pri la kultura progreso
-- tiel iom gxenerale. Okazis antaux dek kvar tagoj. Kaj cxar la publiko
gxin acxetis kaj legis tiom avide -- kaj gxi vekis tian grandan atenton --
TESMAN Nu, jenon gxi do faris? Do certe estas io, kion li havis
kuxsanta cxe si de la bonaj tagoj.
ELVSTED De pli frue, vi opinias?
TESMAN Nu jes.
ELVSTED Ne, li cxion skribis norde cxe ni. Nun -- la lastan jaron.
TESMAN Vere gxojige auxdi. Hedda! Jen imagu!
ELVSTED Ah jes, se nur dauxrus.
HEDDA Cxu vi renkontis lin cxi tie?
ELVSTED Ankoraux ne. Mi tiom klopodis trovi lian adreson. Sed
cxi-matene mi fine sukcesis.
HEDDA (rigardas sxin esplore) Vere mi opinias, ke estas strange de via
edzo -- hm --
ELVSTED (skuigxas nervoze) De mia edzo! Kio?
HEDDA Ke li sendas vin al la urbo en tia komisio. Ke li ne mem iras
por atenti sian amikon.
ELVSTED Ho ne, ne, -- mia edzo ne havas tempon por tio. Kaj estas
ankaux -- kelkaj acxetoj, kiujn mi devus fari.
HEDDA (ridetas suprajxe) Do, tio estas ja alia afero.
ELVSTED (ekstaras maltrankvila) Kaj nun mi humile petas vin, sinjoro
Tesman, amike akceptu Ejlert Lovborg, se li vizitos vin! Kaj tion li
certe faros. Bona Dio, -- vi du estis ja tiom bonaj amikoj pasinte. Estas
ja gxuste la samaj studoj, kiujn vi ambaux faras. La samaj sciencoj, --
laux mia kompreno.
TESMAN Nu, tiel estis ja almenaux pasinte.
ELVSTED Jes, kaj tial mi insiste petas vin, ke vi absolute -- ankaux vi
-- ke vi zorge atentu lin. Cxu ne, sinjoro Tesman, -- vi promesas tion al
mi?
TESMAN Jes, tre volonte, sinjorino Rysing --
HEDDA Elvsted.
TESMAN Mi certe faros por Ejlert cxion, kio al mi eblas. Pri tio vi
fidu.
ELVSTED Ho kiom benite afabla vi estas! (premas liajn manojn)
Dankon, dankon, dankon! (timigita) Cxar mia edzo ja tiom multe sxatas
lin!
HEDDA (ekstaras) Vi devus sendi al li leteron, Tesman. Cxar eble li ne
venos al vi tiel el propra instigo.
TESMAN Jes, estus eble pli gxuste, tiel, Hedda? Cxu?
HEDDA Kaj faru ju pli frue des pli bone. Tuj, mi opinias.
ELVSTED (pete) Ho jes, se vi tion volus!
TESMAN Mi skribos tuj cxi-momente. Cxu vi havas lian adreson,
sinjorino -- sinjorino Elvsted?
ELVSTED Jes. (prenas el la posxo slipeton, kaj donas al li) Jen gxi
estas.
TESMAN Bone, bone. Mi eniros -- (cxirkauxrigardas) Momenton, -- la
pantoflojn? Nu, jen. (prenas la paketon kaj volas foriri)
HEDDA Skribu nun vere kore kaj amike. Kaj ankaux suficxe longe.
TESMAN Jes certe, tion mi faru.
ELVSTED Sed nepre neniun vorton, ke mi petis por li!
TESMAN Ne, tio ja estas memkomprenebla. Cxu?
(Li trairas la malantauxan cxambron dekstren.)
HEDDA (proksimigxas al sinjorino Elvsted, ridetas kaj diras) Jen! Nun
ni batis du musxojn en unu frapo.
ELVSTED Kiel tio?
HEDDA Cxu vi ne komprenis, ke mi volis forigi lin?
ELVSTED Jes, por skribi tiun leteron --
HEDDA Kaj por mi sola paroli kun vi.
ELVSTED (konfuzita) Pri tio sama!
HEDDA Jes, gxuste pri tio.
ELVSTED (timigita) Tamen ne estas pli, sinjorino Tesman! Vere ne
pli!
HEDDA Efektive estas. Estas konsiderinde pli. Tiom mi ja komprenas.
Jen venu, -- kaj ni eksidu konfideme kune.
(Sxi devigas sinjorinon Elvsted eksidi sur la apogsegxon apud la forno,
kaj mem sidigas sin sur unu el la taburetoj.)
ELVSTED (timema, rigardas sian horlogxon) Sed kara, bona Sinjorino
--. Mi vere intencis nun foriri.
HEDDA Ho, ne tiom urgxas. -- Nu? Rakontu al mi iom kiel vi fartas en
via hejmo.
ELVSTED Ho, estas gxuste tio, kion mi plej malvolonte tusxu.
HEDDA Sed al mi, kara --? Bona Dio, ni estis ja kune en la instituto.
ELVSTED Jes, sed vi estis en klaso super mi. Ho, kiom mi tiam vin
timis!
HEDDA Vi min timis?
ELVSTED Jes, mi estis ege timema. Cxar kiam ni renkontigxis en la
sxtuparo, vi kutimis tauxzi miajn harojn.
HEDDA Ne, cxu mi tion faris?
ELVSTED Jes, kaj iam vi diris, ke vi volis per fajro senharigi min.
HEDDA Ho, tio estis ja nur babilacxo, vi komprenu.
ELVSTED Jes, sed tiam mi estis ja tiom stulta. -- Kaj poste almenaux
-- ni disigxis -- foren disigxis unu de la alia. Niaj rondoj estis ja ege
malsimilaj.
HEDDA Nu, do ni denove alproksimigxu. Auxskultu nun! En la
instituto ni intimigxis kaj antauxnomis unu la alian --
ELVSTED Ne, en tio vi certe eraras.
HEDDA Ho ne, certe ne! Mi memoras tute klare. Kaj tial ni estu
koramikinoj, nun kiel antauxe. (proksimigxas sur la tabureto) Jen!
(kisas sxin sur la vangon) Nun ni estu amikinoj kaj vi nomas min
Hedda.
ELVSTED (premas kaj frapetas sxiajn manojn) Ho, tiom da boneco kaj
afableco --! Al tio mi tute ne estas kutimigxinta.
HEDDA Nu, nu, nu! Kaj mi estas via amikino, kiel antauxe, kaj nomas
vin mia
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.