Fundamenta Krestomatio | Page 8

L. Zamenhof
N.; la dua : al Lia Grafa Mosxto, Sinjoro P.; la tria : al Lia Mosxto, Sinjoro D.--La sufikso "um" ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun "um" oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple : plenumi, kolumo, manumo.--Mi volonte plenumis lian deziron.--En malbona vetero oni povas facile malvarmumi.-- Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga, saneco, sanilo, sanigi, sanigxi, sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana, malsane, malsani, malsanulo, malsaniga, malsanigxi, malsaneta, malsanema, malsanulejo, malsanulisto, malsanero, malsaneraro, sanigebla, sanigisto, sanigilo, sanilo, resanigi, resanigxanto, sanigilejo, sanigejo, malsanemulo, sanilaro, malsanaro, malsanulido, nesana, malsanado, sanilajxo, malsaneco, malsanemeco, saniginda, sanilujo, sanigilujo, remalsano, remalsanigxo, malsanulino, sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista k. t. p.
* * * * *
II
FABELOJ KAJ LEGENDOJ
* * * * *
LA NOVAJ VESTOJ DE LA REGXO
(El Anderson.)
Antaux multaj jaroj vivis unu regxo, kiu tiel amis belajn novajn vestojn, ke li elspezadis sian tutan monon, por nur esti cxiam bele ornamita. Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj cxaso, esceptinte nur se ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn. Por cxiu horo de la tago li havis apartan surtuton, kaj kiel pri cxiu alia regxo oni ordinare diras : "li estas en la konsilanejo", oni tie cxi cxiam diradis : "la regxo estas en la vestejo".
En la granda urbo, en kiu li logxis, estis tre gaje; cxiun tagon tien venadis multaj fremduloj. Unu tagon venis ankaux du trompantoj, kiuj diris, ke ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan sxtofon, kiun oni nur povas al si prezenti; ke ne sole la koloroj kaj desegnoj de tiu cxi sxtofo estas eksterordinare belaj, sed la vestoj, kiujn oni preparas el tiu cxi sxtofo, havas la mirindan econ, ke al cxiu, kiu ne tauxgas por sia ofico aux estas tro malsagxa, ili restas nevideblaj.
--Tio cxi estas ja bonegaj vestoj! pensis la regxo; havante tian surtuton, mi ja povus sciigxi, kiu en mia regno ne tauxgas por la ofico, kiun li havas; mi povus diferencigi la sagxajn de la malsagxaj! Jes, la sxtofo devas tuj esti teksita por mi! Kaj li donis al la ambaux trompantoj grandan sumon da mono antauxe, por ke ili komencu sian laboron.
Ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvazaux ili laboras, sed havis nenion sur la teksiloj. Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron. Tion cxi ili metadis en siajn proprajn posxojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj ecx gxis profunda nokto.
--Mi volus scii, kiom de la sxtofo ili jam pretigis! ekpensis la regxo, sed kaptis lin kelka timo cxe la penso, ke tiu, kiu estas malsagxa aux ne bone tauxgas por sia ofico, ne povas vidi la sxtofon. Li estis kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis antauxe sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras. Cxiuj homoj en la tuta urbo sciis, kian mirindan forton la sxtofo havas, kaj cxiu kun senpacienco jam volis vidi, kiel malsagxa lia najbaro estas.
--Mi sendos al la teksistoj mian maljunan honestan ministron! pensis la regxo, li la plej bone vidos, kiel la sxtofo elrigardas, cxar li estas homo sagxa kaj neniu pli bone tauxgas por sia ofico, ol li!
Tiel la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu la ambaux trompantoj sidis antaux la malplenaj teksiloj kaj laboris. "Dio, helpu al mi! ekpensis la maljuna ministro, largxe malfermante la okulojn, mi nenion povas vidi!" Sed li tion cxi ne eldiris.
La ambaux trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis, cxu gxi ne estas bela desegno kaj belegaj koloroj. Cxe tio cxi ili montris la malplenan teksilon, kaj la malfelicxa ministro uzis cxiujn fortojn por malfermi bone la okulojn, sed li nenion povis vidi, cxar nenio estis.
--Mia Dio! li pensis, cxu mi estas malsagxa? tion cxi mi neniam supozis kaj tion cxi neniu devas sciigxi! Cxu mi ne tauxgas por mia ofico? Ne, neniel mi povas rakonti, ke mi ne vidas la teksajxon!
--Nu, vi ja nenion diras! rimarkis unu el la teksantoj.
--Ho, gxi estas bonega, tre cxarma! diris la maljuna ministro kaj rigardis tra siaj okulvitroj. Tiu cxi desegno kaj tiuj cxi koloroj! Jes, mi raportos al la regxo, ke gxi tre al mi placxas!
--Tre agrable al ni! diris la ambaux teksistoj kaj nomis la kolorojn kaj komprenigis la neordinaran desegnon. La maljuna ministro atente auxskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la regxo; kaj tiel li ankaux faris.
Nun la trompantoj postulis pli da mono, pli da silko kaj oro, kion ili cxiam ankoraux bezonis por la teksajxo. Ili cxion metis en sian propran posxon, en la teksilon ne venis ecx unu fadeno, sed ili, kiel antauxe, dauxrigadis labori super la malplenaj teksiloj.
La regxo baldaux denove sendis alian bonkoran oficiston, por revidi, kiel iras la teksado kaj cxu la sxtofo baldaux estos preta. Estis kun li tiel same,
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 160
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.