Jan Amos Komenský | Page 3

Jan Václav Novák
vortoj de la pregxo "Patro nia. Venu regno Via"! Zorgante tiel, ke lia nacio ne estu surprizita per la subita renverso, li preparis por gxi proponon de la nova reguligo de la eklezio kaj samtempe la verkon, kiu garantiis lian gloron por la tuta estonteco. La verkon li nomis "Didaktiko," t. e. "arto de la arta instruado" kaj en gxi li montris pli frue al la samlandanoj, pli poste en la latina traduko de la verko al la tuta homaro, kiamaniere eduki la junularon al la noblaj moroj kaj pieco kaj instrui al gxi utilajn sciojn. En la libro oni postulas dedicxi por la perfekta eduko plenajn 24 jarojn de la juneca agxo, kiun oni dividu je kvar periodoj; la infanagxo, knabagxo, agxo de la maturigxado kaj junulagxo. Por cxiu agxo li volis starigi apartan lernejon, preparante por cxiu specialajn librojn. Al la infana agxo li dedicxis la faman "Informatorio de la patrina lernejo", kiu farigxis evangelio de la instruistaro ne nur de lia propra nacio, sed ankaux de cxiuj kleraj nacioj same kiel la "Didaktiko". Bedauxrinde cxi tiujn signifoplenajn fruktojn de lia spirito povis utiligi pli frue la fremdlando, liaj samlandanoj ekuzis ilin nur post la nacia renaskigxo.
3. En ekzilon en la urbon Leszno foriris Komensky je komenco de la jaro 1628 kaj tie li komencis instrui lernantojn de la latina lernejo. Li verkis por ili negrandan lernolibron de la latina lingvo nomata "Janua linguarum reserata" (1631), kiu disvastigxis dum kelkaj jaroj en la tuta Euxropo kaj konatigis la nomon de Komensky ecx en la plej malproksimaj landoj de Azio. Gxia praktika arangxo ekinteresis la tutan instruitan mondon. Komensky deziris per tiu cxi lernosistemo ne sole forigi malfacilajxojn de la lernado de la lingvo latina, sed li celis samtempe doni al la junularo konon de la plej gravaj aferoj en la mondo. Tial li konstruis en 100 alineoj (1000 frazoj) tabelon de enhavo de la tuta mondo, komencante de gxia kreo kaj finante per la lastaj aferoj de la homo; en tio cxiu objekto devis esti signita per sia origina nomo. La praktika signifo de tia libro estis al cxiu evidenta kaj tial gxi estis en la tuta Euxropo en diversajn lingvojn tradukata. La verkinto mem ekmiris pri la sukceso kaj aprobo de sia libro. La provo faris lin tuj mondkonata inter cxiuj tiamaj kleruloj. Sed tamen en sia fervora penado helpi al la homaro, skuigxanta pro la malpaco kaj maltrankvilo, li konsideris tion kvazaux signon de la Providenco, ke li provu ion pli signifan. Li rimarkis, ke kauxzo de cxiuj malfacilajxoj sur la mondo estas celado al aferoj suprajxaj sen atento de ilia interno kaj enhavo kaj la homa facilkredemeco. Antaux nelonge estis atendata savo de la klasikismo, la reveno al beleco de la malnovaj formoj literaturaj, sed la penado haltis cxe senenhavaj formoj, cxar al la efektiva kono, ne alkondukis la junularon ecx la legado de la malnovaj verkistoj. Kaj tamen estis en la lernejoj, tiom da tempo kaj zorgoj dedicxita al la latina lingvo sole por ke la lernantoj sciu verki leterojn kaj versojn laux la malnovaj modeloj. Cxu estas utila por la vivo, demandas Komensky, labori pri tiaj aferoj, kiam jxus dume atentigas pri sia rajto nove prosperantaj natursciencoj precipe fiziko, hxemio kaj astronomio? Tial opinias Komensky, ke estas necese arangxi denove la instruadon laux novaj metodoj kaj principoj, kiel oni faris cxe lingvo latina. Estas jam por la komparo de cxiuj objektoj necese tiujn principojn trovi. Ke estas eble fari tion, konkludas Komensky laux vortoj de Sankta Skribo (Sagxeco 11, 21), ke Dio cxion ordigis laux la nombro, mezuro kaj pezo. Se cxiuj vortoj de iu lingvo havas sian analogion, ke oni povas ilin ordigi en nemultaj reguloj, sammaniere klasifiki oni povas la objektojn kaj difini laux iom da principoj. Estus sole nur necese konstrui "Pordegon de la objektoj", memkompreneble tiel konstruitan, ke la junularo sen malfacilajxoj eniru en la templon de la sciencoj. Kaj se estus tiel poveble de la juneco cxiujn homojn enkonduki en la veran konon, malaperus certe per si mem cxiuj iniciatoj de la malkonsento kaj malpaco kaj anstataux malamikeco ekregus en la mondo agrabla paco. Kaj pri paco klopodis Komensky des pli multe kun aliaj same pensantaj viroj, ju pli profunde influis la cxehxan landon, lian patrujon, kaj preskaux la tutan Euxropon la malfelicxaj sekvoj de la religiaj malpacoj. Se la vera scio disvastigxus inter cxiuj homoj, cxu ne proksimigxus la plenumo de la vortoj de Kristo, ke estos unu sxafejo kaj unu pasxtisto?
5. Ke oni iam sukcesos verki tian libron, Komensky ne dubis. Ankaux gxustan nomon li el libroj samtempaj por gxi trovis: "Pansofio". Kompreneble por ke cxiuj frazoj en gxin akceptitaj estu vere fidindaj konitajxoj, oni devus trastudi tutan sciencan materialon kaj per spertoj kaj esplorado pruvi la verecon de cxiu gxia frazo. Sed tio estus granda
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 11
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.