Fundamenta Krestomatio | Page 5

L. Zamenhof
prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion "je". Sed estas bone uzadi la vorton "je" kiel eble pli malofte. Anstataux la vorto "je" ni povas ankaux uzi akuzativon sen prepozicio.--Mi ridas je lia naiveco (aux mi ridas pro lia naiveco, aux : mi ridas lian naivecon).--Je la lasta fojo mi vidis lin cxe vi (aux : la lastan fojon).--Mi veturis du tagojn kaj unu nokton.--Mi sopiras je mia perdita felicxo (aux : mian perditan felicxon).--El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, cxu gxi postulas post si la akuzativon (t. e. cxu gxi estas aktiva) aux ne, ni povas cxiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri "obei al la patro" kaj "obei la patron" (anstataux "obei je la patro"). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion cxi malpermesas; ekzemple : ni povas diri "pardoni al la malamiko" kaj "pardoni la malamikon", sed ni devas diri cxiam "pardoni al la malamiko lian kulpon".
19.
Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu.--La montritajn naux vortojn ni konsilas bone ellerni, cxar el ili cxiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon "k", ni ricevas vortojn demandajn aux rilatajn : kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon "t", ni ricevas vortojn montrajn : tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon "cx", ni ricevas vortojn komunajn : cxia, cxial, cxiam, cxie, cxiel, cxies, cxio, cxiom, cxiu. Aldonante la prefikson "nen", ni ricevas vortojn neajn : nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu. Aldonante al la vortoj montraj la vorton "cxi", ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple : tiu (pli malproksima), tiu cxi (aux cxi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie cxi aux cxi tie (proksime). Aldonante al la vortoj demandaj la vorton "ajn", ni ricevas vortojn sendiferencajn : kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraux fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finigxoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple : tiama, cxiama, kioma, tiea, cxi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (=kaj tiel plu).
20.
Lia kolero longe dauxris.--Li estas hodiaux en kolera humoro.--Li koleras kaj insultas.--Li fermis kolere la pordon.--Lia filo mortis kaj estas nun malviva.--La korpo estas morta, la animo estas senmorta. --Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon.--Li parolas, kaj lia parolo fluas dolcxe kaj agrable.--Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole.--Li estas bona parolanto.--Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo.--Li logxas ekster la urbo.--La ekstero de tiu cxi homo estas pli bona, ol lia interno.-- Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro.--Kia granda brulo! kio brulas?--Ligno estas bona brula materialo.--La fera bastono, kiu kusxis en la forno, estas nun brule varmega.--Cxu li donis al vi jesan respondon aux nean? Li eliris el la dormocxambro kaj eniris en la mangxocxambron.--La birdo ne forflugis : gxi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton.--Por cxiu acxetita funto da teo tiu cxi komercisto aldonas senpage funton da sukero.--Lernolibron oni devas ne tralegxi, sed tralerni.--Li portas rozokoloran superveston kaj teleroforman cxapelon.--En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj.--Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj.
21.
Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaux teatrajn manierojn.--Kiu okupas sin je mehxaniko, estas mehxanikisto, kaj kiu okupas sin je hxemio, estas hxemiisto.--Diplomatiiston oni povas ankaux nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, cxar fiziko estas la nomo de la scienco mem.--La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografajxon al mia patro.--Glaso de vino estas glaso, en kiu antauxe sin trovis vino, aux kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino.--Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kusxis sur drapo, aux kiu estas uzata por drapo).--Mi acxetis dekon da ovoj.--Tiu cxi rivero havas ducent kilometrojn da longo.--Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj.--Multaj birdoj flugas en la auxtuno en pli varmajn landojn.--Sur la arbo sin trovis multe (aux multo) da birdoj. --Kelkaj homoj sentas sin la plej felicxaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.--En la cxambro sidis nur kelke da homoj.--"Da" post ia vorto montras, ke tiu cxi vorto havas signifon de mezuro.
22.
Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaux malgranda : li estas de meza kresko.--Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallargxa pordo.--Haro estas tre maldika.--La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi ecx antaux nia nazo.--Tiu cxi malfresxa pano
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 160
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.