Hedda Gabler | Page 5

Henrik Ibsen
tiu cxambristino ni certe neniam
interakordos, Tesman.
FRAUxLINO TESMAN Ne interakordos kun Berte?
TESMAN Kara, -- kial vi tiel ekpensas? Cxu?
HEDDA (montras) Jen rigardu! Tie sxi postlasis sian malnovan
cxapelon sur la segxo.
TESMAN (konsternita, perdas la pantoflojn sur la plankon) Tamen

Hedda do --!
HEDDA Imagu, -- se iu venus kaj tiajxon vidus.
TESMAN Tamen, Hedda, estas ja la cxapelo de onklino Julle!
HEDDA Cxu?
FRAUxLINO TESMAN (prenas la cxapelon) Jes vere, gxi estas mia.
Kaj cetere gxi ne estas malnova, kara sinjorineto Hedda.
HEDDA Mi vere ne proksime rigardis gxin, frauxlino Tesman.
FRAUxLINO TESMAN (ligas la cxapelon sur sin) Kredu min, vere la
unuan fojon mi nun portas gxin. Jes, Dio scias ke tiel estas.
TESMAN Kaj grandioza gxi estas. Vere grandioza!
FRAUxLINO TESMAN Nu, ne bombastu, mia kara Jorgen.
(cxirkauxrigardas) La sunombrelon --? Nu, jen. (prenas gxin) Cxar
ankaux tiu estas mia. (grumbletas) Ne tiu de Berte.
TESMAN Novan cxapelon kaj novan sunombrelon! Jen, Imagu,
Hedda!
HEDDA Belaj, ecx belegaj ili estas.
TESMAN Jes, cxu ne? Cxu? Sed onklino, pririgardu nun vere Hedda
antaux ol vi foriros! Vidu kiom belega sxi estas!
FRAUxLINO TESMAN Ho, kara, tio estas ja nenio nova. Hedda estis
ja cxarmega cxiujn siajn tagojn. (sxi kapsalutas kaj foriras dekstren)
TESMAN (sekvas sxin) Jes, sed cxu vi rimarkis ke sxi farigxis iomete
korpulenta kaj floranta? Kiom sxi ete dikigxis dum la vojagxo?
HEDDA (transpasxas la plankon) Ho, lasu nun tion --!
FRAUxLINO TESMAN (haltas kaj sin turnas) Dikigxis?

TESMAN Jes, onklino Julle, vi ne povas tion bone vidi nun, kiam sxi
portas tiun robon. Sed mi, kiu havas okazon --
HEDDA (cxe la vitra pordo, senpacience) Ho, vi ne havas okazon al io
ajn!
TESMAN Certe estas la montara aero tie sude en Tirolo --
HEDDA (abrupte, interrompante) Mi estas nun gxuste tia, kia mi estis
je la forvojagxo.
TESMAN Jes, tion vi pretendas, vi. Sed honto al mi se vi estas. Cxu ne
ankaux al vi tiel aspektas, onklino?
FRAUxLINO TESMAN (kunplektas la manojn kaj rigardas sxin) Rava,
-- rava, -- rava estas Hedda. (iras al sxi, per ambaux manoj klinigas
sxian kapon, kaj kisas sxian hararon) Dio benu kaj gardu Hedda
Tesman. Pro Jorgen.
HEDDA (sin zorgeme desxirante) Ho --! Lasu min nun.
FRAUxLINO TESMAN (en kvieta kortusxo) Cxiun opan tagon mi
enrigardos cxe vi du.
TESMAN Jes, tion faru, onklino. Cxu?
FRAUxLINO TESMAN Adiaux, adiaux!
(Sxi eliras tra la pordo de la antauxcxambro. Tesman akompanas sxin
elen. La pordo restas malferma. Oni auxdas Tesman ripeti siajn salutojn
al onklino Rina, kaj danki pro la matensxuoj)
(Samtempe Hedda iras tien kaj reen sur la planko, suprenlevas la
brakojn, pugnigas la manojn kvazaux en kolero. Sxi tiras la kurtenojn
for de la vitra pordo, restas tie staranta, kaj elrigardas.)
(Iom poste Tesman ree envenas kaj fermas la pordon post si.)
TESMAN (prenas la pantoflojn de la planko) Al kio estas vi rigardanta,

Hedda?
HEDDA (denove trankvila kaj sinrega) Mi simple staras rigardante la
foliaron. Gxi estas tre flava. Kaj kiom velka!
TESMAN (enpakas la sxuojn kaj metas ilin sur la tablon) Jam estas ja
Septembro.
HEDDA (denove maltrankvila) Jes, pensu, -- jam estas -- estas
Septembro.
TESMAN Cxu vi ne trovas, ke onklino Julle aspektis tre strange?
Preskaux solene? Cxu vi povas kompreni sxian konduton? Cxu?
HEDDA Mi apenaux konas sxin. Cxu sxi ne ofte estas tia?
TESMAN Ne, ne kia hodiaux.
HEDDA (iras for de la vitra pordo) Cxu vi kredas, ke sxi sentas sin
afliktita pro tio pri la cxapelo?
TESMAN Eh, ne multe. Eble iom en la momento --
HEDDA Sed kia maniero estas do tio, dejxeti la cxapelon cxi tie en la
salono. Tio ne estas kutimo.
TESMAN Nu, vi povas esti certa, ke onklino Julle tion neniam plu
faros.
HEDDA Cetere mi certe trankviligos sxin.
TESMAN Jes, kara, kara Hedda, se vi tion volus!
HEDDA Kiam vi iros al ili poste hodiaux, vi povos ja inviti sxin cxe ni
por la vespero.
TESMAN Jes, tion mi efektive faros. Kaj estas ankaux alia afero, per
kiu vi povus ege gxojigi sxin.

HEDDA Nu?
TESMAN Se vi nur povus decidigi vin familiane alparoli sxin. Pro mi,
Hedda? Cxu?
HEDDA Ne, ne, Tesman -- je Dio, ne petu min pri tio. Mi tion al vi
diris iam antauxe. Mi provos nomi sxin onklino. Kaj tio suficxu.
TESMAN Nu do tiel. Sed mi opinias, ke nun, kiam vi apartenas al la
familio, nun --
HEDDA Hm, -- mi ne gxuste scias cxu --
(Sxi iras trans la plankon al la porda aperturo.)
TESMAN (iom poste) Cxu io estas al vi, Hedda? Cxu?
HEDDA Mi ja rigardas mian malnovan pianon. Gxi ne bone harmonias
kun la aliaj mebloj.
TESMAN La unuan fojon kiam mi ricevos salajron, mi arangxu por
gxin sxangxi.
HEDDA Ne, ne, -- ne sxangxi. Mi ne volas malhavi gxin. Prefere ni
metu gxin
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 35
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.