Post la laboro, dauxrinta 3 kaj 1/2 da jaro revenis Komensky alte estimata al sia eklezio en somero de la jaro 1654.
20. Lian gxustan kaj praktikan opinion pri la realeco, pruvas ankaux 2 libroj aperintaj en Hungario: Tio estas precipe lia fama "Orbis pictus", (Mondo en bildoj), en kiu la konciza enhavo de la "Janua linguarum" estas klarigata per multaj bildoj, kiuj estas tie ecx la cxefa temo. La ilustrajxoj anstatauxas tie empirian apercipon, kiun oni ne povis cxie akiri, kiel ekzemple en Hungario por diversaj metioj. Poste, forirante el Hungario, donacis Komensky al la princo Georgo II., frato de Zikmundo, verketon de ekonomia enhavo, nomitan "Gentis felicitas" (Felicxo de nacio), en kiu Komensky montras, sur kio bazas la gxusta signifo de la nacia felicxo kaj kiel malproksime de gxi estas la hungaraj logxantoj, kaj kiamaniere al gxi proksimigxi. Tio certe estis la plej bela danko por la favoro de Rakoczi.
21. La cirkonstancoj, kiam Komensky la trian fojon alvenis en Lesznon, estis tre kritikaj, cxar estis atendita la svedo-pola milito, kiu ankaux vere la sekvantan jaron furioze eksplodis. Pri gxi ni scias pli detale el la romano de Sienkiewicz "La inundo." La svedan enmarsxon konvene komparas la poeto kun la inundo, cxar la malamika militistaro alproksimigxis gxis al Krakow, ke ecx la regxo Jan Kazimir mem estis devigata forkuri fremdlandon. Leszno akceptis la svedan kavalerian garnizonon. La fremduloj, en la urbo logxantaj, laux religio skismuloj, estis amataj nek de la popolo el la cxirkauxajxo, nek de la nobelaro. Kiam do, en unuopaj lokoj de la regno levigxis ribelo kontraux la fremda regado, venis ankaux vico je Leszno, eble ankaux la sopiro je abunda rabajxo en la ricxa komerca urbo tiam decidis. En aprilo de la jaro 1656 la kampara popolo, gvidata de la nobelaro, forte atakis la urbon, kiu post la foriro de la sveda garnizono estis prirabita kaj ekbruligita. Komensky restis malgraux cxiu minacanta dangxero cxe sia parohxo kaj foriris el la urbo nur en lasta momento, jxetinte parton de siaj manuskriptoj en la kasxejon sub sia studocxambro. Tie ili estis ankaux trovitaj kaj redonitaj al li dek tagojn post la brulego. Bedauxrinde, tio estis sole la malgranda restajxo de lia multjara senlaca laboro. Krom tio perdis Komensky sian tutan havajxon, la materialon pansofian kaj precipe grandan cxehxolatinan vortaron jam por la preso preparitan. La perdon de tiu cxi vortara trezoro Komensky plej multe bedauxris kaj tio estas ankaux la plej granda perdo, kiu trafis nian nacion je gxia spirita posedajxo de la pli malnova tempo. Pri la valoro de la verko atestas gxia negranda restajxo "Linguae Bohemicae thesaurus" de V. Jan Rosa, kiun ofte uzadis Josef Jungmann, verkante sian vortaron.
22. La malfelicxa sorto de la urbo profunde tusxis koron precipe de la samtempa evangelia mondo, same kiel la perdoj de la fama pansofisto liajn multnombrajn amikojn. Li volis kun sia familio plej frue translogxigxi en Frankfurton a. M., sed volonte li akceptis inviton de Laurente de Geer, filo de Ludoviko, translogxigxi al li en Amsterodamon kaj tie en trankvilo dedicxi sin al la preferata pansofio. Logxantaro de la urbo bonvenigis lin plej estime, kiel mondfaman personon kaj estis ankaux al li
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.