kapablaj vivi laux ili. Kaj li efektivigis tion kun tiela sukceso, ke fondigxis multaj komunumoj de homoj vivantaj laux la principoj de la origina kristaneco, kiel gxin Chelcicky predikis. Ili neniam uzis perforton, amis sin reciproke, laboris honeste ne sole por sia propra profito sed por bonfarto de cxiuj komunumanoj. Ilia nomo estis "Cxehxaj Fratoj" kaj la influo de organiza laboro de "revulo" Chelcicky dauxris tri jarcentojn! Dum tiel longa epoko kreskis kaj floris komunumoj de Cxehxaj Fratoj kiel modeloj de la bona mastrumado kaj dokumento, ke ecx utopioj estas realigeblaj.
Jan Amos Komensky estis la lasta episkopo de la Cxehxaj Fratoj. Sed lia vero estis jam alia vero. La mezepokaj formoj estas cxe li jam tute plenigitaj per la moderna enhavo de renesanca kulturo, la du polusoj de la homara celado: idealo materia kaj idealo spirita, la bezono agi kaj la gxuo mediti, estas cxe li en harmonia kunsento. Li estas efektive kredanta membro de la eklezio de la Cxehxaj Fratoj, li malbenas kaj kondamnas militon, sed antaux cxio li scias, ke lia propra nacio devas esti libera por povi plenumi taskojn de Dio donatajn. Samtempe kun li vivis la glora filozofo franca Descartes. Lia pens- kaj agadmaniero estis tute kontrauxa al tiu de Komensky.
Descartes dum la tuta vivo sidis en salono sur kusenoj malforta, malsaneta viro, kaj la tutan vivon meditis, cxu li ekzistas aux ne.
Al Komensky ecx ne venis penseto, ke li povus ne ekzisti, cxar cxiam aferoj gravegaj estis farotaj. Li, politika ekzilito el sia patrujo, cxiam sciis, ke antaux cxio la maljusta kaj malbona uzurpatoro de le regxa trono estas forigota. Kaj li tial vagadis tra la tuta Euxropo, sercxante monon, soldatojn, asociojn, kiuj povebligus forigi la malhonestulon Habsburgan, la despoton, la kontrauxreformaciulon. Ecx kun Turkoj li estus estinta asociinta por ekmiliti la Habsburgojn.
Kaj kiam cxio montrigxis vana, li ne malesperis sed cxiujn siajn laborkapablojn li dedicxis al la reformo de pedagogio al la organizado de pli bonaj lernejoj ol nun. Cxar se la junaj homoj eliros el lernejoj pli bone instruitaj pri la homecaj virtoj, tiam neniam estos poveble, ke ekzistu tiomaj maljustecoj, tiom da faroj kontraux la legxo de Dio, kiom li vidis kaj travivis.
Tia konkreta, praktika laboro por la ideala vero, por la morala postulo, por sistemo de Dio, tio estas la plej karakteriza kvalito de la cxehxoslovaka menso.
Tial komprenu, fremdnaciaj legantoj de nia libreto, kial ni kun tia fervoro propagandas la scion pri Jan Amos Komensky, kaj helpu nin propagandante kun ni.
BRATISLAVA, 13. marton 1921.
Dr. Stan. Kamaryt.
JAN AMOS KOMENSKY, INSTRUISTO DE LA NACIOJ, FONDINTO DE LA NOVOEPOKA INSTRUADO.
"Ankaux mi kredas al Dio, ke gxis pasos la uragano de la kolero pro niaj pekoj sendita sur niajn kapojn, la regado de viaj aferoj al vi revenos, ho, popolo bohema!"
Per tiuj cxi vortoj, ofte nun ripetataj, inauxguraciis la unua prezidanto de la cxehxoslovaka respubliko Tomas G. Masaryk sian unuan komunikon al la Nacia Kunveno. Kaj la profeto Jan Amos Komensky, kies plumo ilin la unuan fojon skribis, tiam ilin skribis, kiam montrigxis vantaj la lastaj esperoj de bohemaj ekzilitoj je politika helpo, post ratifikacio de la interkonsentoj de paco Westfala en Nurenberg (komencon de la jaro 1650) kaj kiam la turmentata euxropa popolo denove libere ekspiris post la longa suferado pro la plej kruela eklezia milito. Por li kaj liaj samreligianoj tiu trankvilo bedauxrinde ne ekzistis, al ili estis destinite dauxrigi la vagadon tra la negastema fremdlando, kaj trovi tie ecx la finan ripozon.
Kaj tamen Komensky, la lasta cxefpastro de la "Frata Unuigxo" (Jednota bratrska), nia plej nacia eklezio, senlace laboris preskaux duonon da jarcento por la bono de la homaro dedicxante la amon al sia patrujo, kiam li devis gxin forlasi en agxo da 35 jaroj, penante gxis sia lasta spiro helpi al gxi el la morala mizero per disvastigxo de la klereco en cxiujn klasojn kaj per la konvinkado pri bezono de la paco.
1. Ricxa je sciajxoj li revenis el fremdlando, por dedicxi cxiujn siajn fortojn al la servo de la Frata Eklezio; sed jam kiel studento li ekkuragxis konatigi al siaj samlandanoj elpensajxojn de la samtempaj natursciencoj kaj per helpo de la detala cxehxolatina vortaro ebligi al ili la scion de la sciencoj.
Sed bedauxrinde lia trankvila laboro por la utilo de liaj eklezianoj estis interrompita per eksplodo de ribelo, finigxinta per venko de la regxo Ferdinando IIa super la bohema nacio la 8an novembron 1620.
En tiu tempo estis ankaux verkita lia fama "Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro" (1623), kiun libron oni ankoraux hodiaux vicigas inter la popularajn librojn de la pli malnova cxehxa literaturo.
2. Sed ankaux pri la estonteco de la patrujo zorgis Komensky dum cxi tiuj suferoplenaj jaroj. Li estis plene konvinkita, ke ne estas malproksima la tempo, kiam finos la suferado pro la kredo kaj ekestos la nova regno, pri kiu cxiutage pregxas Kristanoj per
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.