Fundamenta Krestomatio | Page 4

L. Zamenhof
Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (aux mi volas esti dirinta la veron).
14.
Mi estas amata. Mi estis amata. Mi estos amata. Mi estus amata. Estu amata. Esti amata.--Vi estas lavita. Vi estis lavita. Vi estos lavita. Vi estus lavita. Estu lavita. Esti lavita.--Li estas invitota. Li estis invitota. Li estos invitota. Li estus invitota. Estu invitota. Esti invitota.--Tiu cxi komercajxo estas cxiam volonte acxetata de mi.--La surtuto estas acxetita de mi, sekve gxi apartenas al mi.-- Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita. --Mi sciigas, ke de nun la sxuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi.--Estu trankvila, mia tuta sxuldo estos pagita al vi baldaux.-- Mia ora ringo ne estus nun tiel longe sercxata, se gxi ne estus tiel lerte kasxita de vi.--Laux la projekto de la ingxenieroj tiu cxi fervojo estas konstruota en la dauxro de du jaroj; sed mi pensas, ke gxi estos konstruata pli ol tri jarojn.--Honesta homo agas honeste.--La pastro, kiu mortis antaux nelonge (aux antaux nelonga tempo), logxis longe en nia urbo.--Cxu hodiaux estas varme aux malvarme?--Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.
15.
Kie vi estas?--Mi estas en la gxardeno.--Kien vi iras?--Mi iras en la gxardenon.--La birdo flugas en la cxambro (--gxi estas en la cxambro kaj flugas en gxi).--La birdo flugas en la cxambron ( --gxi estas ekster la cxambro kaj flugas nun en gxin).--Mi vojagxas en Hispanujo.--Mi vojagxas en Hispanujon.--Mi sidas sur segxo kaj tenas la piedojn sur benketo.--Mi metis la manon sur la tablon. El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun gxi kuras sub la lito.-- Super la tero sin trovas aero.--Anstataux kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo.--Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne.--En la salono estis neniu krom li kaj lia fiancxino.--La hirundo flugis trans la riveron, cxar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj.--Mi restas tie cxi laux la ordono de mia estro.--Kiam li estis cxe mi, li staris tutan horon apud la fenestro.--Li diras, ke mi estas atenta.--Li petas, ke mi estu atenta.--Kvankam vi estas ricxa, mi dubas, cxu vi estas felicxa.--Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus.--Se li jam venis, petu lin al mi.--Ho, Dio! kion vi faras! --Ha, kiel bele!--For de tie cxi!--Fi, kiel abomene!--Nu, iru pli rapide!
16.
La artikolo "la" estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aux objektoj konataj. Gxia uzado estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aux poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, cxar gxi estas oportuna, sed ne necesa. Anstataux "la" oni povas ankaux diri "l'" (sed nur post prepozicio, kiu finigxas per vokalo).--Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aux la klareco postulas, oni povas ankaux preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun gxia gramatika finigxo. Ekzemploj : skribtablo aux skribotablo (=tablo, sur kiu oni skribas); internacia (=kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (=de la tuta mondo); unutaga (=kiu dauxras unu tagon); unuataga (=kiu estas en la unua tago); vaporsxipo (=sxipo, kiu sin movas per vaporo); matenmangxi, tagmangxi, vespermangxi; abonpago (=pago por la abono).
17.
Cxiuj prepozicioj per si mem postulas cxiam nur la nominativon. Se ni iam post propozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kauxzoj. Ekzemple : por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon "n" ; sekve : tie (=en tiu loko), tien (=al tiu loko); tiel same ni ankaux diras : "la birdo flugis en la gxardenon, sur la tablon", kaj la vortoj "gxardenon", "tablon" staras tie cxi en akuzativo ne cxar la prepozicioj "en" kaj "sur" tion cxi postulas, sed nur cxar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antauxe en la gxardeno aux sur la tablo kaj tie flugis, sed ke gxi de alia loko flugis al la gxardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la gxardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finigxon "n" tute egale, cxu ia prepozicio starus aux ne.--Morgaux mi veturos Parizon (aux en Parizon).--Mi restos hodiaux dome.--Jam estas tempo iri domen.--Ni disigxis kaj iris en diversajn flankojn : mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren.--Flanken, sinjoro! Mi konas neniun en tiu cxi urbo.-- Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.--Mi renkontis nek lin, nek lian fraton (aux mi ne renkontis lin, nek lian fraton).
18.
Se ni bezonas uzi
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 160
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.