Hedda Gabler | Page 3

Henrik Ibsen
Dio permesu al mi havi sxin ankoraux iom da tempo!
Cxar alie mi ne scias por kio vivi, Jorgen. Ecx pli nun, komprenu, kiam
mi ne plu havas vin por kiu mastrumi.
TESMAN (frapetas sxian dorson) Nu, nu, nu, --!
FRAUxLINO TESMAN (abrupte sxangxas temon) Kaj jen ecx imagi

ke vi estas edzigxinta viro, Jorgen! -- Kaj ke estas vi, kiu kaptis Hedda
Gabler! La cxarmegan Hedda Gabler. Jen imagu! Sxi, kiu havis tiom da
amindumantoj cxirkaux si!
TESMAN (kantetas kaj ridetas kontente) Jes, mi vere kredas ke mi
havas suficxe da bonaj amikoj promenantaj en la urbo, kiuj min envias.
Cxu ne?
FRAUxLINO TESMAN Kaj ke vi ankaux povis fari tian longan
nuptovojagxon! Pli ol kvin, -- preskaux ses monatojn --
TESMAN Nu, -- por mi estis ja ia studvojagxo samtempe. Kiom da
arkivoj kiom mi devis ekzameni! Kaj kiom da libroj kiom mi devis
tralegi, kara!
FRAUxLINO TESMAN Nu jes, tiel do estas. (pli intime kaj iom
mallauxte) Sed auxskultu nun, Jorgen, -- cxu vi ne havas ion -- ion
kroman rakontindan?
TESMAN De la vojagxo?
FRAUxLINO TESMAN J-e-e-s.
TESMAN Ne, mi ne scias pri io alia ol tio, kion mi rakontis al vi en la
leteroj. Ke mi ricevis la doktoran rangon tie sude -- tion mi ja rakontis
al vi hieraux.
FRAUxLINO TESMAN Jes, tiaj aferoj, jes. Sed mi pensas, -- cxu vi ne
havas iujn, -- iujn tiajn -- esperojn --?
TESMAN Esperojn?
FRAUxLINO TESMAN Dio mia, Jorgen, -- mi ja estas via maljuna
onklino!
TESMAN Jes certe mi havas esperojn, ho jes.
FRAUxLINO TESMAN Nu?

TESMAN Mi havas ja la plej bonajn esperojn farigxi profesoro post
nelonge.
FRAUxLINO TESMAN Jes, profesoro, jes --
TESMAN Aux, -- mi povas rekte diri, ke mi certe scias, ke mi farigxos.
Sed kara, bona onklino Julle, -- tion vi ja mem bone scias!
FRAUxLINO TESMAN (ridetante) Jes, certe mi scias. Vi pravas.
(sxangxas temon) -- Sed ni parolis pri la vojagxo. -- Gxi certe postulis
multe da mono, Jorgen?
TESMAN Nu, bona Dio, -- la granda stipendio helpis ja longe.
FRAUxLINO TESMAN Sed mi vere ne komprenas, ke gxi estis
suficxa por du.
TESMAN Ne, ne. Tio ne estas facile komprenebla. Cxu?
FRAUxLINO TESMAN Kaj aldone tio, ke estas sinjorino, kun kiu oni
vojagxas. Cxar tio estas ekstreme pli multekosta, lauxdire.
TESMAN Jes, kompreneble, -- iom pli multekosta tio ja estas. Sed
Hedda devis havi tiun vojagxon, onklino! Sxi vere devis. Io alia ne
konvenus.
FRAUxLINO TESMAN Ne, ne, ja ne konvenus. Cxar nuptovojagxo
estas ja kutimo nuntempe. -- Sed diru nun, -- cxu vi jam suficxe
trarigardis la apartamenton?
TESMAN Ho jes, kredu. Mi jam estis surpiede de post heligxo.
FRAUxLINO TESMAN Kaj kiel cxio al vi placxas?
TESMAN Bonege! Tute bonege! Estas nur tio kion mi ne komprenas,
por kio ni uzu la du malplenajn cxambrojn, kiuj situas inter jena
malantauxa cxambro kaj la dormocxambro de Hedda?
FRAUxLINO TESMAN (ridetas) Ho, mia kara Jorgen, tiujn vi certe

bezonos -- post iom da tempo.
TESMAN Jes, certe vi pravas, onklino Julle! Cxar kiam mia libraro
kreskos, tiam --. Cxu?
FRAUxLINO TESMAN Gxuste, mia kara knabo. Gxuste pri via libraro
mi pensis.
TESMAN Plej kontenta mi ja estas pro Hedda. Antaux nia fiancxigxo,
sxi ja ofte diris, ke sxi nenie sxatus logxi krom en la vilao de ministrino
Falk.
FRAUxLINO TESMAN Jen imagu, -- ke okazis, ke gxi estis por vendo.
Jxus post via foriro.
TESMAN Jes, onklino Julle, bonsxanco akompanis nin. Cxu?
FRAUxLINO TESMAN Sed multekoste, mia kara Jorgen! Multekoste
estos por vi, -- cxio cxi.
TESMAN (rigardas sxin iom timeme) Jes, eble farigxos, onklino?
FRAUxLINO TESMAN Ho, granda Dio!
TESMAN Kiom, vi opinias? Proksimume? Cxu?
FRAUxLINO TESMAN Ne, tio neeblas por mi scii antaux ol ni estos
ricevintaj cxiujn fakturojn.
TESMAN Nu, felicxe ke asesoro Brack akiris avantagxajn kondicxojn
por mi. Tion li mem skribis en letero al Hedda.
FRAUxLINO TESMAN Jes ja, pri tio neniam timu, mia knabo. --
Krome por mebloj kaj tapisxoj mi garantiis.
TESMAN Garantiis? Vi? Kara onklino Julle, -- kian garantion povis vi
doni?
FRAUxLINO TESMAN Mi asignis miajn rentojn.

TESMAN (eksaltas) Kion! Viajn -- kaj la rentojn de onklino Rina!
FRAUxLINO TESMAN Jes, mi ne trovis alian eblecon, kara.
TESMAN (starigas sin antaux sxin) Sed cxu vi tute frenezigxis,
onklino! Tiuj rentoj, -- estas ja la sola vivtenado por vi kaj onklino
Rina.
FRAUxLINO TESMAN Nu, nu, -- ne ekscitigxu pro tio. Estas ja nur
afero de formo, komprenu. Tion ankaux diris asesoro Brack. Cxar estas
li, kiu tiom bonvoleme ordigis cxion por mi. Nur afero de formo, li
diris.
TESMAN Jes, eble bone. Sed tamen --
FRAUxLINO TESMAN Cxar nun vi ja ricevos vian propran salajron
por pagi. Kaj, Dio mia, ecx se ni devus iom elspezi --? Iom aldoni
komence --? Estus ja nur ia felicxo por ni.
TESMAN Ho, onklino, --
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 35
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.