Fundamenta Krestomatio | Page 7

L. Zamenhof
forno estis varmega, post unu horo gxi estis jam nur varma, post du horoj gxi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj gxi estis jam tute malvarma.--En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj.--Li sidas apud la tablo kaj dormetas.--Mallargxa vojeto kondukas tra tiu cxi kampo al nia domo.--Sur lia vizagxo mi vidis gxojan rideton.-- Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kalesxo enveluris en la korton.--Tio cxi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego.--Grandega hundo metis sur min sian antauxan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari.--Antaux nia militistaro staris granda serio da pafilegoj. --Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johancxjo (aux Jocxjo), Nikolcxjo (aux Nikocxjo aux Nikcxjo aux Nicxjo); Ernecxjo (aux Ercxjo), Vilhelcxjo (aux Vilhecxjo aux Vilcxjo aux Vicxjo), Manjo (aux Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aux Sofinjo).
28.
En la kota vetero mia vesto forte malpurigxis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston.--Li paligxis de timo kaj poste li rugxigxis de honto.--Li fiancxigxis kun frauxlino Berto; post tri monatoj estos la edzigxo; la edzigxa soleno estos en la nova pregxejo, kaj la edzigxa festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj.--Tiu cxi maljunulo tute malsagxigxis kaj infanigxis.--Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo.--Forigu vian fraton, cxar li malhelpas al ni.--Sxi edzinigxis kun sia kuzo, kvankam sxiaj gepatroj volis sxin edzinigi kun alia persono.--En la printempo la glacio kaj la negxo fluidigxas--Venigu la kuraciston, cxar mi estas malsana.-- Li venigis al si el Berlino multajn librojn.--Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaux estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortigxis.--Mi ne pendigis mian cxapon sur tiu cxi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la cxapon, kaj gxi, flugante, pendigxis sur la brancxoj de la arbeto.--Sidigu vin (aux sidigxu), sinjoro!--La junulo aligxis al nia militistaro kaj kuragxe batalis kune kun ni kontraux niaj malamikoj.
29.
En la dauxro de kelke da minutoj mi auxdis du pafojn.--La pafado dauxris tre longe.--Mi eksaltis de surprizo.--Mi saltas tre lerte. --Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko.--Lia hierauxa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin.--Kiam vi ekparolis, ni atendis auxdi ion novan, sed baldaux ni vidis, ke ni trompigxis.--Li kantas tre belan kanton.--La kantado estas agrabla okupo.--La diamanto havas belan brilon.--Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma cxielo.--La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni pregxas, estas pregxejo.--La kuiristo sidas en la kuirejo.--La kuracisto konsilis al mi iri en sxvitbanejon. --Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aux cxambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo; skatoleto aux alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni gxin fumas, estas cigaringo.--Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo.--En la kandelingo sidis brulanta kandelo.--En la posxo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la posxo de mia surtuto mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako.--La rusoj logxas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo.
30.
Sxtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla.--Vitro estas rompebla kaj travidebla.--Ne cxiu kreskajxo estas mangxebla.--Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas cxiam skribitaj tute nelegeble.--Rakontu al mi vian malfelicxon, cxar eble mi povos helpi al vi.--Li rakontis al mi historion tute ne kredeblan.--Cxu vi amas vian patron?--Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas.-- Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaux, cxar mi pensas, ke mi mem havos hodiaux gastojn.--Li estas homo ne kredinda.--Via ago estas tre lauxdinda.--Tiu cxi grava tago restos por mi cxiam memorinda.-- Lia edzino estas tre laborema kaj sxparema, sed sxi estas ankaux tre babilema kaj kriema.--Li estas tre ekkolerema kaj ekscitigxas ofte cxe la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas vengxema.--Li estas tre kredema : ecx la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas.--Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj.--Sablero enfalis en mian okulon.--Li estas tre purema, kaj ecx unu polveron vi ne trovos sur lia vesto.--Unu fajrero estas suficxa, por eksplodigi pulvon.
31.
Ni cxiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris.--Malfelicxo ofte kunigas la homojn, kaj felicxo ofte disigas ilin.--Mi dissxiris la leteron kaj disjxetis gxiajn pecetojn en cxiujn angulojn de la cxambro.--Li donis al mi monon, sed mi gxin tuj redonis al li.--Mi foriras, sed atendu min, cxar mi baldaux revenos.--La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero.--Mi diris al la regxo : via regxa mosxto, pardonu min!-- El la tri leteroj unu estis adresita : al Lia Episkopa Mosxto. Sinjoro
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 160
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.