proponita helpo por diskonigo de liaj verkoj.
23. Li akceptis gxin plej unue por la eldono de la kolektitaj verkoj pedagogiaj "Opera didactica omnia" (1657), kiujn li arangxis laux la tempo de ilia deveno (en Leszno, Elbing kaj en Potok) en tri grandaj volumoj kaj aldonis al ili kvaran parton de interparoloj, verkitan en Amsterodamo. Tiuj verkoj ekmirigis la tutan instruitan mondon; sxajnis, ke cxiuj misteroj de la gxusta instruado estas malkovritaj kaj nur de tiu unusola viro. La aprobo de la urbo, en kiu Komensky logxis kaj al kiu estis tuta verko dedicxita, estis precipe grava.
24. Kontrauxe la eldono de la latina traduko de politikaj profetajxoj devenantaj de tri viziuloj, kun kiuj Komensky persone interrilatis, vekis kontraux li atentindan opozicion kaj maltrankviligis liajn lastajn jarojn. Kaj tamen ankaux per tiu cxi libro, nomita "Lux in tenebris" (Lumo en mallumoj) volis Komensky utili al sia nacio, kaj denove vaste pritrakti la demandon de ekzilitoj kaj atentigi pri la maljustajxoj faritaj al lia nacio. Kion profetis liaj profetoj Kotter kaj K. Ponatovska pri la unuaj tempoj de la tridek-jara milito estis ja post la finigxo de la bataloj plejparte decidite. Krom tio ne cxesis instigi Komensky-on lia iama kunlernanto kaj malbonfama profeto el Lednice Nikolao Drabik al novaj kaj novaj politikaj deklaroj, kvankam liaj vizioj estis nur sencxese ripetigxanta atakado je la Habsburga familio, je Auxstrio kaj je papismo, de kiuj ruinigxon en la plej proksima tempo li profetis. La malfelicxa rezultato de la militista interveno en Polio, kiun provis princo Georgo IIa Rakoczi je fino de la svedo-pola milito, estis certe unu el kauxzoj de konstanta insistado de Drabik. Komensky estis tiam ankaux peranto de la diplomataj sciigoj de la princa korto kun la fremdlando. Sian personan honoron kaj sian neriprocxeblecon li defendis per eldono de la profetajxoj "Lux e tenebris" (Lumo el la malumo, 1665), kiujn li sendis pere de speciala kuriero al korto de Ludoviko XIV. esperante je komencigxanta jxaluzeco inter Habsburgoj kaj franca regxa dinastio.
25. Sed malgraux la peno por la bono de la subpremitaj samlandanoj Komensky gxis la lastaj momentoj ne forgesis, kion li promesis al la mondo, la pansofion.
El promesitaj "Interkonsiloj universalaj pri la reformo de la homaj aferoj" li eldonis nur du enkondukajn volumojn: "Gxenerala vekigxo"--(Panegersio) kaj "Gxenerala klerigo"--(Panaugiio 1662), sed li sendis detalan alvokon al cxiuj euxropaj scienculoj, volante instigi klerularon al fervora agado por la levigxo de la kulturo, sen kiu sxajnis al li la homa felicxo neebla. Krom tio li sencxese primeditadis, kiamaniere fari la sciencojn alireblajn por cxiuj klasoj. Tion pruvas la plano de IIIa parto de la Pansofio konservita bone en lia postlasajxo, kiun li fine volis disvolvi en 100 dialogoj. El la pluaj verkoj ni konas precipe la nomojn: parto IVa "Pampaedia", "Gxenerala kulturo", kiu estis enhavonta cxiujn cxefajn ideojn de la instruado, parto Va: "Panglottia"; "Universala kulturado de la lingvoj", enhavonta krom la cxefaj lingvaj reguloj ankaux ideojn pri la nova perfekta lingvo por kulturado de la scienco, parto VIa: "Panorthosia," "Universala plibonigxo", en kiu li volis priskribi la staton de la homaro, kiam cxio estos lauxdezire plenumita, parto VIIa: "Pannuthesia," "Universala admono" estis instigonta la homaron, ke gxi vere pri cxio cxi klopodu. Krom tio Komensky sencxese aliformadis "Trairejon al la objektoj" por la junularo kaj li finis la verkon en lasta jaro de sia vivo, kiel maljunulo preskaux okdekjara. Al "Trairejo al la objektoj" li aldonis kiel praktikan konsekvencon "Triertium catholicum" (Universala triarto), en kiu li absolute teorie provis solvi la grandan problemon pri korespondo de la pensado, parolado kaj agado. Tiun verkon li finskribis komence de la oktobro en 1670, 6 semajnojn antaux sia morto.
26. Ankaux por la restajxoj de lia eklezio estas la amsterodama tempo plena je fruktodona laboro: Komensky ree eldonis tie la cxefajn verkojn klerigajn, sed krom tio ankaux aliajn, ankoraux nepresitajn, kiel "Manualon" (mallongigita Sankta Skribo), kantaron, katehxismon kaj la konfesion.
27. Kaj kiam li eldonis en la jaro 1668 al la mondo ateston pri sia vivoagado "Unum necessarium" (Unu necesa), li povis kontentigxinta argumenti, ke li felicxe trapasis cxiujn labirintojn, tra kiuj lin lia kortusxa vivo kondukis. Li ne sole malgraux multaj tentoj konservis la nefusxitan kredon de la antauuxloj hereditan, li ne sole dedicxis grandan parton de sia spirita energio al sia mallevigxanta eklezio, sed li donis al la tuta mondo kaj precipe al sia nacio brilan ekzemplon, kiamaniere kaj ecx dum la plej malgxojaj cirkonstancoj, kiam sxajne cxio la homon konstrauxstaras, oni povas krei la verkon de senmorta signifo por la tuta estonteco. Pli ol 150 verkojn de Komensky oni kalkulas, el kiuj ni tie tusxis nur kelkajn la pli signifajn, sed cxiuj pruvas la nerompeblan intelektecon de la menso, senlacan klopodon klarigi cxion simple kaj klare. Malmulte de tiel pensantaj kapoj ni trovas inter la scienculoj de cxiuj epokoj kaj gentoj.
28. Komensky estas nomata ankaux instruisto de la
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.