Fundamenta Krestomatio | Page 2

L. Zamenhof
en la literaturo, la _Fundamenta Krestomatio_ por cxiam gardos lin de blinda kaj senkritika alproprigo de stilo erara.
Atentan tralegon de la Fundamenta Krestomatio mi rekomendas al cxiu, kiu volas skribe aux parole uzi la lingvon Esperanto. _Sed precipe atentan kaj kelkfojan trategon de tiu cxi libro mi rekomendas al tiuj, kiuj deziras eldoni verkojn en Esperanto_; cxar tiu, kiu eldonas verkon en Esperanto, ne konigxinte antauxe fundamente kun la spirito kaj la modela stilo de tiu cxi lingvo, alportas al nia afero ne utilon, sed rektan malutilon.
Cxiuj artikoloj en la Fundamenta Krestomatio estas aux skribitaj de mi mem, aux--se ili estas skribitaj de aliaj personoj--ili estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankigxu de la stilo, kiun mi mem uzas.
L. ZAMENHOF, Auxtoro de la lingvo Esperanto.
Varsovio, en Aprilo 1903.

FUNDAMENTA KRESTOMATIO
* * * * *
I
EKZERCOJ
* * * * *
1.
Patro kaj frato.--Leono estas besto.--Rozo estas floro, kaj kolombo estas birdo.--La rozo apartenas al Teodoro.--La suno brilas. --La patro estas sana.--La patro estas tajloro.
2.
Infano ne estas matura homo.--La infano jam ne ploras.--La cxielo estas blua.--Kie estas la libro kaj la krajono?--La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kusxas sur la fenestro.--Sur la fenestro kusxas krajono kaj plumo.--Jen estas pomo.--Jen estas la pomo, kiun mi trovis.--Sur la tero kusxas sxtono.
3.
Leono estas forta.--La dentoj de leono estas akraj.--Al leono ne donu la manon.--Mi vidas leonon.--Resti kun leono estas dangxere.-- Kiu kuragxas rajdi sur leono?--Mi parolas pri leono.
4.
La patro estas bona.--Jen kusxas la cxapelo de la patro.--Diru al la patro, ke mi estas diligenta.--Mi amas la patron.--Venu kune kun la patro.--La filo staras apud la patro.--La mano de Johano estas pura.--Mi konas Johanon.--Ludoviko, donu al mi panon.--Mi mangxas per la busxo kaj flaras per la nazo.--Antaux la domo staras arbo.-- La patro estas en la cxambro.
5.
La birdoj flugas.--La kanto de la birdoj estas agrabla.--Donu al la birdoj akvon, cxar ili volas trinki.--La knabo forpelis la birdojn.--Ni vidas per la okuloj kaj auxdas perla oreloj.--Bonaj infanoj lernas diligente.--Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron.--De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon.--Mi venas de la avo; kaj mi iras nun al la onklo.-- Mi legas libron.--La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.
6.
Papero estas blanka.--Blanka papero kusxas sur la tablo.--La blanka papero jam ne kusxas sur la tablo.--Jen estas la kajero de la juna frauxlino.--La patro donis al mi dolcxan pomon.--Rakontu al mia juna amiko belan historion.--Mi ne amas obstinajn homojn.--Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro!--Bonan matenon!--Gxojan feston! (mi deziras al vi).--Kia gxoja festo! (estas hodiaux).--Sur la cxielo staras la bela suno.--En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn.--La papero estas tre blanka, sed la negxo estas pli blanka.--Lakto estas pli nutra, ol vino.--Mi havas pli fresxan panon, ol vi.--Ne, vi eraras, sinjoro : via pano estas malpli fresxa, ol mia.--El cxiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.--Mi estas tiel forta, kiel vi.--El cxiuj siaj fratoj Antono estas la malplej sagxa.
7.
Du homoj povas pli multe fari ol unu.--Mi havas nur unu busxon, sed mi havas du orelojn.--Li promenas kun tri hundoj.--Li faris cxion per la dek fingroj de siaj manoj.--El sxiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj.--Kvin kaj sep faras dek du.--Dek kaj dek faras dudek.--Kvar kaj dek ok faras dudek du.--Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin.--Mil okcent nauxdek tri.--Li havas dek unu infanojn.--Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj.--Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua.--La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro.--La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke gxi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj.--Kion Dio kreis en la sesa tago?-- Kiun daton ni havas hodiaux?--Hodiaux estas la dudek sepa (tago) de Marto.--Georgo Vasxington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.
8.
Mi havas cent pomojn.--Mi havas centon da pomoj.--Tiu cxi urbo havas milionon da logxantoj.--Mi acxetis dekduon (aux dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj.--Mil jaroj (aux milo da jaroj) faras miljaron.--Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaux poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon.--Por cxiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiauxa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (=tio estas) dek frankojn.--Kvinoble sep estas tridek kvin.--Tri estas duono de ses.--Ok estas kvar kvinonoj de dek.--Kvar metroj da tiu cxi sxtofo kostas naux frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aux da frankoj).--Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aux tricent-sesdek-sesono de jaro.--Tiuj cxi du amikoj promenas cxiam duope.--Kvinope ili sin jxetis sur min, sed mi venkis cxiujn kvin
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 160
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.