Fundamenta Krestomatio | Page 6

L. Zamenhof
estas malmola, kiel sxtono.--Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn.--Li sentis sin tiel malfelicxa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita.--Mi forte malestimas tiun cxi malnoblan homon.--La fenestro longe estis nefermita; mi gxin fermis, sed mia frato tuj gxin denove malfermis.--Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba.--La tablo staras malrekte kaj kredeble baldaux renversigxos.--Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon.--Malamiko venis en nian landon.--Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.--La edzino de mia patro estas mia patrino kaj la avino de miaj infanoj.--Sur la korto staras koko kun tri kokinoj.--Mia fratino estas tre bela knabino.--Mia onklino estas bona virino.--Mi vidis vian avinon kun sxiaj kvar nepinoj kaj kun mia nevino.--Lia duonpatrino estas mia bofratino.--Mi havas bovon kaj bovinon.--La juna vidvino farigxis denove fiancxino.
23.
La trancxilo estis tiel malakra, ke mi ne povis trancxi per gxi la viandon kaj mi devis uzi mian posxan trancxilon.--Cxu vi havas korktirilon, por malsxtopi la botelon?--Mi volis sxlosi la pordon, sed mi perdis la sxlosilon.--Sxi kombas al si la harojn per argxenta kombilo.--En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo.--Hodiaux estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.--Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas.-- Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo.--Oni metis antaux mi mangxilaron, kiu konsistis el telero, kulero, trancxilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo.--En varmega tago mi amas promeni en arbaro.--Nia lando venkos, cxar nia militistaro estas granda kaj brava.--Sur kruta sxtuparo li levis sin al la tegmento de la domo.--Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron.--Sur tiuj cxi vastaj kaj herboricxaj kampoj pasxtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj sxafoj.
24.
Vi parolas sensencajxon, mia amiko.--Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitajxo.--Akvo estas fluidajxo.--Mi ne volis trinki la vinon, cxar gxi enhavis en si ian suspektan malklarajxon.--Sur la tablo staris diversaj sukerajxoj.--En tiuj cxi boteletoj sin trovas diversaj acidoj : vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj.--Via vino estas nur ia abomena acidajxo.--La acideco de tiu cxi vinagro estas tre malforta.--Mi mangxis bongustan ovajxon.--Tiu cxi granda altajxo ne estas natura monto.--La alteco de tiu monto ne estas tre granda. --Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakajxo. --Cxemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolajxo, kvankam ili ne cxiam estas faritaj el tolo.--Glaciajxo estas dolcxa glaciigila frandajxo.--La ricxeco de tiu cxi homo estas granda, sed lia malsagxeco estas ankoraux pli granda.--Li amas tiun cxi knabinon pro sxia beleco kaj boneco.--Lia heroeco tre placxis al mi.--La tuta suprajxo de la lago estis kovrita per nagxantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskajxoj.--Mi vivas kun li en granda amikeco.
25.
Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj.--Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj.--Gesinjoroj N. hodiaux vespere venos al ni.--Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn.--La gefiancxoj staris apud la altaro.--La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino.--Cxiuj parenooj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve sxia frato estas mia bofrato, sxia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino.--La edzino de mia nevo kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj.--Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino. --La doktoredzino A. vizitis hodiaux la gedoktorojn P.--Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo.--La filoj, nepoj kaj pranepoj de regxo estas regxidoj.--La hebreoj estas Izraelidoj, cxar ili devenas de Izraelo.--Cxevalido estas nematura cxevalo, kokido--nematura koko, bovido--nematura bovo, birdido--nematura birdo.
26.
La sxipanoj devas obei la sxipestron.--Cxiuj logxantoj de regno estas regnanoj.--Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilagxanoj.-- La regnestro de nia lando estas bona kaj sagxa regxo.--La Parizanoj estas gajaj homoj.--Nia provincestro estas severa, sed justa.--Nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne suficxe energian policestron.-- Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj.--Germanoj kaj francoj, kiuj logxas en Rusujo, estas Rusujauoj, kvankam ili ne estas rusoj.--Li estas nelerta kaj naiva provincano.--La logxantoj de unu regno estas samregnanoj, la logxantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj.--Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro.--La botisto faras botojn kaj sxuojn.-- La lignisto vendas lignon, kaj la lignajxisto faras tablojn, segxojn kaj aliajn lignajn objektojn.--Sxteliston neniu lasas en sian domon. --La kuragxa maristo dronis en la maro.--Verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn.--Ni havas diversajn servantojn : kuiriston, cxambristinon, infanistinon kaj veturigiston. --La ricxulo havas multe da mono.--Malsagxulon cxiu batas.--Timulo timas ecx sian propran ombron.--Li estas mensogisto kaj malnoblulo.-- Pregxu al la Sankta Virgulino.
27.
Mi acxetis por la infanoj tableton kaj kelke da segxetoj.--En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj.--Tuj post la hejto la
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 160
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.