volis plenumi deziron de Svedoj, kiuj kiel la plej potencaj kontrauxloj de Habsburgoj penis helpi liajn samlandanojn kaj samkredanojn kaj ebligi la revenon en Bohemion.
12. Trans Holandio, kie li ankaux renkontigxis kun la fama filozofo Descartes, Germanio kaj Danio li rapidis Svedion, por prezenti sin al la malavara subtenanto de subpremataj homoj, al holanda grandkomercisto Ludoviko de Geer, militistara sveda liveranto, de kiu la propono devenis. Tiu, volante havi sian intencon aprobitan de la politika potenco, sendis lin en Stockholmon al regna grandkanceliero Axel Oxenstern. La kanceliero, jam de longe konscianta bezonon de la reformo de la instruado, auxskultis la konkludojn de Komensky kun granda intereso, li ecx proponis al li superan inspekton de reformo de la tuta instruado en Svedio. Ne malpli gxojigadis lin, kiam Komensky argumentis al li el la Sankta Skribo la proksimecon de la regno de Kristo kun la pligrandigo de komuna kulturo. Nur post la kvartaga interparolado foriris Komensky, promesinte, ke li pli frue, kiel aferon pli urgxan, prilaboros librojn lingvajn, kaj poste komencos solvadi la pansofion (Cxioscion). Ankaux al regxino Kristino estis tiam Komensky de kanceliero prezentita.
Kiel logxlokon por la komencotaj laboroj, rekomendis al li la kanceliero trankvilan, tolereman urbon Elbing, apud fresxa limano de la rivero Vistulo, en la orienta Prusio. Tie ankaux eklogxis Komensky kun sia familio, en auxtuno de la jaro 1642, havante kelkajn junajn helpantojn el Frata Unuigxo, kun kiuj li esperis sukcese plenumi la tutan taskon dum kelke da monatoj.
13. Sed denove prilabori tutan sistemon de lernolibroj kaj samtempe meti ilin en perfektan harmonion, postulis multon da laboro kaj pacienco precipe, kiam Komensky, dezirante perfekte koni la tutan problemon, ree trastudis cxiujn samtempajn lingvajn instrumetodojn kaj ecx analitike relaboris tutan instruan teorion entute, kaj nur sur cxi tiu fundamento li traktis, laux lia opinio, multsignifan por la tuta klero teorion de gxusta instruado de lingvoj en enkonduka verko al la lernolibroj nomita "Linguarum methodus novissima" (Plej nova lingva metodo, eld. en jaro 1649).
14. Sed malgraux tiuj cxi tiom urgxaj laboroj, li ne forgesadis sian pansofion, eldoninte tuj en la jaro 1643 "Planon de pansofio" (Pansophiae diatyposis) kaj 2 jarojn pli poste li komencis esplori la penson de komuna universala reformo de cxiu homa gento per sistemo de la libroj, inter kiuj ankaux lia pansofio estus nur unusola verko. Li intencis plej frue prezenti la proponon al Euxropa klerularo por prikonsidero kaj li nomis gxin "Gxenerala interkonsilo pri la reformo de la aferoj homaj" (De rerum humanarum emendatione consultatio catholica). La efektivigxo de tiu cxi intenco ne okazis, cxar Ludoviko de Geer sencxese insistis je la finlaborado de la prenita tasko kaj li ne kasxis ecx sian malplacxon, se Komensky deflankigxis for la laboro al tiu, kiu lin pli allogis, aux se li ie reprezentis sian eklezion, kaj fine li ecx rifuzadis promesitan subtenon, kiam la libroj ne estis baldaux preparitaj por preso. Kaj tiel ni trovas cxe Komensky jxus en tiuj jaroj 1642-48 ofte hezitadon, senkulpigxadon kaj regxustigxadon kaj denove skuetadon per la katenoj de devoj kiuj lin tiom premis.
15. Cetere, lia maltrankvilo grandigxis ju pli proksimigxis la decido de militaj interkonsentoj, kio signifis ankaux decidon pri la sorto de cxehxaj ekzilitoj kaj tamen verdire Komensky sole por Cxehxoj laboris, akceptinte la taskon por li tiom sendankeman. Sed la traktado estis prokrastata, la esperoj malaperadis kaj ju pli necedema montrigxis la imperiestro Ferdinando IIIa rilate la demandon de la religia unueco en bohemaj landoj, des pli volonte permesadis en Germanio la aprobon de evangeliaj eklezioj. Jam antaux la ratifikacio de pacaj interkonsentoj en la jaro 1648 petas Komensky la regxinon kaj svedajn kancelieron, ke ili protektu kompatindajn bohemajn ekzilitojn kaj ne submetu tiom da senkulpe suferantaj homoj kaj iliaj eklezioj al la certa ruinigo. Sed cxio estis vana. Superigxis la politikaj konsideroj, cxar cxiuj militantaj partioj estis jam lacaj, elcxerpitaj kaj Cxehxoj estis tamen oferdonitaj. Kaj al Komensky ne restis ol ankoraux senkulpigadi sin pro sia insistado.
16. La saman jaron li forlasas Elbingon por administri sian eklezion, de kiu li estis elektita kiel episkopo--jugxanto. En Lezsno li poste presigis du librojn, kiujn li dum antauxaj jaroj verkis por Svedoj, nome la "Metodon de lingvoj" kaj "Didaktikon", sian plej gravan verkon.
17. Ankaux cxi tie li ne restis longe. Jam la duan jaron post sia translogxigxo en Lesznon li ricevis honoran inviton de princoj Rakoczi, ke li en Saryssky Potok super Bodrogo, en loko de ilia somerlogxado arangxu lernejon laux siaj pansofiaj planoj. Antaux sia forveturo en Hungarion, kien lin sekvis lia eklezio en printempo de la j. 1650, li ankoraux verkis, por gxojigi la korpremitajn fratojn tie logxantajn, "Testamenton de la mortanta patrino de la Frata Unuigxo," verketon de alegoria karaktero, en kiu lia eklezio adiauxas sur la mortlito kun siaj filoj kaj postlasas al ili siajn trezorojn. El gxi devenas ankaux nia enkonduka sentenco, kiu sonas al ni kvazaux
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.