Hedda Gabler | Page 6

Henrik Ibsen
tien en la malantauxan cxambron. Kaj anstatauxe ni povos
havi alian cxi tie. Lauxokaze, mi opinias.
TESMAN (iom embarasita) Jes, -- tion ni ja povos fari.
HEDDA (prenas la bukedon de sur la piano) Tiuj floroj ne estis cxi tie
cxinokte, kiam ni venis.
TESMAN Eble onklino Julle kunportis ilin por vi.
HEDDA (rigardas en la bukedon) Vizitkarton. (elprenas gxin kaj legas)
"Revenos iom poste". Cxu vi povas diveni de kiu?
TESMAN Ne. De kiu do? Cxu?

HEDDA Estas subskribite "Sinjorino notario Elvsted".
TESMAN Cxu vere? Sinjorino Elvsted! Frauxlino Rysing, kiel sxi
nomigxis antauxe.
HEDDA Jes, gxuste. Tiu kun la iritanta hararo, per kiu sxi parade
sensaciis. Via antauxa flamo, lauxdire.
TESMAN (ridas) Nu, ne dauxris longe. Kaj estis ja antaux ol mi
konatigxis kun vi, Hedda. Sed imagu, -- ke sxi estas en la urbo.
HEDDA Strange ke sxi vizitas nin. Mi konas sxin ja nur de la instituto.
TESMAN Jes, mi vere ne vidis sxin de post -- Dio scias, kiom da
tempo. Strange ke sxi eltenas tie norde en tia izolejo. Cxu?
HEDDA (iom pripensas kaj subite diras) Auxdu, Tesman, -- cxu ne
estas tie norde, ke li logxas, -- tiu, -- Ejlert Lovborg?
TESMAN Jes, estas gxuste norde en tiu regiono.
(Berte venas cxe la pordo de la antauxcxambro)
BERTE Sinjorino, nun sxi revenis, tiu sinjorino, kiu antaux iom da
tempo enrigardis kaj donis florojn. (montras) Tiujn, kiujn Sinjorino
tenas.
HEDDA Aha, sxi venis? Jes, envenigu sxin.
(Berte malfermas la pordon por sinjorino Elvsted, kaj mem eliras. --
Sinjorino Elvsted estas stature svelta kun belaj, molaj vizagxtrajtoj.
Helbluaj okuloj, grandaj, rondaj kaj iom elstarantaj, kun timema,
demanda esprimo. La hararo estas frapante hela, preskaux blankeflava,
kaj neordinare ricxa kaj ondanta. Sxi estas nur paron da jaroj pli juna ol
Hedda. La vestajxo estas malhela vizitkostumo, eleganta, sed ne tute
laux la plej nova modo.)
HEDDA (proksimigxas amike) Bonan tagon, kara sinjorino Elvsted.
Sxatinde foje revidi vin.

ELVSTED (nervoza, provas regi sin) Jes, estas longa tempo post kiam
ni laste renkontigxis.
TESMAN (donas al sxi la manon) Kaj same ni du. Cxu?
HEDDA Dankon pro viaj ravaj floroj --
ELVSTED Ho, mi petas --. Mi volis viziti vin jam hieraux posttagmeze.
Sed mi sciigxis, ke vi estas for, vojagxante --
TESMAN Vi jxus venis urben? Cxu?
ELVSTED Mi venis cxi tien hieraux tagmeze. Ho, mi vere malesperis,
kiam mi auxdis, ke vi ne estas hejme.
HEDDA Malesperis! Kial do?
TESMAN Sed bona, kara sinjorino Rysing -- sinjorino Elvsted mi
volus diri --
HEDDA Espereble ne estas malbono okazonta?
ELVSTED Vere estas. Kaj mi konas ecx ne unu homon cxi tie, al kiu
mi povus min turni.
HEDDA (metas la florbukedon sur la tablon) Venu, -- kaj ni eksidu cxi
tien sur la sofon --
ELVSTED Ho, mi havas ecx ne momentan kvieton sidi!
HEDDA Certe vi havas. Nu, venu.
(Sxi tiras sinjorinon Elvsted malsupren sur la sofon, kaj eksidas apud
sxi.)
TESMAN Nu? Kaj kio, Sinjorino --?
HEDDA Cxu io eksterordinara okazis tie norde cxe vi?

ELVSTED Jes, -- okazis kaj ne okazis. Ho, -- mi ege dezirus, ke vi ne
min miskomprenu --
HEDDA Sekve vi vere plej sagxe faros malkasxe rakonti, sinjorino
Elvsted.
TESMAN Cxar estas ja pro tio, ke vi venas. Cxu?
ELVSTED Jes, ja, estas ja pro tio. Kaj jenon mi devas diri al vi,
sinjorino, -- se vi tion ne jam scias, -- ke ankaux Ejlert Lovborg estas
en la urbo.
HEDDA Lovborg estas --!
TESMAN Cxu vere! Ejlert Lovborg revenis! Jen imagu, Hedda!
HEDDA Ho Dio, mi ja auxdas.
ELVSTED Li jam estas cxi tie dum semajno. Imagu tion -- tutan
semajnon! En cxi dangxera urbo. Sola! Kun aro de malbona societo
trovigxanta cxi tie.
HEDDA Sed kara sinjorino Elvsted, -- kiel li vere koncernas vin?
ELVSTED (rigardas sxin timeme kaj diras rapide) Li estis instruisto
por la infanoj.
HEDDA Por viaj infanoj?
ELVSTED Por tiuj de mia edzo. Mi neniujn havas.
HEDDA Do, por la edzinfanoj.
ELVSTED Jes.
TESMAN (iom hezitante) Cxu li estis tiom, -- mi ne scias kiel min
esprimi, -- tiom -- regula en vivado kaj konduto, ke oni povis dungi lin
al tio? Cxu?

ELVSTED Dum la lastaj kelkaj jaroj li nenion mallauxdindan faris.
TESMAN Vere ne? Jen imagu, Hedda!
HEDDA Mi auxdas.
ELVSTED Ecx ne ereton, mi asertas al vi, sinjoro! En neniu rilato. Sed
tamen --. Nun, kiam mi scias, ke li estas cxi tie -- en la granda urbo --.
Kaj kun tiom da mono en la manoj. Nun mi morte timas pro li.
TESMAN Sed kial li ne prefere restis tie norde, kie li estis? Cxe vi kaj
via edzo? Cxu?
ELVSTED Kiam la libro estis eldonita, li ne plu kontentigxis en kvieto
tie fore cxe ni.
TESMAN Jes vere, -- onklino Julle diris, ke li eldonis novan libron.
ELVSTED Jes, grandan, novan libron, kiu temas
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 35
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.