vesto.--Unu fajrero estas suficxa, por eksplodigi
pulvon.
31.
Ni cxiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi
ian rezultaton, kaj ni disiris.--Malfelicxo ofte kunigas la homojn, kaj
felicxo ofte disigas ilin.--Mi dissxiris la leteron kaj disjxetis gxiajn
pecetojn en cxiujn angulojn de la cxambro.--Li donis al mi monon, sed
mi gxin tuj redonis al li.--Mi foriras, sed atendu min, cxar mi baldaux
revenos.--La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero.--Mi diris al la
regxo : via regxa mosxto, pardonu min!-- El la tri leteroj unu estis
adresita : al Lia Episkopa Mosxto. Sinjoro N.; la dua : al Lia Grafa
Mosxto, Sinjoro P.; la tria : al Lia Mosxto, Sinjoro D.--La sufikso "um"
ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun
"um" oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple : plenumi,
kolumo, manumo.--Mi volonte plenumis lian deziron.--En malbona
vetero oni povas facile malvarmumi.-- Sano, sana, sane, sani, sanu,
saniga, saneco, sanilo, sanigi, sanigxi, sanejo, sanisto, sanulo, malsano,
malsana, malsane, malsani, malsanulo, malsaniga, malsanigxi,
malsaneta, malsanema, malsanulejo, malsanulisto, malsanero,
malsaneraro, sanigebla, sanigisto, sanigilo, sanilo, resanigi,
resanigxanto, sanigilejo, sanigejo, malsanemulo, sanilaro, malsanaro,
malsanulido, nesana, malsanado, sanilajxo, malsaneco, malsanemeco,
saniginda, sanilujo, sanigilujo, remalsano, remalsanigxo, malsanulino,
sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista k. t. p.
* * * * *
II
FABELOJ KAJ LEGENDOJ
* * * * *
LA NOVAJ VESTOJ DE LA REGXO
(El Anderson.)
Antaux multaj jaroj vivis unu regxo, kiu tiel amis belajn novajn vestojn,
ke li elspezadis sian tutan monon, por nur esti cxiam bele ornamita. Li
ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj cxaso, esceptinte nur se
ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn. Por cxiu horo de la
tago li havis apartan surtuton, kaj kiel pri cxiu alia regxo oni ordinare
diras : "li estas en la konsilanejo", oni tie cxi cxiam diradis : "la regxo
estas en la vestejo".
En la granda urbo, en kiu li logxis, estis tre gaje; cxiun tagon tien
venadis multaj fremduloj. Unu tagon venis ankaux du trompantoj, kiuj
diris, ke ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan sxtofon, kiun oni nur
povas al si prezenti; ke ne sole la koloroj kaj desegnoj de tiu cxi sxtofo
estas eksterordinare belaj, sed la vestoj, kiujn oni preparas el tiu cxi
sxtofo, havas la mirindan econ, ke al cxiu, kiu ne tauxgas por sia ofico
aux estas tro malsagxa, ili restas nevideblaj.
--Tio cxi estas ja bonegaj vestoj! pensis la regxo; havante tian surtuton,
mi ja povus sciigxi, kiu en mia regno ne tauxgas por la ofico, kiun li
havas; mi povus diferencigi la sagxajn de la malsagxaj! Jes, la sxtofo
devas tuj esti teksita por mi! Kaj li donis al la ambaux trompantoj
grandan sumon da mono antauxe, por ke ili komencu sian laboron.
Ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvazaux ili laboras, sed havis
nenion sur la teksiloj. Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj
postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron. Tion cxi ili
metadis en siajn proprajn posxojn kaj laboradis super la malplenaj
teksiloj, kaj ecx gxis profunda nokto.
--Mi volus scii, kiom de la sxtofo ili jam pretigis! ekpensis la regxo,
sed kaptis lin kelka timo cxe la penso, ke tiu, kiu estas malsagxa aux ne
bone tauxgas por sia ofico, ne povas vidi la sxtofon. Li estis kvankam
konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis antauxe sendi
alian personon, por vidi, kiel la afero staras. Cxiuj homoj en la tuta
urbo sciis, kian mirindan forton la sxtofo havas, kaj cxiu kun
senpacienco jam volis vidi, kiel malsagxa lia najbaro estas.
--Mi sendos al la teksistoj mian maljunan honestan ministron! pensis la
regxo, li la plej bone vidos, kiel la sxtofo elrigardas, cxar li estas homo
sagxa kaj neniu pli bone tauxgas por sia ofico, ol li!
Tiel la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu la ambaux
trompantoj sidis antaux la malplenaj teksiloj kaj laboris. "Dio, helpu al
mi! ekpensis la maljuna ministro, largxe malfermante la okulojn, mi
nenion povas vidi!" Sed li tion cxi ne eldiris.
La ambaux trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis, cxu
gxi ne estas bela desegno kaj belegaj koloroj. Cxe tio cxi ili montris la
malplenan teksilon, kaj la malfelicxa ministro uzis cxiujn fortojn por
malfermi bone la okulojn, sed li nenion povis vidi, cxar nenio estis.
--Mia Dio! li pensis, cxu mi estas malsagxa? tion cxi mi neniam
supozis kaj tion cxi neniu devas sciigxi! Cxu mi ne tauxgas por mia
ofico? Ne, neniel mi povas rakonti, ke mi ne vidas la teksajxon!
--Nu, vi ja nenion diras! rimarkis unu el la teksantoj.
--Ho, gxi estas bonega, tre cxarma! diris la maljuna ministro kaj
rigardis tra siaj okulvitroj. Tiu cxi desegno kaj tiuj cxi koloroj! Jes, mi
raportos al
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.