kaj malfacila laboro, ke sole senlaca kaj diligenta laboro de unuopulo sukcesus gxin venki.
6. La ideojn, en gxi koncize donitajn, pritraktis Komensky detale en la letero, kiun li sendis al sia amiko Samuel Hartlib en London, en la duono de tridekaj jaroj de la XVII. jarcento. Al Hartlib cxio cxi tre placxis, cxar ankaux la fama angla filozofo lordo Francis Bacon, antaux ne longe mortinta (1628), predikis la bezonon de nova metodo de cxia esplorado sur la principo de indukcio, pri kiu tiam klopodis la natursciencoj. Estas tiel klarigeble, ke Hartlib sen permeso de Komensky sendis la leteron al la Oxforda universitato por bontrovo kaj kun gxia konsento li gxin ecx prese eldonis kiel "Conatuum Comenianorum praeludia" (Antauxludo de entreprenoj de Komensky). Komensky estis vere surprizita ricevinte subite el Londono anstataux respondo presitajn ekzemplerojn de sia letero. Memkompreneble, ke ne tute konvenis al Komensky antaux la mondo entrepreni ion, kion li sxatus labori kasxe en sia laborejo, sed kuragxigis lin denove la konsento kun lia propono de la tuta scienca mondo. Baldaux estis proponite al li ne nur la materiala helpo por lia laboro, sed ankaux la scienculoj de diversaj fakoj proponis sian helpon kiel kunlaborantoj, por ke la verko estu pli frue preta.
7. Unuan materialan helpon proponis al Komensky la juna posedanto de Leszno Grafo Bohuslav Leszczynski, kiu volis ankaux liajn helpantojn vivteni. Tio okazis en la jaro 1640, post granda sukceso de la lerneja teatrajxo "Pri Diogenes el Kynike", kiun li atingis estante rektoro de la leszna lernejo. La grafo cxeestis kun siaj amikoj la prezentadon. Al li do Komensky prezentis unuan detalan proponon, kiel estus eble pansofion sistemi kaj kiuj helpaj verkoj estas bezonaj. Gxi estis precipe "Panhistorio", historio de scienca esplorado kaj sercxado de la veroj kaj la "Pandogmatio", resumo de cxiuj opinioj kaj skismoj per kiuj la homaro iradis al la scio.
8. Sed pli frue ol cxi tiu propono estis decidita, ricevis Komensky de Hartlib (somero 1641) inviton, ke li venu Anglion por signifoplena laboro, gloranta kaj honoranta Dion. Alveninte Londonon Komensky nur tiam eksciis de la amikoj, ke li estis invitita de la parlamento mem, por fondi pansofian kolegion, en kiu li kun 12 scienculoj laborus je la progreso de la sciencoj. Tiun sukceson atingis Hartlib helpe de potencaj amikoj cxe la nove kunvokitaj parlamentanoj, cxe kiuj tiam aperis forte la emo, ne nur plibonigi ekzistantajn malordojn en la regno, sed ankaux subteni la progresemajn ideojn, kiuj tiam estis sennombraj. Bedauxrinde, la ribelo de katolikaj Irlandanoj kontraux Angloj prokrastis la tujan efektivigon de la grandioza propono de Hartlib.
9. Komensky uzis liberan tempon en Londono dum vintro 1641-2 preparante detalan planon nomitan "Via Lucis" (Vojo de la lumo) por la intencita kolegio. Li montras en gxi kiamaniere penis la homaro liberigxi el la mallumo de la erardoktrinoj, en kiuj gxi kvazaux dronigxis post perdo de la kredo je la vera Dio. Lastaj kaj plej efikaj rimedoj, laux opinio de Komensky, estas la arto de libropresado kaj vojagxado trans maroj. Sed ankaux cxi tio ne suficxas por ke la homaro retrovu la lumon. Por atingi gxin oni cxefe bezonas disvastigi la klerecon per tauxgaj rimedoj. Tiuj rimedoj povas esti elementaj lernejoj por la tuta homaro, en kiuj gxi akiradus la konon el universalaj libroj, verkitaj de scienca kolegio. Ankaux universalan lingvon povus iam tiuj cxi viroj krei. Havante sian centron en Londono, kvazaux foirejo de la tuta mondo komerca, ili povus atente observi la evoluon de la tutmonda kulturo, informi sin reciproke pri novaj eltrovoj de monda signifo kaj esti samtempe internaciaj jugxantoj en aferoj politikaj. Al ilia jugxorajto estus ankaux la regxoj submetataj kaj kiu kontrauxstarus ilin, tiu povus esti forigita per la komuna interveno de cxiuj aliaj. Tiamaniere estus garantiita la sencxesa progresado de la homaro kaj la eterna paco en la tuta mondo.
10. Bedauxrinde, la grandioza projekto ne efektivigxis, la politika paco ne ekestis en Anglio ecx dum la sekvintaj jaroj kaj la ribelo kontraux la malnovaj ordoj ekkulminaciis per forigo de la regxeco kaj enkonduko de protektorato de Cromwell. Ankaux religia radikala partio sukcesis valori en la politiko. Komensky povis tiam nenion alian fari ol forlasi konfuzitan Anglion kaj akcepti novan proponon el Svedio, ke li organizu por Svedoj la librojn por lernado de latina lingvo kaj kompense ke li ricevos helpon por la preparata pansofio.
11. El simpla "Janua linguarum reserata" evoluis dum kelke da jaroj triparta metodo de latinaj lernolibroj, kiuj estis sukcese enkondukataj en tiamajn lernejojn. Krom la "Janua linguarum" estis ankoraux "Antauxpordejo" (Vestibulum) kaj "Cxambro" (Atrium) al cxiu grado de la gramatiko kaj vortaro. Komensky nevolonte forlasis sxatatajn jam ideojn pansofiajn, en kiuj li vidis sian propran vivocelon, precipe, kiam liaj anglaj amikoj lin pro tio riprocxis, sed li esperis baldaux fini la laboron en Svedio kaj komenci tiun, kiu plej multe lin allogis. Ankaux pro politikaj kauxzoj li
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.