kara Tora.
ELVSTED Tea mi nomigxas.
HEDDA Jes gxuste. Kompreneble. Tea mi dirus. (rigardas sxin
kompateme) Do vi ne kutimigxis al boneco kaj afableco, vi, Tea? En
via propra hejmo?
ELVSTED Ho, se mi vere havus hejmon! Sed mi neniun havas. Mi
neniam havis.
HEDDA (iom rigardas sxin) Mi komprenetis, ke estus io tia.
ELVSTED (rigardas antauxen senhelpe) Jes, -- jes, -- jes.
HEDDA Mi ne certe memoras nun. Sed cxu ne estis unue kiel
mastrumistino, ke vi venis tien norde al la notario?
ELVSTED Vere mi estus guvernistino. Sed lia edzino -- la tiama, -- sxi
estis malsaneca, -- kaj plej ofte kusxis en lito. Jen, mi devis ankaux
sxargxi min pri la mastrumado.
HEDDA Sed poste, -- fine, vi farigxis dommastrino.
ELVSTED (peze) Jes, fine mi tio farigxis.
HEDDA Mi pripensu --. Kiom longe estas de tiam, -- proksimume?
ELVSTED Post kiam mi edzinigxis?
HEDDA Jes.
ELVSTED Estas nun kvin jaroj de tiam.
HEDDA Jes, gxuste; tiom devas esti.
ELVSTED Ho, tiuj kvin jaroj --! Aux pli gxuste la du -- tri lastaj. Ho,
se vi, Sinjorino, povus imagi al vi --
HEDDA (frapetas sxian manon) Sinjorino? Hontu, Tea!
ELVSTED Ne, ne, mi provos. -- Ja, -- se vi nur povus imagi kaj
kompreni --
HEDDA (preterpase rimarkante) Ejlert Lovborg logxas ja tie norde
dum tri jaroj, mi opinias.
ELVSTED (rigardas sxin iom necerte) Ejlert Lovborg? Jes -- li faras.
HEDDA Cxu vi konis lin jam cxi tie en la urbo?
ELVSTED Apenaux. Nu ja, -- de nomo, kompreneble.
HEDDA Sed tie norde, -- li do venis en vian domon?
ELVSTED Jes li vizitis nin cxiun tagon. Li devis ja legi kun la infanoj.
Cxar lauxtempe mi sola ne kapablis cxion fari.
HEDDA Ne, kompreneble. -- Kaj via edzo --? Li versxajne ofte
vojagxas?
ELVSTED Jes. Sinjorino, -- ne Hedda, -- vi komprenas, ke kiel notario
li devas ofte vojagxi cxirkauxe en la distrikto.
HEDDA (apogante sin al la segxbrako) Tea, -- kompatinda, dolcxa Tea,
-- nun vi cxion rakontu al mi, -- tiel kiel estas.
ELVSTED Jes, kaj jen vi demandu.
HEDDA Kia vere estas via edzo, Tea? Mi pensas, -- kia en -- cxiutagaj
rilatoj. Cxu li traktas vin bone?
ELVSTED (eviteme) Li certe mem kredas, ke li cxion plej eble bone
faras.
HEDDA Sxajnas al mi, ke li estas tro maljuna por vi. Certe pli ol dudek
jarojn pli maljuna?
ELVSTED (incitita) Ankaux tio. Unu rilato aldone al alia. Cxio pri li
estas por mi malsimpatia! Ni havas ecx ne unu penson kune. Nenion en
la mondo, -- li kaj mi.
HEDDA Sed cxu li tamen ne iel amas vin? Tiel siamaniere?
ELVSTED Ho, mi ne scias kion li sentas. Mi vere nur estas utila por li.
Kaj ne kostas multe dungi min. Mi estas malmultekosta.
HEDDA Estas malsagxe de vi.
ELVSTED (agitas la kapon) Ne povas esti alimaniere. Ne kun li.
Sxajne li vere sxatas neniun alian krom si mem. Eble iomete la
infanojn.
HEDDA Kaj ankaux Ejlert Lovborg, Tea.
ELVSTED (rigardas sxin) Sxatas Ejlert Lovborg! Kiel vi havas tiun
ideon?
HEDDA Sed, kara, -- sxajnas al mi, ke cxar li sendas vin ecx cxi tien al
la urbo post lin -- (ridetas preskaux nerimarkeble) Kaj krome vi ja mem
tion diris al Tesman.
ELVSTED (kun nervoza spasmeto) Nu do? Jes, eble mi tion faris.
(eldiras kviete) Nu. -- Pli bone ke mi diru al vi cxion. Cxar tamen
malkasxigxos.
HEDDA Sed, mia kara Tea --?
ELVSTED Do, mallonge kaj rekte! Mia edzo tute ne sciis, ke mi
forvojagxis.
HEDDA Cxu vere! Via edzo nenion sciis?
ELVSTED Kompreneble ne. Krome li ne estis hejme. Faris vojagxon,
ankaux li. Ho, mi ne plu eltenis, Hedda! Tute neeble! Tiel sola kia mi
de nun estus tie norde.
HEDDA Nu? Kaj poste?
ELVSTED Jen, mi pakis kelkajn el miaj ajxoj. La plej necesajn. Tiel
kasxe. Kaj jen mi forlasis la domon.
HEDDA Senpere?
ELVSTED Jes. Kaj vojagxis per fervojo rekte cxi tien al la urbo.
HEDDA Sed, mia kara, bona Tea, -- ke vi tion kuragxis!
ELVSTED (ekstaras kaj pasxas sur la planko) Nu ja, kion en la tuta
mondo mi alie farus!
HEDDA Sed kion via edzo diros, kiam vi revenos hejmen?
ELVSTED (cxe la tablo, rigardas sxin) Tien norden al li?
HEDDA Nu jes, nu jes?
ELVSTED Tien norden al li mi neniam plu revenos.
HEDDA (ekstaras kaj proksimigxas) Vi do -- tute serioze, --
forvojagxis de cxio?
ELVSTED Jes. Mi ne opiniis, ke por mi estas io alia farebla.
HEDDA Kaj -- ke vi foriris tiel tute malsekrete.
ELVSTED Ho, tiajxon oni tamen ne povas teni sekreta.
HEDDA Sed kion vi pensas, ke homoj diros pri vi, Tea?
ELVSTED Kara Dio, ili diru, kion ili volas. (sidigas sin inerte kaj peze
sur la sofon) Cxar mi faris nenion alian ol kion mi devis fari.
HEDDA (post mallonga pauxzo)
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.