Hedda Gabler | Page 4

Henrik Ibsen
neniam vi lacigxas oferi vin por mi!
FRAUxLINO TESMAN (ekstaras kaj metas siajn manojn sur liajn
sxultrojn) Cxu mi do havas iun alian gxojon en tiu cxi mondo, krom
ebenigi la vojon por vi, mia kara knabo? Vi, kiu havis nek patron nek
patrinon al kiuj vin teni. Kaj nun ni staras cxe la celo, kara! Aspektis
malespere kelkfoje. Sed, bona Dio, nun vi superas, Jorgen!
TESMAN Jes, estas strange kiel cxio arangxis sin avantagxe.
FRAUxLINO TESMAN Jes, -- kaj tiuj, kiuj kontrauxstaris vin -- kaj
volis bari al vi la vojon, -- ili devas nun resti sube. Ili falis, tiuj, Jorgen!
Tiu kiu estis por vi la plej dangxera, -- li falis plej fatale, li. -- Kaj nun
li kusxas tiel, kiel li por si sternis, -- povra, miskonduta homo.
TESMAN Cxu vi ion auxdis pri Ejlert? Nome post kiam mi
forvojagxis?
FRAUxLINO TESMAN Nenion krom tio ke li eldonus novan libron.

TESMAN Kion? Ejlert Lovborg? Jxus nun? Cxu?
FRAUxLINO TESMAN Jes, tion oni diras. Dio scias cxu gxi ion
valoras, cxu? Ne, sed kiam la via nova libro aperos, -- tio estos ja io
alia, Jorgen! Pri kio gxi temos?
TESMAN Gxi temos pri la hejma industrio en Brabant en la
Mezepoko.
FRAUxLINO TESMAN Jen, imagu, -- ke vi povas skribi ankaux pri tia
temo!
TESMAN Cetere eble dauxros ankoraux longe pri tiu libro. Mi havas ja
tiujn kompleksajn kolektojn, kiujn mi devas unue ordigi, komprenu.
FRAUxLINO TESMAN Jes, ordigi kaj kolekti, -- tion vi vere scipovas.
Ne vane vi estas la filo de karmemora Jochum.
TESMAN Mi tre antauxgxojas komenci pri tio. Precipe nun, kiam mi
ekhavis mian propran domon kaj hejmon kie labori.
FRAUxLINO TESMAN Kaj antaux cxio nun, kiam vi gajnis sxin, kiun
via koro sopiris, kara Jorgen.
TESMAN (cxirkauxbrakas sxin) Ho jes, jes, onklino Julle! Hedda, --
sxi estas ja la plej sxatinda el cxio! (rigardas al la pordo) Jen mi kredas,
ke sxi venas. Cxu?
(Hedda venas de maldekstre tra la malantauxa cxambro. Sxi estas
sinjorino de proksimume 29 jaroj. Vizagxo kaj staturo aspektas noble.
La koloro de la hauxto iom pala. La okuloj estas sxtalgrizaj kaj
esprimas malvarman, serenan trankvilon. La hararo estas bele bruneta,
sed ne tre densa. Sxi estas vestita en eleganta, libere pendanta
antauxtagmeza kostumo.)
FRAUxLINO TESMAN (iras al Hedda renkonte) Bonan matenon, kara
Hedda! Kore al vi bonan matenon!
HEDDA (donas al sxi la manon) Bonan matenon, kara frauxlino

Tesman! Vizitante tiom frue? Estas ja tre afable.
FRAUxLINO TESMAN (aspektas iom gxenata) Nu, -- cxu la juna
sinjorino bone dormis en sia nova hejmo?
HEDDA Nu ja, dankon! Elteneble.
TESMAN (ridas) Elteneble! Jen, jen, vi trovas esprimon, Hedda! Vi
vere dormis profunde kiel sxtono, kiam mi ellitigxis.
HEDDA Felicxe. Krome oni devas ja sin kutimigi al cxio nova,
frauxlino Tesman. Iom post iom. (rigardas maldekstren) Hu, -- jen la
cxambristino lasis la pordon de la altano malferma. Enondas kvazaux
maro da suno.
FRAUxLINO TESMAN (iras al la pordo) Nu, do ni gxin fermu.
HEDDA Ne, ne, tion ne! Kara Tesman, kuntiru la kurtenojn. Tio donas
pli malakran lumon.
TESMAN (cxe la pordo) Nu jes, -- nu jes. Jen, Hedda, -- nun vi havas
ombron kaj ankaux fresxan aeron.
HEDDA Jes, fresxa aero estas cxi tie vere bezonata. Cxiuj tiuj benitaj
floroj --. Sed, kara, -- bonvolu preni sidlokon, frauxlino Tesman!
FRAUxLINO TESMAN Ne, dankon. Nun mi ja scias, ke cxio statas
bone, -- dank' al Dio! Kaj nun mi devas trovi mian vojon hejmen. Al
sxi, kiu kusxas kaj sopire atendas, la kompatinda.
TESMAN Do vi kore salutu sxin multfoje de mi. Kaj diru al sxi, ke mi
faros viziton al sxi iom poste hodiaux.
FRAUxLINO TESMAN Jes, ja, tion mi faros. Sed jen atentu, Jorgen --
(sercxas en la posxo de sia robo) Tion mi preskaux forgesis. Jen io kion
mi kunportis por vi.
TESMAN Kio estas do tio, onklino? Cxu?

FRAUxLINO TESMAN (eltiras platan paketon en gazetpapero kaj
donas gxin al li) Jen, mia kara knabo.
TESMAN (elpakas) Ho, bona Dio, -- cxu vi vere gardis ilin por mi,
onklino Julle! Hedda! Estas vere kortusxe, kara! Cxu?
HEDDA (cxe la etagxeroj dekstre) Jes, kara, kio do estas?
TESMAN Miaj malnovaj matensxuoj! La pantofloj, vidu!
HEDDA Nu do. Mi memoras, ke vi ofte parolis pri ili dum la vojagxo.
TESMAN Jes, mi vere sentis la mankon de ili. (proksimigxas al sxi)
Jen, rigardu ilin, Hedda!
HEDDA (iras al la forno) Ne, dankon, ili vere ne interesas min.
TESMAN (postsekvas sxin) Imagu -- tiujn onklino Rina brodis por mi
kusxante en sia lito. Ecx malsana kia sxi estis. Ho, vi ne povas imagi,
kiom da memoroj ili revokas.
HEDDA (cxe la tablo) Efektive ne por mi.
FRAUxLINO TESMAN Pri tio Hedda ja pravas, Jorgen.
TESMAN Jes, sed mi opinias, ke nun, kiam sxi apartenas al la familio
--
HEDDA (interrompante) Kun
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 35
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.