Fundamenta Krestomatio | Page 3

L. Zamenhof
atakantojn.--Por miaj kvar infanoj mi acxetis dek du pomojn, kaj al cxiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.--Tiu cxi libro havas sesdek pagxojn; tial, se mi legos en cxiu tago po dek kvin pagxoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.
9.
Mi legas.--Ci skribas (anstataux "ci" oni uzas ordinare "vi"),-- Li estas knabo, kaj sxi estas knabino.--La trancxilo trancxas bone, cxar gxi estas akra.--Ni estas homoj.--Vi estas infanoj.--Ili estas rusoj.--Kie estas la knaboj?--Ili estas en la gxardeno.--Kie estas la knabinoj?--Ili ankaux estas en la gxardeno.--Kie estas la trancxiloj?--Ili kusxas sur la tablo.--Mi vokas la knabon, kaj li venas.--Mi vokas la knabinon, kaj sxi venas.--La infano ploras, cxar gxi volas mangxi.--La infanoj ploras, cxar ili volas mangxi.--Knabo, vi estas negxentila.--Sinjoro, vi estas negxentila.--Sinjoroj, vi estas negxentilaj.--Mia hundo, vi estas tre fidela.--Oni diras, ke la vero cxiam venkas.--En la vintro oni hejtas la fornojn.--Kiam oni estas ricxa (aux ricxaj), oni havas multajn amikojn.
10.
Li amas min, sed mi lin ne amas.--Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi.--Diru al mi vian nomon.--Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn.--Venu al mi hodiaux vespere.--Mi rakontos al vi historion.--Cxu vi diros al mi la veron?--La domo apartenas al li. --Li estas mia onklo, cxar mia patro estas lia frato.--Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaux tre amas (infanojn). --Montru al ili vian novan veston.--Mi amas min mem, vi amas vin mem, li amas sin mem, kaj cxiu homo amas sin mem.--Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem.--Mi zorgas pri sxi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed sxi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas.--Miaj fratoj havis hodiaux gastojn; post la vespermangxo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin gxis ilia domo.--Mi jam havas mian cxapelon; nun sercxu vi vian.--Mi lavis min en mia cxambro, kaj sxi lavis sin en sia cxambro.--La infano sercxis sian pupon; mi montris al la infano, kie kusxas gxia pupo.--Oni ne forgesas facile sian unuan amon.
11.
Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni cxiuj legas.--Vi skribas, kaj la infanoj skribas; ili cxiuj sidas silente kaj skribas.--Hieraux mi renkontis vian filon, kaj li gxentile salutis min.--Hodiaux estas sabato, kaj morgaux estos dimancxo.--Hieraux estis vendredo, kaj post-morgaux estos lundo.--Antaux tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron.--Cxu vi jam trovis vian horlogxon? --Mi gxin ankoraux ne sercxis; kiam mi finos mian laboron, mi sercxos mian horlogxon, sed mi timas, ke mi gxin jam ne trovos.--Kiam mi venis al li, li dormis; sed mi lin vekis.--Se mi estus sana, mi estus felicxa.--Se li scius, ke mi estas tie cxi, li tuj venus al mi.--Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus.-- Kial vi ne respondas al mi? Cxu vi estas surda aux muta?--Iru for!-- Infano, ne tusxu la spegulon!--Karaj infanoj, estu cxiam honestaj!-- Li venu, kaj mi pardonos al li.--Ordonu al li, ke li ne babilu.-- Petu sxin, ke sxi sendu al mi kandelon.--Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, cxar la vivo ne estas longa.--Sxi volas danci. Morti pro la patrujo estas agrable.--La infano ne cxesas petoli.
12.
Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo, staranta senmove.--Promenante sur la strato, mi falis.--Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato.--Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas.--Trovinte pomon, mi gxin mangxis.-- La falinta homo ne povis sin levi.--Ne riprocxu vian amikon, cxar vi mem pli multe meritas riprocxon; li estas nur unufoja mensoginto, dum vi estas ankoraux nun cxiam mensoganto.--La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraux konas.--Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo.--En la lingvo "Esperanto" ni vidas la estontan lingvon helpantan de la tuta mondo.--Auxgusto estas mia plej amata filo.--Mono havata estas pli grava ol havita.--Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota.--La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj.--Li venis al mi tute ne atendite.--Homo, kim oni devas jugxi, estas jugxoto.
13.
Nun li diras al mi la veron.--Hieraux li diris al mi la veron.-- Li cxiam diradis al mi la veron.--Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antauxe diris al mi la veron (aux li estis dirinta al mi la veron). --Li diros al mi la veron.--Kiam vi venos al mi, li jam antauxe diros al mi la veron (aux li estos dirinta al mi la veron; aux antaux ol vi venos al mi, li diros al mi la veron).--Se mi petus lin, li dirus al mi la veron.--Mi ne farus la eraron, se li antauxe dirus al mi la veron (aux se li estus dirinta al mi la veron).--Kiam mi venos, diru al mi la veron.--Kiam mia patro venos, diru al mi antauxe la veron (aux estu dirinta al mi la veron).--Mi volas diri al vi la veron.--
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 160
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.